Novaĵoj (Januaro 01)

Mirinda Publikigita: 2021-01-01 14:59:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 1a de januaro, 2021. Feliĉan Novjaron al vi ĉiuj! Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi alparolis novjaran kunvenon de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco; Ĉinio aprobis unuan memekspluatitan kronvirusan vakcinon. Sekve ni elsendos la novjaran mesaĝon de prezidanto Xi Jinping. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) okazigis novjaran kunvenon ĵaŭde en Pekino.

Prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon en la kunveno.

Altrangaj gvidantoj Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji, Han Zheng kaj Wang Qishan ĉeestis la kunvenon.

Nome de la Centra Komitato de la KPĈ, la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono, Xi esprimis novjarajn salutojn kaj bondezirojn al la nekomunistaj partioj, la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, eminentaj senpartiuloj kaj popolaj organizoj.

Li salutis ankaŭ homojn el ĉiuj sociaj rondoj inkluzive de laboristoj, terkultivistoj kaj intelektuloj, oficiroj kaj soldatoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, armita polico, oficiroj pri publika sekureco kaj fajrestingaj kaj savaj fortoj, kaj samlandanoj en Honkongo, Makao kaj Tajvano kaj transmaraj ĉinoj kaj ankaŭ internaciaj amikoj.

Xi emfazis la gravecon de la venonta jaro 2021, ĉar Ĉinio festos la 100an datrevenon de la fondiĝo de la KPĈ, ellaboros kaj efektivigos la 14an Kvinjaran Planon (2021-2025) pri Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolviĝo kaj komencos novan vojaĝon plene konstrui modernan socialisman landon.

Eksterlandaj ĉinoj diris ĵaŭde, ke la novjara parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping estas inspira kaj kuraĝiga kaj esprimas ilian esperon kontribui al disvolviĝo de Ĉinio kaj la tuta mondo.

La ĉina prezidanto, en sia parolado ĵaŭde, laŭdis la atingojn de la lando en traktado de la kronvirusa epidemio, ekonomia renormaliĝo kaj elimino de malriĉeco. Xi alvokis popolojn tra la mondo kunigi manojn kaj subteni unu alian por frue dispeli la ombron de la pandemio kaj strebi por pli bela “Tero-hejmo”.

Yu Hua, ĝenerala sekretario de la Ĉina Ĉambro de Komerco en Kartvelio, citis la paroladon de Xi, dirante, ke "la vojo antaŭen estas longa, kaj strebo estas la sola vojo antaŭen". Yu aldonis, ke la mesaĝo de Xi montras ardan esperon al eksterlandaj ĉinoj, kaj ili kontribuos al la granda rejuniĝo de la ĉina nacio.

Guo Yadong, estro de la 35a ĉina medicina teamo en Sudano, diris, ke eksterlandaj ĉinoj estas fieraj pri la eksterordinaraj atingoj de Ĉinio kaj memfidaj pri la disvolviĝo de la lando en la estonteco.

Ĉina oficialulo pri komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio finis intertraktadon pri investa interkonsento en planita tempo, kio estas mejloŝtona en la disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

"La investa interkonsento utilas al Ĉinio, la EU kaj la mondo. Ĝi estas tre grava kaj havos profundan influon," Li Chenggang, helpanto de ĉina ministro pri komerco, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua en intervjuo.

La investa interkonsento, anoncita de ambaŭ flankoj merkrede post sep jaroj da intertraktado, estas malfacile akirebla atingo. Ĉinio kaj la EU okazigis 35 intertraktadojn ekde 2013. Ĉi-jare la du flankoj venkis la malfavorajn influojn de la pandemio kaj finis intertraktadon en planita tempo.

Li diris, ke dum la intertraktado, Ĉinio kaj la EU faris altnivelajn merkatalirajn promesojn, ellaboris ekvilibrajn kaj ampleksajn regulojn pri justa konkurenco kaj plifortigis devontigojn al daŭripova disvolviĝo. Li aldonis, ke tiu ĉi jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la EU, kaj ke la interkonsento kreos pli da oportunoj por duflanka kunlaboro, alportos efektivajn avantaĝojn al entreprenoj de ambaŭ flankoj kaj plibonigos reciprokan politikan fidon.

Ĉinio anoncis ĵaŭde, ke ĝi donis rajtigon de kondiĉa merkatado al sia unua memekspluatita vakcino kontraŭ la nova kronviruso 2019.

La senaktivigita vakcino, kiu ricevis la aprobon de la Nacia Administracio pri Medicinaj Produktoj (NMPA), estas ekspluatita de la Pekina Korporacio de Instituto de Biologiaj Produktoj de la Ĉina Nacia Bioteknologia Grupo rekte sub la Ĉina Nacia Formacia Grupo, aŭ Sinopharm.

Laŭ gazetara konferenco de la komuna mekanismo de la Ŝtata Konsilio pri prevento kaj regado kontraŭ la epidemio, la intertempaj rezultoj de ĝiaj triafazaj klinikaj provoj montras 79,34-procentan efikecon kontraŭ la nova kronviruso, konforme al la normoj de la Monda Organizo pri Sano kaj la Nacia Administracio pri Medicinaj Produktoj.

"Ĉi tiu vakcino estos liverita senpage al ĉiuj ĉinoj," diris Zeng Yixin, vicestro de la Nacia Komisiono pri Sano, en gazetara konferenco.

Zeng diris, ke Ĉinio adoptis kvin teknologiajn metodojn por ekspluati la kronvirusajn vakcinojn. Ekde julio, kelkaj ĉinaj vakcin-kandidatoj faris la triafazajn klinikajn provojn eksterlande. Ĉinio estas ĉe la tutmonda kapo de ekspluatado de kronvirusa vakcino.

Zeng diris, ke Ĉinio aprobis la krizokazan uzon de kronvirusaj vakcinoj en junio, celante grupojn kun altaj riskoj de infekto. Ĝis la fino de novembro pli ol 1,5 milionoj da dozoj da ĉinaj vakcinoj estis distribuitaj por krizokaza uzo, kaj 60 000 vakcinitaj homoj vojaĝis eksterlanden al altriskaj regionoj, sen severaj kontraŭaj reakcioj raportitaj.

Ĉinio ĵaŭde esprimis fortan oponon kontraŭ la navigado de usonaj destrojeroj tra la Tajvana Markolo, urĝante Usonon ludi konstrueman rolon por certigi regionajn pacon kaj stabilecon, anstataŭ la malan.

Du usonaj destrojeroj, USS John S. McCain kaj USS Curtis Wilbur, veturis tra la Tajvana Markolo ĵaŭde matene.

"Ĉinio atenteme sekvis la tutan vojaĝon de la usonaj militŝipoj tra la Tajvana Markolo," Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco.

Lastatempe la usonaj militŝipoj plurfoje montris forton kaj faris provokojn en la Tajvana Markolo, sendante malĝustan signalon al fortoj subtenantaj “sendependecon” en Tajvano kaj serioze subfosante pacon kaj stabilecon tra la Tajvana Markolo.

Wang diris ankaŭ, "Ĉinio estos plu en alta alarmpreteco, traktos ĉiujn minacojn kaj provokojn, kaj rezolute protektos nacian suverenecon kaj teritorian integrecon.”

Dividu