Fokusoj de la Semajno (decembro 11)

Selena Publikigita: 2020-12-11 08:59:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La nova alteco de la montpinto Ĉomolangmo, la plej alta pinto de la mondo, estas 8 848,86 metroj, laŭ komuna anonco de Ĉinio kaj Nepalo marde. La cifero, inkluzive de la alteco de la neĝkovro, estis konfirmita de termezuristoj de la du landoj, kiuj atingis konsenton pasintjare por kune deklari la mezuritan altecon de la montpinto kaj fari sciencajn esplorojn pri tio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde interŝanĝis leterojn kun sia nepala paralelulo Bidya Devi Bhandari. Li nomis la montpinton Ĉomolangmo "grava simbolo de la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Nepalo" kaj diris, ke dum pli ol jaro, la termezuraj teamoj de la du landoj superpontis ĉiajn malfacilojn, firme efektivigis sian laboron, kaj fine atingis konkludon pri la neĝa alteco surbaze de la Internacia Alteca Referenca Sistemo.

La ĉina termezura teamo atingis la montpinton Ĉomolangmo la 27an de majo kaj mezuris la pintaltecon. Nepalaj termezuristoj atingis la montpinton en majo 2019.

Xi rimarkigis, ke la komuna anonco de la nova pintalteco estas tre grava por daŭrigi kaj disvolvi la entreprenojn de la antaŭuloj kaj montri la altan nivelon de la kontinua disvolviĝo de la ĉina-nepalaj rilatoj.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, Zhang Jun, marde montris la atingojn de la Konfid-Fonduso de la UN por Paco kaj Disvolviĝo en la kvin jaroj post ĝia establo de Ĉinio.

En virtuala simpozio pri la kvina datreveno de la fonduso, Zhang diris, ke la fonduso estas forta platformo por antaŭenigo de multflankismo. Ĉinio donacis entute 100 milionojn da usonaj dolaroj al la fonduso ekde 2015. Tio montras la politikan sindevigon kaj kontinuan subtenon de Ĉinio al la UN. Li diris, ke la fonduso subtenis 95 projektojn en kampoj de paco, sekureco kaj disvolviĝo, profitigante pli ol 100 landojn kaj teritoriojn en Azio, Afriko, Latin-Ameriko kaj Oceanio. La centra rolo kaj gvidado de la UN estis firmigitaj per la fonduso. Li aldonis, ke la fonduso forte subtenis UN plenumi siajn mandatojn, ĉar la projektoj fokusiĝis al packonservado, preventa diplomatio, batalo kontraŭ terorismo, redukto de malriĉeco, helpo al rifuĝintoj kaj enmigrintoj, kaj efektivigo de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolviĝo. La fonduso tiel riĉigis la ilaron de agentejoj de la UN por subteno al membroŝtatoj kaj kontribuis al la efektivigo de ĉefaj iniciatoj de la UN. Precipe ĝi kontribuis al paco, sekureco kaj disvolviĝo en Afriko.

La Ministerio pri Sano kaj Prevento de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj anoncis merkrede, ke ĝi permesas oficialan registradon de la senaktivigita vakcino kontraŭ la nova kronviruso 2019, kiun esploris kaj ekspuatis la Ĉina Nacia Farmacia Grupo.

La ministerio diris en deklaro, ke laŭ rilata peticio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj permesas oficialan registradon de la ĉina aktivigita vakcino en la lando. Tio estas la plej granda fido de la registaro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj al la sekureco kaj efikeco de la ĉina vakcino. La deklaro diris, ke analizoj de la triafaza klinika provo montris, ke la efikeco de tiu ĉi vakcino kontraŭ la nova kronviruso atingis 86%. La serokonverta proporcio de neŭtriga antikorpo de la vakcino povas atingi 99%. Ĝi povas 100-procente malebligi kriziĝon de pacientoj kun mildaj simptomoj.

Dividu