Fokusoj de la Semajno (novembro 04)

Selena Publikigita: 2020-11-05 17:25:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede alvokis ĉiujn landojn sin devontigi al reciproka malfermo, kiun karakterizas komunaj avantaĝoj.

Xi faris la rimarkojn dum sia tonika parolado per video en la malferma ceremonio de la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Li diris, ke la kronvirusa epidemio estas tre evidenta atentigo, ke ĉiuj landoj estas en komunumo kun komuna estonteco. Neniu povas resti imuna en grava krizo. Solidareco kaj kunlaboro estas la ĝustaj elektoj por trakti defiojn. Li akcentis, "Ni devas subteni la principon de reciprokprofita kunlaboro. Ni bezonas fidi anstataŭ suspekti unu alian; ni devas kunligi manojn anstataŭ pugni unu alian; ni devas konsiliĝi anstataŭ kalumnii unu alian. Konsiderante la komunajn interesojn, kiuj kunligas nin ĉiujn, landoj devas kunlabori por fari ekonomian tutmondiĝon pli malferma, inkluziva kaj ekvilibra por la avantaĝoj de ĉiuj.”

Li diris, ke landoj devas kunlabori kiel partneroj, kun ĉiu surŝultriganta taŭgan respondecon. Grandaj landoj devas starigi bonan ekzemplon, ĉefaj ekonomioj devas agi surbaze de sanaj principoj, kaj evoluantaj landoj devas ludi aktivan rolon por antaŭenigi malfermon kaj dividadon de respondecoj.

La ĉina prezidanto aldonis, ke sub gvidado de vizio de tutmonda regado bazita sur vasta konsiliĝo, komuna kontribuo kaj komunaj avantaĝoj, ĉiuj landoj devas protekti la multflankan komercan sistemon kun la Monda Organizo pri Komerco kiel ĝia bazŝtono, plibonigi la regulojn de tutmonda ekonomia regado kaj konstrui malferman mondan ekonomion.

Ĉina sendito merkrede alvokis klopodojn por garantii la sendanĝerecon kaj sekurecon de polico en packonservado kaj plifortigi ilian kapablon.

Zhang Jun, la konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke la labormedio de polico en packonservado fariĝas ĉiam pli kompleksa kaj danĝera. Certigi iliajn sendanĝerecon kaj sekurecon estas antaŭkondiĉo por efika plenumado de devoj.

Li diris en la kunveno de la Sekureca Konsilio kun packonservaj policaj komisaroj, ke membroŝtatoj kaj la Sekretariejo de la UN devas alpreni praktikajn rimedojn por plenumi Rezolucion 2518 de la Sekureca Konsilio kaj helpi al packonserva polico plifortigi la kapablojn rilatajn al situacia konscio kaj plibonigi la ekipaĵojn kaj kuracajn kondiĉojn por minimumigi la sekurecajn riskojn.

Li diris, ke Ĉinio apogas signifan partoprenon de virinaj policanoj en packonservaj operacoj, kaj emfazas la neceson de kompleta taksado de eblaj riskoj, taŭga sekureca trejnado kaj ĝisfundaj preparoj antaŭ la aranĝo. Li aldonis, ke la kapablokonstruado de packonserva polico devas esti plifortigita kaj la rezulto de packonservado devas esti plibonigita.

Usono oficiale forlasis la Parizan Interkonsenton merkrede, fariĝante la unika lando inter preskaŭ 200 subskribintoj, kiu retiriĝis el ĉi tiu tutmonda tagordo pri batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo.

Usona prezidento Donald Trump anoncis en junio de 2017, ke lia lando forlasos la Parizan Interkonsenton.

Laŭ la interkonsento, ĝiaj subskribintoj povas formale peti retiron el la pakto nur tri jarojn post ĝia validiĝo, kiu falas en la 4an de novembro 2019, kaj la retiro validiĝos unu jaron post la transdono de la sciigo. Tio signifas, ke Usono formale eliris el la pakto la 4-an de novembro ĉi-jare.

Trump anoncis la retiron nelonge post kiam li enoficiĝis kiel prezidento, je la preteksto de maltrankvilo pri la minaco de la pakto al la usona ekonomio.

Dividu