Maximiliano Garcia: Savu la planedon kun Kungfua Kuniklet— Alessandra Madella

Alessandra Madella Publikigita: 2020-07-12 15:05:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Maximiliano Garcia estas la produktanto de nova tri-dimensia animacio pri kungfua kunikleto, kiu pritraktas temojn de nepra natura protektado. Li afable konsentis paroli kun Ĉina Radio Internacia pri la maniero, en kiu lia projekto akordiĝas kun la celoj de Esperanto kaj povus facile havi Esperantan version.

MG: Maximiliano Garcia

AM: Alessandra Madella

AM: Kion vi povas diri al ni pri via fono?

MG: Mi naskiĝis en Baselo, Svislando, el familio parte de hispana deveno. Ekde 1990, mi havis la ŝancon kaj honoron modeste partopreni en la historia supreniro de moderna Ĉinio. Mi tion faris en diversaj fakoj, komencante de fotado kaj kinarto, pasante tra ĉina tradicia medicino kaj projektoj de la Monda Organizaĵo pri Sano, por fine interesiĝi, dum la lastaj 17 jaroj, pri okcidenta farmacio kaj la produktado de vakcinoj kaj liofilizaĵoj. Ĉio ekis el simpla teknika metilernado kaj poliglota dorsosako, kiu nuntempe atingis entute ok lingvojn.

AM: Kiel vi havis la ideon produkti animacion kiel SAVU LA PLANEDON KUN KUNGFUA KUNIKLETO?

MG: Ĉiam restas en mia kapo la amaso de blankaj musetoj sub blindiga artefarita lumo, kiujn mi vidis je multe da etaĝoj sub la ternivelo en konstruaĵo numero 386, kiam mi estis mekaniklernanto kaj numero 11301 en granda plurnacia koncerno, antaŭ la naŭdekaj jaroj. Por mi tio estas terure simbola bildo de tio, kion ni estas farantaj al nia planedo kaj al ni mem.

Kiam mi iĝis 50-jara, en 2015, mi konatiĝis kun la hispana reĝisoro Miguel Herberg en Pekino. Li tiam prezentis al mi sian filmverkon por SAVU LA PLANEDON KUN KUNGFUA KUNIKLETO. Nun fakte ni vidas, ke tiu temo iĝis eĉ pli aktuala.

AM: Kiel estas la produkta teamo?

MG: Reĝisoras kaj filmverkas Miguel Herberg kaj mi mem. La sciencaj konsultantoj estas D-ro Ali Alejo, biologo, kaj Profesoro Hans Juergen Kreuzer, teoria fizikisto. Multaj aliaj helpas nin en siaj specifaj fakoj, kiel ekzemple la pentristino Marisol Caldito, kiu kreis la ĉefrolulojn, kaj muzikistoj de internacia nivelo.

AM: Kiel via animacio priparolas la temon de la protektado de la naturo?

MG: Ni devas krei pli bonan socion kaj restarigi fidon en la promesoj de la naturo. En nia senespera situacio ni povas nur savi kaj krei novajn manierojn por pli bone vivi. Simple "verdula" movado ne sufiĉas, ĉar ni jam atingis la limojn de la planedo. Kompare kun ducent mil jaroj antaŭe, la tuta homa kunpuŝiĝo iĝis cent foje pli granda. Tro multe da homoj trouzas ĉion tro rapide. Certe, oni kreas novajn verdajn energiojn, sed ili ofte iĝas nun iloj por financaj gajnegoj, kiel fosiliaj fueloj, minejoj de raraj teroj k.t.p.

Mia amiko Miguel Herberg disvolviĝis tiun serion en la ĉina urbo Dalian, dum siaj studoj pri animacio. Ĉar mi samopiniis, ke estis absolute grave savi la planedon, li proponis tiun kunlaboron. Tiel ni kreis la aldonitajn librojn kaj jam kelkajn epizodojn de la animacia serio.

Ĉiu epizodo pritraktas specifan konkretan problemon: ekde la detruado de Amazonio ĝis la degelo de la polusoj, ekde dezertiĝo al transgena kultivado k.t.p. Sed niaj herooj ĉiam trovas solvon kaj kuraĝe luktas por ĝi.


AM: Kiamaniere via longa restado en Ĉinio helpis vin pripensi tiun ĉi vastan kaj gravan temon?

MG: Persone mi nomas tiun periodon de Ĉinio "Ekde biciklo al Ferrari en nur 30 jaroj". Estas ĝia plej kompakta difino. Ne ekzistas alia lando en la mondo, kiu kapablas administri tiom grandan amason da homoj, sen kaŭzi gigantan elmigradon. La plej granda leciono, kiun mi ricevis de Ĉinio, estas ĝia unika aliro lasi, ke ĉiuj flankoj povu samtempe iel venki. Ĉinio bezonas la mondon kaj la mondo bezonas Ĉinion. Kiam ni prezentis al ĉinoj nian projekton, ili diris, ke ili ne povus savi la mondon solaj, ĉar ambaŭ flankoj devas remi en la saman direkton.

AM: Ĉu vi povas doni al ni ideon pri la epizodoj, kiuj formas la projekton? Vi diris, ke estas ankaŭ unu pri teo kaj alia pri la koronaria viruso...

MG: Nu, la pandemio estas certe ega averto por ni pri la graveco de tiu ĉi temo, ĉar ĉi foje ni mem estis enkaĝigitaj!

