Fokusoj de la Semajno (Decembro 25)

Publikigita: 2020-12-24 17:16:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke la ĉina nova mezgranda portoraketo Changzheng-8 faris sian unuan flugon marde, sendante kvin satelitojn en planitan orbiton.

La raketo estis ĵetita de la Wenchang-a Kosmodromo ĉe la marbordo de la suda insula provinco Hainan je la 12a horo kaj 37 minutoj laŭ pekina tempo.

La raketo Changzheng-8 havas totalan longon de 50,3 metroj, kun ekfluga maso de 356 tunoj. Ĝi povas porti utilan ŝarĝon de almenaŭ 4,5 tunoj al sunsinkrona orbito je altitudo de 700 kilometroj.

Laŭ la Ĉina Nacia Spaciala Administracio, la raketo plenigas mankon de la lanĉkapablo de Ĉinio al la sunsinkrona orbito de 3 tunoj ĝis 4,5 tunoj, kaj havas grandan signifon por akceli la plibonigon de portoraketoj.

Ĉina sendito marde alvokis revenigi la iranan nuklean interkonsenton sur la ĝustan vojon kaj petis Usonon realiĝi al la interkonsento kiel eble plej frue.

Geng Shuang, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN diris, ke la irana nuklea interkonsento estas grava atingo de multflanka diplomatio aprobita de la Rezolucio 2231 de la Sekureca Konsilio, kun leĝdeviga forto, kaj devas esti efike efektivigata. Li diris al la Sekureca Konsilio, ke konservi la interkonsenton de julio 2015 estas subteni multflankismon, konservi pacon kaj stabilecon en Mez-Oriento, kaj protekti la internacian reĝimon pri nuklea ne-disvastigo kaj la internacian ordon bazitan sur internacia leĝo. Li aldonis, ke la unuflanka retiro de Usono el la interkonsento en majo 2018, ĝia daŭra maksimuma premado sur Irano, kaj ĝia subfosado de la klopodoj de partioj por subteno al la interkonsento estas veraj kaŭzoj de la nuna senelirejo de la irana nuklea demando.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin esprimis firman oponon kontraŭ tio, ke usona prezidento Donald Trump subskribis leĝprojekton en leĝon, kio serioze malhelpas la normalan borstabeliĝon de ĉinaj kompanioj en Usono.

La Leĝo pri Respondecigo de Fremdlandaj Kompanioj, ĵus aprobita de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, postulas publikigon de aldona informo de fremdlandaj kompanioj en la usona merkato, inkluzive tion, ke fremdlandaj emisiantoj de valorpaperoj konstatu, ke ili ne estas posedataj aŭ regataj de fremdlanda registaro.

Wang diris en regula gazetara konferenco, ke tio estas nenio alia ol senracia politika subpremado kontraŭ ĉinaj kompanioj borstabeligitaj en Usono. Li diris, ke la movo severe distordis la bazajn principojn de merkata ekonomio, kiujn Usono ĉiam rekomendas, kaj senigos usonajn investantojn kaj la usonan publikon je la ŝanco profiti de la disvolviĝo de ĉinaj kompanioj, malfortigos la fidon de tutmondaj investantoj al la usona kapitalmerkato, kaj fine difektos la internacian statuson kaj reputacion de la usona kapitalmerkato. Li aldonis, "Ni urĝas Usonon ne efektivigi la diskriminaciajn dispoziciojn en la leĝo, kiuj tuŝas Ĉinion, kaj ĉesigi la eraran praktikon politikigi kontroladon de valorpaperoj.”

Dividu