Fokusoj de la Semajno (novembro 13)

Selena Publikigita: 2020-11-13 11:33:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Fakuloj diris, ke grava parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en la 20a kunveno de la Ŝtatestra Konsilio de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) per video-ligo ilustras la devontigon de Ĉinio al praktiko de multflankismo kaj realigo de reciproke profita kaj kungajna disvolvado.

Xi emfazis la principon de konsiliĝo kaj kunlaboro por komunaj avantaĝoj kaj alvokis trakti tutmondajn demandojn per konsiliĝo, konstrui la regadan sistemon per komunaj klopodoj kaj ebligi al homoj de ĉiuj landoj dividi la avantaĝojn de disvolviĝo.

Bauzhan Mukanov, fakulo el la Kazaĥa Fondaĵo de Socialaj Projektoj, diris, ke la parolado de Xi esprimis fidon kaj montris la direkton por la disvolvado de la ŜKO en la postepidemia epoko. Mukanov rimarkigis, ke dum la severa provo de la krovirusa pandemio, la landoj de la ŜKO helpis unu alian kaj profundigis praktikan kunlaboron, kaj la agado de la ŜKO donis ekzemplon de multflanka disvolviĝo.

Dum sia parolado, Xi diris, ke la historio pruvis kaj pruvos plu, ke bona najbareco kaj amikeco superfortos la praktikon ĵeti sian malfeliĉon sur aliajn, reciproke profita kunlaboro certe anstataŭos nul-suman ludon, kaj multflankismo venkos unuflankismon.

Asanga Abeyagoonasekera, ĝenerala direktoro de la Instituto pri Studoj de Nacia Sekureco de Srilanko, diris, ke estas grava la alvoko de Xi al multflankismo en tempo de necerteco kaj profundiĝanta polusiĝo tra la mondo.

En sia parolado Xi ankaŭ alvokis komunajn klopodojn por konstrui komunumojn de sano, sekureco, disvolviĝo kaj kulturaj interŝanĝoj por "ni ĉiuj".

Profesoro Tursunali Kuziev en la Uzbeka Ŝtata Universitato de Mondaj Lingvoj diris, ke la proponoj havas tre gravan kaj praktikan signifon por akceli la disvolviĝon de regionaj landoj kaj konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco.

Ĉinio marde forte kondamnis la tiel nomatajn sankciojn altruditajn de Usono al oficialuloj de ĉinaj centraj registaraj institucioj respondecaj pri honkongaj aferoj kaj de la registaro de Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

Proparolanto de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio diris, ke la tiraneco kaj interveno de la usona flanko pri Honkong-rilataj demandoj neniel povas skui la decidon de Ĉinio protekti nacian sekurecon de la lando.

La proparolanto akcentis, ke promulgo kaj efektivigo de la leĝo pri protekto de nacia sekureco en la HSAR estas aferoj ene de la suvereneco de Ĉinio, kiuj neniel permesas intervenon de eksteraj fortoj. La ĉina centra registaro firme subtenas koncernajn departementojn kaj personojn de la registaro de la HSAR plenumi siajn devojn laŭ leĝo, por malebligi, haltigi kaj puni ajnan agon aŭ aktivadon, kiu malobeas la leĝon pri nacia sekureco kaj aliajn leĝojn de Honkongo.

La proparolanto diris ankaŭ, ke spite al faktoj, la usona flanko plurfoje efektivigis tiel nomatajn sankciojn kontraŭ ĉinaj ĉefteraj kaj honkongaj oficialuloj, severe malobservante la internacian leĝon kaj la bazajn normojn de internaciaj rilatoj, grave intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj la aferojn de Honkongo, senbride subfosante laŭleĝan regadon kaj altan aŭtonomecon en Honkongo, kaj publike defiante la ĉinan registaron kaj ĝian popolon en protekto de laŭleĝaj interesoj de la lando. La pensmaniero de tiraneco kaj malvarma milito, serĉata de la kontraŭĉiniaj fortoj de Usono estas jam eksmoda, kaj ilia intenco "reteni Ĉinion per kreado de kaoso en Honkongo" neniam sukcesos.

Dividu