Fokusoj de la Semajno (Oktobro 30)

Selena Publikigita: 2020-10-29 16:25:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio decidis enkonduki sankciojn kontraŭ koncernaj usonaj entreprenoj rilataj al la plej novaj armilaj vendoj al Tajvano kaj kontraŭ individuoj kaj entoj, kiuj ludas "abomenan rolon" en la procezo, kiel "necesajn paŝojn" por protekti siajn naciajn interesojn.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, responde al rilata demando. Koncernaj usonaj kompanioj inkluzivas Lockheed Martin, Boeing Defence kaj Raytheon.

Zhao diris, ke kiel Ĉinio multfoje rimarkigis, la usonaj armilaj vendoj al Tajvano serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj la tri Ĉina-Usonajn Komunajn Komunikaĵojn, kaj ankaŭ subfosas la suverenajn kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio. Li akcentis, "Ni firme oponas kaj bedaŭras tian praktikon. Ĉinio refoje urĝas la usonan flankon plenumi sian devontigon al la principo de unu Ĉinio kaj al la dispozicioj de la tri Ĉina-Usonaj Komunaj Komunikaĵoj, kaj ĉesigi vendadon de armiloj al Tajvano kaj ĉian militan kontakton kun la insulo.”

La proparolanto aldonis, "Ni plu prenos necesajn rimedojn por protekti niajn naciajn suverenecon kaj sekurecajn interesojn.”

Raporto montris, ke en la antaŭaj tri trimestroj de la kuranta jaro la enfluo de fremda investo en Ĉinion kreskis meze de la tutmonda ŝrumpado de eksterlanda rekta investo. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris merkrede en gazetara konferenco, ke la kresko devas esti atribuita al fido de fremdaj landoj al la ekonomia perspektivo de Ĉinio kaj ankaŭ al la profundigo de reformo kaj malfermo.

Laŭ raporto marde publikigita de la Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolvado, la eksterlanda rekta investo de la mondo en la unua duono de la kuranta jaro malkreskis je 49%, sed la enfluo en Ĉinion subtenis relativan elastecon. Oficialulo de la organizo diris, ke en la antaŭaj tri trimestroj de la kuranta jaro, la enfluo de fremda investo en Ĉinion kreskis je 2,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Wang diris, ke Ĉinio klopodas konstrui novan reĝimon de ekonomia disvolvado kun la enlanda ciklo kiel la ĉefa subtenilo kaj reciproka akcelo de enlanda kaj internacia duobla cirkulado. Li aldonis, ke ekde ĉi tiu jaro Ĉinio du-foje lanĉis novajn politikojn, publikigis negativajn listojn, starigis la liberkomercan havenon Hainan, kaj aldonis tri eksperimentajn zonojn de libera komerco, plibonigante la komercan medion.

Ministroj pri agrikulturo kaj nutraĵoj kaj altrangaj reprezentantoj el ekonomioj de membroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) alvokis pli fortan kunlaboron kaj malfermajn kaj antaŭvideblajn komercajn reĝimojn por certigi, ke tutmondaj nutraĵaj sistemoj restu alireblaj, novigemaj, fidindaj, elastaj kaj daŭrigeblaj kontraŭ la fono de la kronvirusa pandemio.

Marde en la virtuala Ministra Politika Dialogo pri Nutraĵa Sekureco, la ministroj decidis intensigi kunlaboron en koncernaj kampoj, precipe pri nutraĵaj normoj kaj certigo de sekureco, konektebleco, produktiveco, konstruado de kapablo kaj redukto de barieroj al nutraĵa komerco.

Ronald Kiandee, ministro pri agrikulturo kaj nutraĵaj industrioj de Malajzio, gastiganto de la kunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro 2020, diris, ke estas gravege por membroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro labori kune por ebligi la translandan fluadon de gravaj varoj, inkluzive de agrikulturaj kaj nutraĵaj produktoj kaj plibonigi la kolektivan elastecon al interrompiĝo de nutraĵa provizado. Li instigis ekonomiojn de la membroj adopti inkluzivan aliron al nutraĵa sekureco por certigi, ke la vundeblaj grupoj ne estu postlasitaj en ĉi tiu malfacila tempo.

Dividu