Ĉiu epizodo priparolas konkretan problemon kaj lastatempe ni aldonis aliajn tute aktualajn ĉapitrojn, kiel ekzemple nun la viruson. Ni kompreneble klopodis faciligi la komprenon fare de infanoj, sed ankaŭ kritike klarigi la sciencan-ekonomian spekuladon, kiu fontas el tiuj problemoj. La epizodo PUERA naskiĝas el la arbarega detruado en la planedo, kiu povus esti parte anstataŭigita fare de plantoj, kiuj estas samtempe kuracaj aŭ almenaŭ iel sanigaj.

Mi mem inventis la titolon "PUERA", sed ĝi devenas de speco de fermentita kaj oksidita teo nomata "Pu'er", produktita en la ĉina provinco de Yunnan-o kaj konata kiel "heicha" (nigra teo, sed ne en la angla senco). Oni fakte en Esperanto povus ĝin nomi "Puera teo". Temas pri kontrolita laŭorigina nomo pro ĝia maturiĝo pere de procezo de natura fermentado, kiu estas kontraŭoksida, kontraŭbakteria kaj kontraŭinflama. Ĝi preventas lum-maljuniĝon, malmultigas korpajn toksinojn, helpas digeston kaj malstreĉiĝon, plibonigas dorman kvaliton, asistas redukti kolesterolon, mildigas la simptomojn de la metabola sindromo, kontrolas sukeron en la sango, helpas perdi pezon, antaŭenigi ostan sanon kaj preventi korajn malsanojn kaj kanceron.

Tio estas tute natura kuracado. Sed certe en la nuntempa krizo fariĝas okulfrapa ankaŭ la scienca aparato, kiu servas la enormajn interesojn de la farmacia industrio, potenciale je la kosto de la publiko. La sistemo estas tre sentiva al la speco de mono, kiun medikamentoj alportas kaj kiu agas kiel la fantomo en la mekanismo. Ni scias, ke nun la kobajaj musoj estas ne nur tute artificiale kreskigitaj, sed ankaŭ genetike "rompitaj" jam ekde multe da jaroj.

AM: Ŝajnas al mi kompreni, ke via animacio ligiĝas al pli vasta eduka projekto: ĉu vi povas ilustri ĝin al ni?

MG: Fakte, dank'al kunligita fondaĵo ni volas helpi la plej malbonŝancajn en la mondo ankaŭ pere de edukaj rimedoj, pli ol per simplaj vakcinoj. Ni devas komenci ekde baza edukado, en kiu oni ne plu rakontas iluziajn fabelojn aŭ ne-ekzistantajn sciencajn fikciojn. Tiuj rakontoj, tiel ripete gravuritaj en la mensojn de ĉiuj, ĉiam ekas pere de "estis iam". Sed ni estas nun tiel proksime de krutegaĵo, ke, se ni faros paŝon pli, certe neniam plu estos tiu "iam", kiu fakte neniam vere estis.

Kompreneble, la produktado de tiu ĉi animacia serio havas multajn derivaĵojn, kiel la komercadon de kunligitaj varoj kaj la publikadon de libroj, apoj kaj aliaj popularigaj iloj por pli sana edukado de la junularo. Tio inkluzivas lerni lingvojn kaj lerni rispekti la planedon kaj ĝian naturon, kantante, legante kaj aŭskultante. Ni do parolas, vidas kaj aŭdas.

AM: Kian similecon de celoj vi vidas inter via animacio kaj Esperanto?

MG: Esperanto estis kreata por unuigi la popolojn pere de komuna lingvo, dum nia serio pritraktas kiel savi la planedon, kiu estas kaj iĝas ĉiam pli universala problemo por ĉiuj. De tio devenas komuna celo por unuigi la popolojn en reciproka dialogo, por ke nia interkompreno savu la planedon. Do, Esperanto estas ilo, kiu povas nin unuigi en tiu ĉi gravega luktado. En tiu ĉi periodo de devigita hejm-restado estis klare kiel naturo sukcesas rapide revigliĝi, sed bedaŭrinde estas ni, kiuj ofte malhelpas tion. Ni devas vere lerni kiel inversigi tiun mekanismon.

AM: Ĉu vi bonvenus kunlaboron, kiu povus igi vian produkton havebla al Esperanta publiko? En kiu maniero eblus ĝin realigi, laŭ vi?

MG: Certe. Mi vere pensas, ke la kulturaj kaj edukaj celoj estas la samaj. Ni devas kunlabori pere de la iloj de komunika arto. Kunlaboro en Esperanto por Esperanta publiko estus fundamenta kaj ĝi povas okazi en multe da manieroj, kiel ekzemple pere de kun-produktado de la animacia serio, de la libroj, de la kanzonoj k.t.p. Ni povus ankaŭ inkluzivi apartan ĉapitron pri Esperanto kiel universala lingvo. La libroj, ekzemple, povas esti facile publikataj en Esperanto kaj en alia lingvo laŭplaĉe aŭ laŭ geografia loko, tiel ke infanoj kaj junuloj povas praktiki kaj lerni Esperanton. Mi povas aldoni, ke la monda distribuado pere de televido, interreto kaj aliaj komunikiloj povas atingi milionojn da homoj, kiuj povas ricevi niajn gravajn mesaĝojn, sed ankaŭ mem partopreni en la divolvigo de multaj aliaj ĉapitroj, eble pere de internaciaj konkursoj, en kiuj povus partopreni la publiko mem.

Estas homo, kiu detruas la planedon.

Nun se ni kunlaboras ankoraŭ eblos ĝin savi.

Do, kion fari? Ni helpu la Kungfuan Kunikleton!




Dividu