Fokusoj de la Semajno (Januaro 08)

Selena Publikigita: 2021-01-08 10:42:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio komencis vakcini ŝlosilajn grupojn kontraŭ la nova kronviruso tra la lando, kaj Pekino planas fini la inokuladon de ŝlosilaj grupoj antaŭ la Printempa Festo, kiu falas en la 12an de februaro ĉi-jare.

De post kiam la urbo komencis vakcinadon inter specifaj grupoj de homoj kun altaj infektriskoj en la 1a de januaro, entute 73 537 homoj ricevis la unuan dozon da vakcino kontraŭ la kronviruso ĉe 220 inokulejoj en la unuaj du tagoj.

"Mi ĝojas ricevi la vakcinon, ĉar mi respondecas pri transportado de frostigitaj manĝaĵoj. Mi sentas min pli sekura nun," diris vakcinito kun familia nomo Tong ĉe provizora inokulejo en la distrikto Chaoyang de Pekino.

Post ĉi-foja inokulado, ĉiuj kvalifikiĝintaj homoj en Pekino ricevos vakcinojn kontraŭ la kronviruso, ĉar la vakcinoj ricevos merkatan aprobon, kaj la produktkvanto de vakcinoj grandiĝos laŭgrade.

La 15an de decembro 2020 Ĉinio oficiale komencis vakcinadon por ĉi tiu vintra-printempa periodo celante plurajn ŝlosilajn grupojn. Ĉi tiuj grupoj inkluzivas tiujn, kiuj okupiĝas pri traktado de importitaj frostigitaj produktoj, doganistoj, kuracistoj, kaj homoj laborantaj en publika transportado kaj bazaroj de freŝaj agrikulturaj produktoj.

Oficialulo diris marde, ke la Ministerio pri Industrio kaj Informadika Teknologio alprenis rimedojn por faciligi kompanian kunlaboron laŭ industriaj ĉenoj, akceli la industriigon de vakcinoj kontraŭ la kronviruso kaj plialtigi produktkapablon por certigi la liveradon de vakcinoj.

Wang Jiangping, vicministro pri industrio kaj informadika teknologio, diris, ke la produktkapablo de la lando senĉese plialtiĝos dum certigo de la kvalito kaj sekureco de vakcinoj. Wang diris, ke planoj pri la produktado estos konvene aranĝitaj por maksimumigi produktan potencialon kaj certigi liveradon de vakcinoj. La ministerio starigis specialan laborteamon por spuri kaj kunordigi vakcinan produktadon de ŝlosilaj produktantoj ĉiusemajne.

Por certigi stabilan provizan ĉenon por produktado de vakcinoj, la lando ankaŭ plifortigis klopodojn por atingi trarompojn en la produktado de kernaj materialoj, kaj helpis akordigi la oferton kaj postulon de koncernaj kompanioj.

Perua prezidento Francisco Sagasti merkrede faris televidan paroladon al la tuta lando, anoncante, ke Peruo jam subskribis kun la ĉina Nacia Farmacia Kompanio, aŭ Sinopharm, kontrakton pri aĉeto de vakcino kontraŭ la nova kronviruso, kaj la unua miliono da dozoj atingos la landon en ĉi tiu monato.

Sagasti diris, ke la triafazaj klinikaj provoj en Peruo pruvis la efikecon de la ĉina vakcino.

De post la eksplodo de la epidemio en Peruo en la komenco de marto 2020, Ĉinio kaj Peruo subtenis striktan kunlaboron. Ĉinio la unua donacis medicinajn provizaĵojn kaj ekipaĵon al la lando kaj sendis medicinan teamon por dividi sperton. Komence de septembro 2020, la Nacia Farmacia Kompanio sendis al Peruo teamon por kunlaboro pri klinikaj provoj de vakcino kun la Nacia Universitato San Marcos. Tiuj provoj pruvis la efikecon de la vakcino.

Dividu