Fokusoj de la Semajno (novembro 27)

Selena Publikigita: 2020-11-26 18:06:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis mesaĝon al Joe Biden por gratuli lin pro elektiĝo kiel usona prezidento.

Xi diris, ke akceli sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj ne nur konformas al la fundamentaj interesoj de la popoloj en ambaŭ landoj, sed ankaŭ plenumas la komunan atendon de la internacia komunumo. Xi diris ankaŭ, ke li esperas, ke la du flankoj sin tenos je la spirito de ne-konflikto, ne-konfrontado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro, fokusiĝos al kunlaboro, traktos malkonsentojn, akcelos sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj, kaj kunigos manojn kun aliaj landoj kaj la internacia komunumo por antaŭenigi la noblan aferon de paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Ĉinio marde lanĉis spacveturilon por kolekti kaj reporti specimenojn de la luno. Tio estas la unua provo de la lando por reporti specimenojn de ekstertera korpo.

La raketo Changzheng-5, portanta la spacveturilo Chang'e-5, estis ĵetita de la lanĉejo de Wenchang-a Kosmodromo sur la marbordo de la suda insula provinco Hainan je la 4a horo kaj 30 minutoj antaŭtagmeze laŭ pekina tempo. Chang'e-5 estas unu el la plej komplikaj kaj malfacilaj misioj en la aerokosma historio de Ĉinio.

Pei Zhaoyu, vicdirektoro de la Centro de Luna Esplorado kaj Spaciala Programo de la Ĉina Nacia Spaciala Administracio, diris, ke la misio helpos antaŭenigi la sciencan kaj teknologian disvolviĝon de Ĉinio, kaj starigos gravan fundamenton por la venonta kunhoma surluniĝo kaj profundspaca esplorado de Ĉinio.

Chang'e-5, konsistanta el orbitilo, surluniĝilo, ascendilo kaj revena kajuto, kun totala ekflug-maso de 8,2 tunoj, reportos ĉirkaŭ 2 kg da lunaj specimenoj al la Tero. La sciencaj celoj de la misio Chang'e-5 inkluzivas la esploron de la surluniĝa regiono por akiri la surlokajn analizajn datumojn rilatajn al la lunaj specimenoj, kaj ankaŭ sistemajn kaj longtempajn laboratoriajn analizojn pri la lunaj specimenoj.

La surluniĝejo de Chang'e-5 estos en la nordokcidenta regiono Oceanus Procellarum, konata ankaŭ kiel Oceano de Ŝtormoj, ĉe la proksima flanko de la luno.

La periodaĵo Novigo, kunestablita de la usona eldonejo Cell Press kaj membroj de la Asocio por Akcelo de Junulara Novigo sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, lastatempe publikigis en la interreto rezultojn de nova esploro, indikante, ke Ĉinio rapide prenis preventajn kaj regadajn rimedojn kontraŭ la kronvirusa malsano, kio efike malpliigis la nombron de kazoj de la malsano.

La raporto diris, ke post kiam Ĉinio tuj prenis tiujn rimedojn, la emisiado de karbona dioksido en la lando reduktiĝis antaŭ la fino de februaro. La esploristoj uzis statistikojn pri energikonsumo kaj satelitajn datumojn de nitrogena dioksido por taksi la proporcion de ĉiutaga redukto de karbon-dioksida emisiado de Ĉinio kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj reflekti ŝanĝiĝojn de sociaj kaj produktaj aktivecoj. Tio helpas prognozi la influon de tiuj preventaj kaj regadaj rimedoj sur la totala nombro de konfirmitaj kazoj en la lando.

La rezultoj montris, ke se tiuj rimedoj estis komencitaj pli malfrue, la nombro de kazoj evidente pliiĝis en malsamaj regionoj.

Dividu