En la Nacia Arkeologia Muzeo de urbo Napolo en suda Italio, troviĝas interesa mozaiko, kiu venas el la romia urbo Pompejo, detruita dum la erupcio de vulkano Vezuvio en la jaro 79 p. K. Temas pri ebria tigro, kiu surhavas sur la dorso nudan ĝenion kun flugiloj, eble infanan Dionizon. Ambaŭ estas ornamitaj je hedero kaj vitfolioj. La infano drinkas vinon el granda pokalo kaj la tigro rigardas malantaŭen, etendante la langon por kapti ties gutojn. La mozaiko devenas el la “Domo de la Faŭno”, la plej granda palaco en la urbo, tiel nomata pro la silena statuo, kiu ornamis la basenon de ĝia impluvio. Komence de februaro 2022, por festi la ĉinan novjaron de la tigro, la napola muzeo ekspoziciis tiun ĉi mozaikon je la pekina noktomezo, kiel kronigan eventon de tago dediĉita al ĉina kulturo, de kaligrafio al gustumado de teo.
Por kompreni la signifon de tiu mozaiko, ni devas pripensi ĝian rilaton kun la aliaj ornamaĵoj en la 3.000 kvadrat-metra domego, kiu neniam povus ekzisti en Romo sen malobei kontraŭ-luksan leĝon. Laŭ la itala arkeologo Fausto Zevi, ili kune prezentis tutan dionizan programon. La faŭno aŭ Sileno, kiu bonvenigis la gastojn en la majesta atrio, kutime sekvis Dionizon, la grekan dion de la vino. Du grandaj maskoj sur la pavimo, kiuj nuntempe troviĝas en la napola muzeo kun ĉiuj aliaj mozaikoj de la domo, aludis al la dioniza mondo de tragedio. La estro aperis tie ĉiu-matene kiel sur teatra scenejo por akcepti la salutojn de omaĝantaj klientoj. Malantaŭ li staris ruĝkolora ekzedro kun fama mozaiko de ĉirkaŭ 100 a. K. pri la batalo de Iso inter Aleksandro la Granda kaj la persa reĝo Dario en 333 a. K. La monto Vezuvio provizis grandiozan naturon pejzaĝon. Tiu unika mozaiko estis la spektakla centro de la politika programo de la domego. Sed ĝi ankaŭ rilatis al Dionizo, ĉar la juna makedona reĝo legis sian azian ekspedicion kiel revenon al la naskiĝ-loko de la dio.
Fakte, la patrino de Aleksandro inicis lin al la dionizaj misteroj post sia repudio fare de reĝo Filipo de Makedonio kaj li ĉiam konsideris sin vere filo de Zeŭso, kiel Dionizo mem. Li same aspiris iĝi universala civilizanto de la mondo, unuigante Orienton kaj Okcidenton. Laŭ legendo, Dionizo naskiĝis sur monto Meros de nuntempa Pakistano kaj atingis Grekion kiel junulo. Li revenis al sia spirita lando Barato por ĝin konkeri kaj celebris sian triumfon en Grekio. La azia ekspedicio havis similan spiritan signifon por juna Aleksandro, kiu estis la motoro de helenisma disvastigo de greka kulturo, kvankam li mem estis fremdulo en Grekio. Lia agado popularigis kaj profunde reformis dionizismon. La mozaiko de la batalo de Aleksandro montras multe da respekto al la venkitaj persoj kaj ilustras lian ekumenan revon kunfandi okcidentajn kaj orientajn civilizaciojn samnivele. La influo de tiu sinkretisma pensmaniero ankoraŭ videblis en la grek-budhisma arto de Gandaro el la 1a jarcento a. K., kiu disvolvigis pli antropomorfan koncepton en aziaj religioj.
Laŭ la itala arkeologo Fausto Zevi, eble la unua posedinto de la domego komisiis tiun mozaikon, ĉar li havis rilaton kun la aventuro de Aleksandro aŭ kun helenisma regno fondita de liaj generaloj, precipe Egiptio. Aŭ eble li admiris la makedonan reĝon, ĉar li mem estis elstara ekzemplo de kapablo vivi inter kulturoj. Laŭ Zevi, temis pri pompeja gravulo de la loka samnita gento, kiu parolis la oskan. Sed li verŝajne individue akiris la romian civitanecon, kiel pruvas la latina saluto “Have” verkita antaŭ la enirejo, kvankam li poste perdis la domon pro romia civila milito. Liaj rilatoj kun helenisma kulturo aperis ne nur en la publika flanko de la enirejo kaj de la mozaiko de Aleksandro, sed ankaŭ en la privataj malgrandaj ĉambroj ĉirkaŭ la atrio, kien li invitis la plej gravajn gastojn por intime priparoli esencajn negocojn. Tie buntaj mozaikoj de divers-specaj fiŝoj, sovaĝaj kaj domaj bestoj kaj egipta abundokorno aludis al volupta regalado kaj al la dioniza luksego de helenismaj regnoj. Tie ni retrovas la tigron kun infana Dionizo, per kiu ni komencis nian paroladon. Ĝia lioneca kolhararo rememorigas al ni, ke grekoj jam delonge konis la leonon, sed ili neniam vidis tigron antaŭ la azia ekspedicio de Aleksandro. Inter la popolo, ĝi simbolis la ligon inter Aleksandro aŭ Dionizo kaj Azio.
Gravas ankaŭ, ke la tigro en nia mozaiko estas ebria. La itala historiisto pri religioj Alessandro Grossato relegis la baratan originon de Dionizo, kune kun lia itinero el Barato al Grekio tra la irana altebenaĵo kaj Anatolio, kiel la antikvan vojon de vino kaj vin-kultivado el Centra Azio okcidenten. En tiu senco, la tiel dirita Silka Vojo estis la Vina Vojo. Generalo Zhang Qian, kiu vojaĝis al la nordokcidentaj limoj de la ĉina regno de Okcidenta Han en la dua jarcento a. K., simile rakontis, ke homoj uzis vinon en vasta areo inter Uzbekio kaj la nuntempa ĉina provinco de Xinjiang kaj li alportis kelkajn stikaĵojn al la ĉina imperiestro en Xi’an por produkti la unuan vinon de Ĉinio. Malgraŭ la tiamaj militoj kaj malsekurecoj, la mozaiko de la tigro kaj la infana Dionizo el la Domo de la Faŭno en Pompejo montras, do, kiel la komuna amo por vino sukcesas unuigi orienton kaj okcidenton, iĝante motoro de pacaj rilatoj por la kreado de ĉiam pli riĉa kaj tolerema komuna civilizacio.