Novaĵoj (Decembro 10)

Lucia Publikigita: 2020-12-10 17:39:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭde, la 10a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio lanĉis du satelitojn por sondado de gravitaj ondoj; Proparolanto diris, ke Ĉinio kaj Usono devas rekomenci dialogon kaj revenigi rilatojn sur ĝustan vojon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio sendis du satelitojn por la sondado de gravitaj ondoj en planitan orbiton de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la provinco Sichuan ĵaŭde matene.

La centro diris, ke la du satelitoj, kiuj konsistigas la mision de gravit-onda alt-energia elektromagneta kontraŭparta tut-ĉiela monitorado, estis ĵetitaj per la portoraketo Changzheng-11 je la 4a horo kaj 14 minutoj frumatene laŭ pekina tempo.

La satelitoj estos uzataj por monitori alt-energiajn ĉielajn fenomenojn kiel gravit-ondajn gama-radiajn eksplodojn, alt-energian radiadon de rapidaj radio-eksplodoj, specialajn gama-radiajn eksplodojn kaj magnet-stelajn eksplodojn, kaj studi neŭtronajn stelojn, nigrajn truojn kaj aliajn kompaktajn objektojn kaj iliajn kunfandiĝajn procezojn.

Krome ili sondos ankaŭ alt-energiajn radiajn fenomenojn en la kosmo, kiel sunajn ekbrilojn, terajn gama-ekbrilojn kaj terajn elektronajn radiojn, liverante observajn datumojn por sciencistoj.

La 11a kunveno de ministroj pri defendo de Ĉinio kaj la Asocio de la Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) merkrede okazis per videoligo. Wei Fenghe, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri defendo, kaj Ngo Xuan Lich, ministro pri defendo de Vjetnamio, la deĵoranta prezidanto-lando de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kunprezidis en la kunveno.

Wei diris, ke fronte al la kronvirusa epidemio, Ĉinio kaj la Asocio helpis sin reciproke, kio pruvas la profundan amikecon inter la du flankoj. Ĉinio volas labori kun la Asocio por konstrui pli striktan komunumon kun komuna estonteco.

Wei diris ankaŭ, ke la sekureca kunlaboro inter Ĉinio kaj la Asocio konstante profundiĝis kaj fariĝis la modelo de regiona kunlaboro en tiu kampo. Landoj en la regiono havas la kapablon trakti la demandon pri la Suda Ĉina Maro. La ĉina armeo volas labori kun armeoj de la membroj de la Asocio por profundigi kunlaboron kaj trakti diversajn sekurecajn defiojn.

La defendaj ministroj de la Asocio esprimis gratulon pro la sukceso de Ĉinio en prevento kaj regado kontraŭ kronviruso kaj ekonomia revigligo. Ili diris, ke ili aprezas la aktivan kunlaboron inter Ĉinio kaj la Asocio, kaj ke la Asocio volas labori kun Ĉinio por konservi la sekurecan situacion de la Suda Ĉina Maro kaj la pacan disvolviĝon de la regiono.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede en gazetara konferenco, ke Ĉinio kaj Usono devas forigi ĉiajn malhelpojn por realigi glatan transiron de duflankaj rilatoj, kaj klopodi por rekomenci dialogon, revenigi rilatojn sur ĝustan vojon kaj restarigi reciprokan fidon.

Estis raportoj, ke usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris lastatempe dum intervjuo, ke usonaj politikoj pri Ĉinio estas neinversigeblaj. Responde al rilata demando, Zhao diris, ke Ĉinio kaj Usono havas malsamajn kulturojn, sociajn sistemojn kaj disvolvajn vojojn, tamen ili havas vastajn komunajn interesojn kaj grandan spacon de kunlaboro. La duflankaj rilatoj troviĝas en la plej severa situacio de post sia starigo ĉefe pro tio, ke iuj en Usono persitas en la pensmaniero de la malvarma milito kaj ideologia antaŭjuĝo kaj rigardas Ĉinion kaj la ĉina-usonajn rilatojn per vidpunkto de nul-suma ludo.

Zhao aldonis, ke subteni sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj rilatas al la estonteco kaj bonfarto de popoloj de la du landoj kaj la mondo. Li aldonis, ke plua disvolviĝo de la duflankaj rilatoj dependas de ĝusta elekto de la usona flanko kaj ankaŭ komuna klopodo de la du landoj. Li akcentis, ke la plej urĝa tasko por la du flankoj estas forigi ĉiajn malhelpojn por realigi glatan transiron de la rilatoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede, ke Ĉinio esperas, ke la nova usona registaro denove aliĝos al la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel interkonsento pri la irana nuklea programo, kiel eble plej baldaŭ kaj nuligos ĉiujn koncernajn sankciojn.

Laŭ amaskomunikilaj raportoj, Jake Sullivan, la venonta konsilisto pri nacia sekureco de Joe Biden, ĵus signalis, ke la registaro de Biden pretas aliĝi al la Komuna Ampleksa Agadplano por devigi Iranon efektivigi la interkonsenton.

Zhao diris, ke Ĉinio esperas, ke Usono revenos al la Komuna Ampleksa Agadplano senkondiĉe kaj kiel eble plej baldaŭ rekomencos plenumi siajn devojn kaj nuligos ĉiujn koncernajn sankciojn. Li diris, ke la usona flanko devas fari konkretajn paŝojn por plenumi siajn devojn, antaŭenigi la procezon de politika solvado de la irana nuklea demando kaj protekti regionajn pacon kaj stabilecon.

En 2018, Usono retiriĝis el la irana nuklea interkonsento, konata ankaŭ kiel la Komuna Ampleksa Agadplano.

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) merkrede okazigis per videoligo Forumon pri Kunlaboro de Eŭropaj Mediat-Partneroj. Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, faris paroladon en la forumo, emfazante persiston pri multflankismo, fortigon de dialogo kaj starigon de partnereco inter ĉinaj kaj eŭropaj mediatoj. Rilataj reprezentantoj de Ĉina Komunikila Grupo kaj 28 reprezentantoj de 25 komunikilaj institucioj el 16 eŭropaj landoj faris diskutojn ĉirkaŭ la temo “reciproka fido kaj dialogo por kungajna kunlaboro kaj publikigis komunan deklaron pri fortigo de kunlaboro inter mediatoj, kun la celo antaŭenigi kunlaboron inter ĉinaj kaj eŭropaj mediatoj, solidariĝi por batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio kaj levi konfidon de la internacia komunumo.

Tiu ĉi jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio. Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en la septembra videokonferenco de gvidantoj de Ĉinio, la EU kaj Germanio, ke Ĉinio kaj la EU efektivigi “kvar persistojn”, tio estas persisto pri paca kunekzistado, persisto pri malfermo kaj kunlaboro, persisto pri multflankismo, kaj persisto pri dialogo kaj konsiliĝo. Kontraŭ tia fono, precipe en la situacio kun negativa influo de la kronvirusa epidemio, ĉinaj kaj eŭropaj mediatoj povas ludi pli gravan rolon kaj fari pli grandan kontribuon por akceli reciprokan fidon, profundigi kunlaboron kaj antaŭenigi komunan gajnon.

Dividu