Novaĵoj (Julio 22)

Publikigita: 2020-07-22 20:38:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22a de julio, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi alvokis klopodojn por eksciti merkatan vivecon meze de influo de pandemio sur ekonomio; Ĉinio urĝas Brition korekti sian eraron. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde urĝis klopodojn por sproni la viglecon de merkataj entoj kaj akceli entreprenadon, kiam li prezidis simpozion kun entreprenistoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, alvokis pli da klopodoj por ebligi al entreprenoj ludi pli grandan rolon kaj realigi pli grandan disvolviĝon.

En la kunveno sep entreprenistoj dividis siajn opiniojn kun la ĉeestantoj kaj faris sugestojn pri la aktuala ekonomia situacio, protekto de merkataj entoj, sciencteknika novigado, profundigo de reformo kaj la 14a kvinjara plano. Xi interagis kun ili kaj faris gravan paroladon poste.

Xi diris, ke per komunaj klopodoj de la tuta lando, Ĉinio atingis gravajn strategiajn rezultojn en epidemia prevento kaj regado, dum ĝia ekonomio funkciis stabile kun signoj de pliboniĝo. Ĉinio estis ĉe la fronto de epidemia prevento kaj regado kaj ekonomia renormaliĝo, kaj la situacio estas pli bona ol atendite. Xi alvokis klopodojn por fortigi fidon, trakti defiojn, kompensi la perdojn kaŭzitajn de la epidemio kaj strebi al bonaj rezultoj en ekonomia disvolviĝo dum la tuta jaro.

Politikaj gvidantoj el la tuta mondo esprimis sian oponon kontraŭ la usona subskribo de la tiel nomata "Honkonga Aŭtonoma Akto" en leĝon, kaj samtempe subtenon al la leĝdono de Ĉinio pri nacia sekureco en Honkongo por protekto de la suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj de la lando.

Mohamed Bazoum, prezidanto de la Niĝera Partio por Demokratio kaj Socialismo, diris, ke efektivigi la leĝdonon pri nacia sekureco estas la interna afero de Ĉinio. Neniu alia lando rajtas interveni. Li menciis, ke delonge iuj landoj ofte intervenis en la internajn aferojn de aliaj nome de homaj rajtoj, demokratio kaj libereco, sed ĉiam turnis blindan okulon al siaj propraj problemoj. Li emfazis, ke Niĝero subtenas Ĉinion en efektivigo de la leĝdono pri nacia sekureco por Honkongo laŭ la konstitucio de la lando kaj la Baza Leĝo de Honkongo.

Moussa Timbine, prezidanto de la Nacia Asembleo de Malio, diris, ke honkongaj aferoj estas pure internaj aferoj de Ĉinio, kaj ke protekto de sekureco kaj stabileco de la regiono estas sankta devo de la ĉina registaro, kaj estas racia kaj laŭleĝa. Iu ajn alilanda forto ne rajtas enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio, se ne paroli pri la intenco uzi Honkongon por subfosi la stabilecon de Ĉinio.

Ĉinio marde urĝis Brition rezigni la iluzion konservi kolonian influon sur Honkongo, kaj korekti sian eraron tuj, post kiam Britio decidis portempe haltigi sian ekstradician traktaton kun Honkongo kaj efektivigi armilan embargon

Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, kiam li estis petita fari komentojn pri la supre menciitaj movoj de Britio. Wang diris, ke la eraraj rimarkoj kaj paŝoj de Britio pri Honkongo estas grava malobservo de internacia leĝo kaj bazaj normoj pri internaciaj rilatoj kaj kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio. Li akcentis, ke Ĉinio firme oponas ilin kaj rezervas la rajton pri plua reago.

Wang diris, ke honkongaj aferoj estas la internaj aferoj de Ĉinio, kiuj permesas neniun alilandan intervenon. La ĉina registaro decidiĝis defendi nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, amplekse kaj fidele efektivigi "unu landon, du sistemojn", kaj oponi alilandan intervenon en honkongajn aferojn. Li akcentis, ke taktikoj de interveno kaj premado neniam funkcios sur Ĉinio. Ĉinio urĝas Brition rezigni la iluzion konservi kolonian influon sur Honkongo, korekti sian eraron tuj kaj ĉesi interveni en la internajn aferojn de Ĉinio en iu ajn formo por eviti pluan damaĝon al la ĉina-britaj rilatoj.

Laŭ nova studo publikigita lunde en la medicina gazeto La Lanceto, la duafaza provo de kandidato al vakcino kontraŭ la nova kronviruso en Ĉinio trovis, ke la vakcino estas sekura kaj kaŭzas imunan respondon.

La rezultoj liveras datumojn el pli vasta grupo da partoprenantoj ol la unuafaza provo, kiu estis publikigita en majo. La unuafaza provo kun partopreno de 108 sanaj plenkreskuloj montris promesplenajn rezultojn.

Por batali kontraŭ la kronvirusa malsano, sciencistoj tra la mondo kuras kontraŭ tempo por akceli la ekspluatadon de novaj kuracadoj kaj vakcinoj. Ĉinio promesis, ke ĝia vakcino kontraŭ la kronviruso fariĝos tutmonda publika bono, kiam ĝi estos havebla.

Ĉinio refoje refutis la deklaron pri la Suda Ĉina Maro, publikigitan de la usona Ŝtata Departemento en la lasta semajno, dirante, ke Usono subfosas stabilan situacion en la Suda Ĉina Maro.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Luo Zhaohui faris la rimarkon lunde, kiam li ĉeestis la Kunvenon de Altrangaj Oficialuloj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko per videoligo. Luo atentigis, ke por reteni Ĉinion kaj antaŭenigi sian Hind-Pacifikan Strategion, unuflanke Usono provis nei la teritorian suverenecon kaj marajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro, kaj aliflanke ĝi intence sendis potencan militan forton al la rilataj akvoj por grandskala ekzercado. Li emfazis, ke ĉi tiuj agoj nur povas plue kompliki dulandajn rilatojn kaj pli streĉi situacion en la Suda Ĉina Maro, kaj la usona flanko devas preni sur sin la tutan respondecon.

Juĝaj kaj leĝplenumaj institucioj de Ĉinio estis urĝigitaj plifortigi leĝplenumadon por certigi pli bonan medion por entreprenoj, kun agado fokusiĝanta al krimoj, kiuj endanĝerigas komercajn operaciojn.

Laŭ deklaro publikigita marde de la Komisiono por Politikaj kaj Leĝaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, aŭtoritatoj severe batos krimojn kiel kontraktajn fraŭdojn, kontraŭleĝajn komercajn operaciojn kaj aliajn agojn, kiuj malhelpas normalan komercan ordon, kaj tiujn atencantajn personajn aŭ posedaĵajn rajtojn de posedantoj de entreprenoj.

Dividu