Fokusoj de la Semajno (decembro 02)

Selena Publikigita: 2020-12-03 17:23:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde urĝis Usonon ĉesi ĝeni membrojn de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), nomante la usonajn movojn "seriozaj politikaj provokoj".

Proparolanto Hua Chunying diris en gazetara konferenco, ke dum kelka tempo usonaj policanoj plurfoje faris surprizajn kontrolojn al la personaro de ĉinaj ŝipveturigaj kompanioj, demandis kaj kontrolis la laborantojn de ĉinaj flugoj al Usono kaj ekzamenis membrojn de la KPĈ.

Hua diris, ke la usonaj movoj provokis ideologian antagonismon kaj subfosis normalajn ĉina-usonajn personarajn interŝanĝojn, kaj ke tio estas alia ekzemplo de la revigliĝo de Makartiismo kaj la ampleksa reteno kaj subpremado kontraŭ Ĉinio fare de usonaj kontraŭĉiniaj fortoj. Hua diris, ke tio agas kontraŭ la tendenco de historia disvolviĝo kaj ne konformas al la deziro de la popoloj de Ĉinio kaj Usono pri amikaj interŝanĝoj. Ŝi akcentis, ke la ĉina flanko postulas seriozan traktadon kun la usona flanko, kaj urĝas Usonon tuj korekti siajn misfarojn, haltigi ideologian antagonismon kaj ĉesigi neracian subpremadon kontraŭ Ĉinio. Ŝi aldonis, ke se Usono intensigos siajn provokojn, Ĉinio certe prenos kontraŭrimedojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Hua Chunying, diris, ke Ĉinio adoptis sankciojn kontraŭ kvar usonaj individuoj pro ilia konduto pri demandoj rilataj al la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

La oficialuloj estas John Knaus, altranga direktoro pri Azio en la Nacia Fonduso por Demokratio, Manpreet Singh Anand, altranga direktoro pri Aziaj Aferoj en la Nacia Demokratia Instituto, Crystal Rosario, regiona direktoro pri la engaĝiĝo de la Nacia Demokratia Instituto en Honkongo, kaj Kelvin Sit Tak-O , direktoro pri programoj de la Nacia Demokratia Instituto en Honkongo.

En la gazetara konferenco, Hua kondamnis la krudan intervenon de Usono en honkongajn aferojn, emfazante, ke tio severe malobservis internacian leĝon kaj la bazajn normojn de internaciaj rilatoj. Ŝi aldonis, ke Ĉinio firme oponas kaj forte kondamnas la enmiksiĝon de Usono en la ĝiajn internajn aferojn.

Aŭguste Ĉinio enkondukis sankciojn kontraŭ 11 usonaj oficialuloj kun "aĉaj registroj pri aferoj de Honkongo". Ĉi-monate Usono diris, ke ĝi efektivigas sankciojn kontraŭ kvar pliaj oficialuloj de la ĉina centra registaro kaj la registaro de la HSAR.

La Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) lunde vokis profundigi kunlaboron inter siaj membroj kaj krei favorajn kondiĉojn por vastigi reciprokan investon kaj disvolvi elektronikan komercon.

Komuna komunikaĵo publikigita post la 19a kunveno de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj de Membroŝtatoj de la ŜKO diris, ke la estroj de delegacioj esprimis subtenon al plua profundigo de kunlaboro inter la membroŝtatoj por krei favorajn kondiĉojn kaj vastigi reciprokajn investojn per plibonigo de la investa kaj komerca medio, kaj disvolvi elektronikan komercon, kaj konsentis pri komuna ellaborado de laŭcelaj interagaj planoj. Ili opiniis, ke estas grave "vastigi kunlaboron en la kampo de servokomerco kaj prepari rilatan dokumenton.

La komunikaĵo ankaŭ emfazis la gravecon "subteni malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn" kaj "efektivigi la interdepartementan Memorandon de Kompreno" pri la disvolvado de kunlaboro ene de la ŜKO en la kampo de miniaturaj, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.

La 19a kunveno de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj de Membroŝtatoj de la ŜKO, sub la prezidado de hinda vicprezidento M. Venkaiah Naidu, okazis lunde en videokonferenca formo.

Dividu