Fokusoj de la Semajno (Januaro 22)

Selena Publikigita: 2021-01-22 16:54:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Oficialaj donitaĵoj montris lunde, ke en 2020 la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio kreskis je 2,3% kompare kun la antaŭa jaro, superpaŝante la sojlon de 100 duilionoj da juanoj (15,42 duilionoj da usonaj dolaroj) ĝis 101,5986 duilionoj da juanoj.

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris, ke la kresko estis pli rapida ol tiu de 0,7% en la unuaj tri trimestroj. En la kvara trimestro de 2020, la malneta enlanda produkto de la lando kreskis je 6,5% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro, pli rapide ol la 4,9-procenta kresko en la tria trimestro.

La Nacia Statistika Buroo diris, ke la ekonomia funkciado de la lando stabile renormaliĝis kun dungado kaj popola vivteno efike garantiitaj, kaj ke la ĉefaj taskoj de ekonomia kaj socia disvolvado estis finitaj pli bone ol atendite. La ĉina labormerkato restis stabila en 2020. La registrita senlaboreco en urboj kalkuliĝis al 5,6%, sub la jara celo de la registaro de ĉirkaŭ 6%.

La Ministerio de Komerco merkrede publikigis donitaĵojn, montrante, ke Ĉinio uzis 999, 98 miliardojn da juanoj da fremda investo en la pasinta jaro, pli multe je 6, 2% kompare kun la antaŭa jaro. Tio estis la nova alto historie. Dume 776, 77 miliardoj da juanoj estis uzataj de la serva industrio, pli multe je 13,9%. La investo por altteknologia industrio kreskis je 11, 4% kaj tiu por altteknologia servoindustrio kreskis je 28, 5%. Pliboniĝo de la investa strukturo en Ĉinio montris la ŝanĝiĝon de rapidega kresko al altkvalita disvolviĝo de la ĉina ekonomio.

Malgraŭ la ĝenerala malkresko de la rekta eksterlanda investo en la mondo pro la kronvirusa pandemio, Ĉinio ankoraŭ forte altiris fremdan investon. Unue, ĝi komencis serion da politikoj por stabiligi kaj protekti la fremdan investon dum la epidemio, fortigante la fidon de internaciaj investantoj. Due, ĝi altiris fremdan investon malgraŭ la epidemio per sia pli larĝa pordmalfermo. Trie, ĝi plibonigis la komercan medion, altigante la popularecon de sia merkato.

Laŭ la donitaĵoj, en 2020, ĉirkaŭ 60% de fremdlandaj entreprenoj en Ĉinio subtenis la kreskon de komerca enspezo kaj profito aŭ konservis egalecon en la pasinta jaro. Ĉirkaŭ 90% de fremdlandaj entreprenoj estas optimismaj aŭ singarde optimismaj pri la estonteco.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio alvokas la internacian komunumon kunlabori por kontribui al la justa distribuado kaj uzo de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso tra la mondo kaj venki la pandemion.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkojn responde al demando pri la atendoj de Ĉinio antaŭenigi internacian kunlaboron pri vakcinoj kontraŭ la kronviruso. Ŝi diris, "Ni ĉiam asertis, ke la viruso ne konas landlimojn kaj la homaro havas komunan destinon. Solidareco kaj kunlaboro estas la plej potenca armilo por venki la kronvirusan pandemion. Tio estas ankaŭ la komuna konsento de la internacia komunumo.”

Hua diris, ke Ĉinio estas ĉe la avangardo de esplorado kaj ekspluatado de vakcinoj tutmonde, kun unu vakcino por kondiĉa merkatado kaj pluraj aliaj en klinikaj provoj en malsamaj stadioj, kaj ke tio liveris gravan subtenon al la batalo de Ĉinio kontraŭ la pandemio kaj ĝia partopreno en internacia kunlaboro pri vakcinoj.

Dividu