(Mia Asocio, Mia Urbo) Ĝenevo en Svislando

Publikigita: 2020-07-13 22:41:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskulantoj, bonvenon en nia programero Mia Asocio, Mia Urbo. Hodiaŭ mi konigos al vi la svisan urbon Ĝenevo.

Ĝenevo estas urbo en Svislando, ĉefurbo de la samnoma kantono Ĝenevo, ĉe la okcidenta rando de lago Lemano, kie elfluas la rivero Rodano. La plejparto el ili parolas la francan, kiu estas la oficiala lingvo de la urbo kaj kantono.

Ĉe la suda rando de Rodano kaj Lemano situas la Rues-Basses (Malaltaj Stratoj), komerca centro de la urbo.

En la plej alta punkto de la Malnova Urbo estas la Preĝejo de Sankta Petro (Temple St-Pierre), la katedralo de Ĝenevo.

Norde de la lago estas la Palaco de la Unuiĝintaj Nacioj.

Parko Délices kun la Instituto kaj Muzeo Voltaire

En 1905 fondiĝis la Esperanto-grupo La Stelo, kies prezidanto komence estas Henri Dubois. En Ĝenevo okazis la 2-a Universala Kongreso de Esperanto en 1906 kaj la 17-a UK en 1925. Universala Esperanto-Asocio havis sian sidejon en tiu ĉi urbo de la fondiĝo en 1908 ĝis 1919, post jaro en Berno denove en Ĝenevo ekde 1920 kaj de tiam ĝis 1947. En tiu jaro la sidejo eknomiĝis Serva Centro. Ĝi funkciis ĝis 1960/1962 ĉefe kiel stokejo de la Biblioteko Hector Hodler; la plej multajn librojn oni en tiuj jaroj transportis al la Centra Oficejo en Roterdamo.

En 1922 la kantono Ĝenevo invitis la unuan Tutmondan Konferencon pri Instruado de Esperanto.

En 1980 la Serva Centro malaperis el la statuto.

En 2007 Ĝenevo gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.

En 2008 okazis ĉe Unuiĝintaj Nacioj komuna simpozio de UN kaj UEA pri lingvaj rajtoj.

En la jaro 2009 la urbo mem renovigis kaj denove inaŭguris la memorŝildon pri Zamenhof en la Strato Vieux-Collège 12. Tiu memorŝildo rememorigas pri la veno de Zamenhof al la urbo Ĝenevo en la jaro 1905. En Ĝenevo troviĝas la esperanto-klubo La Stelo kaj la esperanto-klubo Esperanto Ĝenevo-Regiono.

Finiĝis nia programero. Dankon pro via aŭskulto!

Dividu