Fokusoj de la Semajno (Oktobro 23)

Kane Publikigita: 2020-10-22 16:56:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede urĝis Usonon ĉesigi diskriminaciajn agojn kontraŭ ĉinaj studentoj kaj akademiuloj en Usono.

Zhao Lijian diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke de kelke da tempo Usono misuzas juĝan povon por ĝenadi, esplordemandi kaj eĉ aresti kaj persekuti ĉinajn studentojn en Usono sub fabrikitaj akuzoj. Li diris, ke multaj ĉinaj studentoj suferis severan ĝenadon de usonaj leĝplenumaj aŭtoritatoj en flughaveno, kiam ili forlasis la landon, kaj iliaj poŝtelefonoj, tekkomputiloj kaj aliaj aĵoj estis senescepte ekzamenitaj kaj eĉ konfiskitaj. De majo ĝis la komenco de septembro de tiu ĉi jaro, preskaŭ 300 ĉinaj studentoj suferis ĝenadon kaj traserĉojn de la usona flanko, kiam ili prenis provizorajn flugojn en Usono.

Li diris, ke la menciitaj usonaj movoj severe malobservas la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj studentoj kaj akademiuloj en Usono kaj subfosis la kulturajn interŝanĝojn kaj edukan kunlaboron inter Ĉinio kaj Usono. Li aldonis, ke Ĉinio plurfoje postulis seriozan traktadon kun Usono, urĝante ĝin korekti siajn erarojn kaj ĉesigi diskriminacion kontraŭ ĉinaj studentoj. Ĉinio plu prenos ĉiujn necesajn rimedojn por protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj civitanoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris marde en gazetara konferenco, ke la usona flanko devas ĉesi interveni en la internajn aferojn de Ĉinio per demando pri Tibeto kaj rompi stabilecon de Tibeto, kaj haltigu ĉian subtenon al aktivadoj kontraŭ Ĉinio. Li aldonis, ke Ĉinio alprenos ĉiujn necesajn rimedojn por defendi siajn interesojn.

Laŭ raporto, la tiel nomata “tibeta registaro en ekzilo” publikigis deklaron en la 16a de tiu ĉi monato, dirante, ke ĝia ĉefo Lobsang Sangay tiutage renkontiĝis kun Robert A. Destro, la nova tiel nomata “speciala kunordiganto pri tibetaj aferoj” de la usona Ŝtata Departemento, ŝtata helpsekretario. Responde al koncerna demando, Zhao diris, ke aferoj de Tibeto estas pure internaj aferoj de Ĉinio kaj ne toletras intervenon de iu ajn ekstera forto, kaj ke nomumi la tiel nomatan “specialan kunordiganton pri tibetaj aferoj” estas tute por politika manipulado, por interveni en la internajn aferojn de Ĉinio kaj rompi stabilecon de Tibeto.

Lastatempe iuj okcidentaj pensfabrikoj publikigis raportojn, kiuj diras, ke deviga laboro estas vasta fenomeno en Xinjiang, kaj ankaŭ iuj okcidentaj politikistoj kriadis "la uzon de deviga laboro en Xinjiang". Ĉu estas vere tia deviga laboro? Konsiderante ĉi tiun demandon, la Xinjiang-a Disvolva Esplorcentro invitis koncernajn fakulojn kaj klerulojn esplori la situacion de dungado de etnaj minoritatoj de Xinjiang.

La esplora teamo faris surlokajn vizitojn al pli ol 70 entreprenoj, kamparaj kooperativoj kaj individuaj entreprenoj en Ili, Karamay, Shihezi, Kashgar, Hotan, Kizilsu kaj Aksu en Xinjiang kaj ankaŭ urboj ekster la regiono kiel Pekino kaj Tianjin. Ili intervjuis pli ol 800 kompaniajn administrantojn, dungitojn, memdungitajn laborulojn kaj etnominoritatajn dungitojn, kaj studis 26 registarajn dokumentojn publikigitajn ekde 2016 kaj 48 rilatajn akademiajn artikolojn publikigitajn ekde 2005. Per ampleksa analizo, la teamo konkludis, ke la registaroj sur ĉiuj niveloj kaj koncernaj entreprenoj en Xinjiang kaj aliaj provincoj aŭ urboj aktive helpis la etnajn minoritatojn de Xinjiang trovi laborojn kaj plene protektis iliajn bazajn rajtojn kiel la rajtojn pri laboro kaj disvolviĝo. Homoj de ĉiuj etnaj grupoj libervole laboras, elektas laborpostenojn kaj komencas sian propran entreprenon, kaj tial la tiel nomata deviga laboro tute ne ekzistas. La asertoj de iuj okcidentaj pensfabrikoj estas malveraj, kaj iliaj rilataj argumentoj kaj bazoj estas nesciencaj.

Dividu