Fokusoj de la Semajno (Januaro 15)

Selena Publikigita: 2021-01-14 17:30:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Laŭ blanka libro publikigita dimanĉe de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, Ĉinio subtenis stabilan kreskon en la skalo de sia internacia disvolva kunlaboro, donante grandan prioritaton al la malplej evoluintaj landoj en Azio kaj Afriko kaj evoluantaj landoj partoprenantaj en la iniciato Zono kaj Vojo.

La blanka libro titolita "La Internacia Disvolva Kunlaboro de Ĉinio en la Nova Epoko" diris, ke Ĉinio stabile grandigis la skalon kaj plivastigis la amplekson de sia eksterlanda helpo.

De 2013 ĝis 2018, Ĉinio asignis entute 270,2 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 41,4 miliardojn da usonaj dolaroj) por eksterlanda helpo en tri kategorioj - subvencioj, seninterezaj pruntoj kaj favoraj pruntoj. Donaco de 127,8 miliardoj da juanoj, 47,3% de la totalo, iris ĉefe por helpi al aliaj evoluantaj landoj konstrui malgrandajn kaj mezgrandajn sociajn bonstatigajn projektojn kaj financi projektojn pri kunlaboro en disvolvado de homaj resursoj, teknika kunlaboro, materiala helpo kaj krizokaza humanitara helpo kaj ankaŭ projektojn sub la Helpa Fonduso de Suda-Suda Kunlaboro.

La blanka libro diris, ke krom entrepreni kompletajn projektojn, liveri varojn kaj materialojn, kaj fari teknikan kunlaboron, Ĉinio starigis la Helpan Fonduson de Sud-Suda Kunlaboro en 2015 por komenci programojn de disvolva kunlaboro, kaj daŭre esploras novajn modelojn kaj metodojn de eksterlanda helpo.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus lunde diris, ke ili ĝojas kunlabori kun Ĉinio pri vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso kaj spurado de origino de la viruso, kaj esprimis sian atendon akceli enmerkatigon de sekuraj kaj efikaj vakcinoj kontraŭ la kronviruso kaj rapidigi la procezon de justa distribuado en la tuta mondo.

Tedros diris tiutage en gazetara konferenco, ke la MOS sendis al Ĉinio internacian teamon de fakuloj el Aŭstralio, Danio, Germanio, Kenjo, Japanio, Nederlando, Kataro, Rusio, Sudano, Britio, Usono kaj Vjetnamio por fari sciencan esploron pri spurado de origino de la kronviruso kun ĉinaj kolegoj.

La Centro pri Ĉinio kaj Tutmondiĝo merkrede okazigis simpozion. Kelkaj oficialuloj de la Monda Banko diris, ke en 2020 la ĉina ekonomio forte renormaliĝis, kontribuante por la kresko de la monda ekonomio.

La raporto Perspektivo de la Monda Ekonomio, lastatempe publikigita de la Monda Banko, montris, ke pro la eta ekonomia malekspansio en evoluintaj landoj kaj pli forta ĉina ekonomia renormaliĝo ol la atendita, la grado de tutmonda ekonomia kolapso en 2020 estis iom pli malalta ol atendita. La ĉina ekonomia kresko estas prognozita je 2%. Martin Raiser, direktoro pri Ĉinio, Sud-Koreio kaj Mongolio de la Monda Banko, opiniis, ke la ekonomia renormaliĝo de Ĉinio helpas la tutmondan ekonomian kreskon.

La raporto montris ankaŭ, ke la tutmonda ekonomio espereble kreskos je 4% en 2021 laŭ prognozo bazita sur tio, ke la kronvirusa vakcino estos disvastigita. La ĉina ekonomio espereble grandiĝos je 7,9%. Ayhan Kose, aganta vicprezidanto pri justa kresko, financo kaj sistemo kaj direktoro pri prognozo de la Monda Banko, diris, ke la ekonomia renormaliĝo de Ĉinio havas tre pozitivan superbordiĝan efikon sur la mondo.

Dividu