Fokusoj de la Semajno (novembro 20)

Selena Publikigita: 2020-11-19 16:34:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris tonikan paroladon en Dialogoj de Ĉefaj Afergvidaj Oficistoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) ĵaŭde per videoligo en Pekino.

La malajzia delegacio de la Komerca Konsultiĝa Konsilio de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro gastigis la forumon sub la temo "APEK Reimagita: Prioritatoj post la Kronvirusa Pandemio".

Prezidanto Xi diris, ke por venki la pandemion kaj antaŭenigi tutmondan renormaliĝon, la internacia komunumo devas solidariĝi kaj kune respondi al la krizo kaj renkonti la provon. Ĉinio havas plenan fidon kaj kapablon konservi stabilan ekonomian funkciadon kaj atingi la celojn finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj kaj ekstermi malriĉecon ene de la difinita tempo. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio prenos la grandigon de enlanda postulado kiel strategian prioritaton kaj certigos la glatan ekonoman funkciadon. Li aldonis, ke la nova evoluiga reĝimo estas strategia decido farita de Ĉinio surbaze de ĝiaj nunaj stadioj kaj kondiĉoj de disvolviĝo kaj kun plena konsidero pri ekonomia tutmondiĝo kaj ŝanĝiĝoj en la ekstera medio.

La ĉina Ministerio de Komerco lunde urĝis Usonon ĝuste rigardi la ĉinan milit-civilan integriĝan politikon kaj ĉesigi la "neracian subpremadon" kontraŭ specifaj ĉinaj kompanioj je preteksto de nacia sekureco.

Usona prezidento Donald Trump pasintsemajne subskribis administran ordonon por malpermesi al usonanoj investi en ĉinaj firmaoj, kiuj laŭ Vaŝingtono estas ligitaj kun la ĉina armeo.

La Ministerio de Komerco diris en deklaro, ke Ĉinio urĝas Usonon ĉesigi sian neracian subpremadon kontraŭ ĉinaj kompanioj kaj liveri justan, senpartian kaj nediskriminacian medion por funkciado de ĉinaj entreprenoj en Usono. La usona registaro malatentis faktojn kaj asertis, ke la rilataj ĉinaj entreprenoj estas sub la regado de armeo, kio estas senbaza kaj ne konformas al leĝaj principoj.

La deklaro diris, ke la esenco de ĉina-usona ekonomia kunlaboro estas reciproka profito kaj komuna gajno. La ĉina kapitalmerkato en la lastaj jaroj estis ĉiam favorata de pli multaj investantoj el la tuta mondo, inkluzive de Usono, kio reflektas la fidon de tutmondaj investantoj al la ĉina ekonomio kaj la rekonon de la profundiĝanta reformo kaj malfermo de ĝia kapitalmerkato.

La ministerio aldonis, ke iuj en Usono ofte uzas la tiel nomatan "nacian sekurecon" kiel ekskuzon por malhelpi la eniron de usonaj investantoj en la ĉinan merkaton, aŭ eĉ politikigi ilin, kio "ne konformas al ekonomiaj leĝoj kaj perdigos al kompanioj merkatajn ŝancojn kaj damaĝos la interesojn de investantoj.

La kvina portoraketo Changzheng-5, kun la nova luna sondilo Chang'e-5 sur la supro, estis vertikale transportita al la Wenchang-a Kosmodromo en la ĉina suda provinco Hainan marde.

Laŭ la Ĉina Nacia Spaciala Administracio, la misio Chang'e-5, unu el la plej komplikaj kaj malfacilaj spacialaj taskoj de Ĉinio, estos lanĉita fine de novembro. Kiel la sesa luna misio de Ĉinio, Chang'e-5 celas kolekti kaj reporti ĉirkaŭ du kilogramojn da luna grundo kaj rokaj specimenoj al la tero. Spacialaj inĝenieroj faris ĝeneralan muntadon kaj provojn sur la raketo, post kiam ĝi estis transportita al Wenchang fine de septembro.

Dividu