Fokusoj de la Semajno (decembro 18)

Selena Publikigita: 2020-12-18 15:10:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde adresis varmajn gratulojn pro la kompleta sukceso de la misio Chang'e-5, kiu reportis la unuajn specimenojn de la lando kolektitajn el la Luno.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis en gratula mesaĝo varmajn gratulojn kaj sincerajn salutojn al ĉiuj membroj, kiuj partoprenis en la misio Chang'e-5.

La revena kapsulo de la ĉina sondilo Chang'e-5 surteriĝis ĵaŭde frumatene, reportante la unuajn specimenojn de la lando kolektitajn el la Luno, kaj ankaŭ la plej freŝajn lunajn specimenojn de la mondo en pli ol 40 jaroj.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke la spacveturilo surteriĝis en la regiono Siziwang, la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, je la 1a horo kaj 59 minutoj antaŭtagmeze laŭ pekina tempo.

Tio markas la sukcesan finon de la nuna tripaŝa lunsonda programo de orbitado kaj surluniĝo, kaj reporto de specimenoj, komencita en 2004.

Chang'e-5 estas unu el la plej komplikaj kaj malfacilaj misioj en la aerospaca historio de Ĉinio. La sondilo, konsistanta el orbitilo, surluniĝilo, ascendilo kaj revenigilo, estis lanĉita la 24an de novembro, kaj ĝia kombinaĵo de surluniĝilo kaj ascendilo alluniĝis norde de la regiono Mons Rumker en Oceanus Procellarum, konata ankaŭ kiel la Oceano de Ŝtormoj, sur la proksima flanko de la Luno la 1an de decembro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Usono devas ĉesigi la eraran praktikon politikigi ekonomiajn kaj komercajn demandojn kaj etendi konceptojn pri nacia sekureco por subpremi eksterlandajn entreprenojn.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn en gazetara konferenco, post kiam Nasdaq diris pasintsemajne, ke ĝi forigos akciojn de kvar ĉinaj kompanioj el indicoj, kiujn ĝi konservas, responde al ordono de la usona registaro pri limigo al aĉetado de ĉi tiuj akcioj.

Wang diris, ke la ĉina kapitalmerkato estas pli malferma tagon post tago, faciligante al internaciaj investantoj elekti kaj aĉeti akciojn de ĉinaj entreprenoj. La ekskludo el iuj indicoj ne difektos la kapablon de ĉi tiuj entreprenoj altiri kaj ricevi investon de internaciaj investantoj.

Wang emfazis, ke Ĉinio oponas la senbridan subpremadon kontraŭ ĉinaj kompanioj fare de Usono. Tio, Kion Usono faris, grave malobservas la principojn de merkata konkurenco kaj internaciajn komercajn regulojn, kiujn ĝi ĉiam pretendas defendi, kaj fine damaĝos la interesojn de investantoj kaj ankaŭ la usonajn naciajn interesojn kaj figuron. Li aldonis, ke la ĉina registaro firme protektos plu la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj.

Proparolanto Wang diris marde, ke Ĉinio plenumas siajn promesojn per konkretaj agoj por certigi la haveblecon kaj kostelporteblecon de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso en evoluantaj landoj. Wang diris, ke la ĉina registaro daŭre kunlaboros kun la internacia komunumo por certigi, ke ĉiuj landoj havos egalan ŝancon akiri sekurajn kaj efikajn vakcinojn. Por subevoluintaj aŭ iuj evoluantaj landoj, Ĉinio helpos iliajn haveblecon kaj kostelporteblecon de vakcinoj per rimedoj kiel monhelpo.

Dividu