AM: Ĉu McLaren povis paroli aliajn lingvojn krom la angla?
DMW: Jes, lingvoj interesis lin. Se situacio aperis, en kiu li devis parolis france en sia ĉiutaga laboro, li tion faris. Li parolis la germanan, ĉar kiel adoleskanto li pasigis sufiĉe multe da tempo en Germanio. La Nacia Filmoficejo havas germanlingvan kopion de la filmo TRIUMFO DE LA VOLO (Triumph des Willens, 1935). Norman akompanis min al kinejo ene de la Filmoficejo kaj projekciigis la filmon. Li tradukis al mi la tutan filmon dum la prezentado, ĉar ĝi enhavas multe da oratoraĵoj fare de Hitlero, Göring kaj Goebbels. Li ankaŭ scipovis iom la ĉinan, ĉar post lia reveno el Ĉinio li daŭre studis ĝin. Mi scias, ke li parolis Esperanton, sed ni vere neniam priparolis tion. Li havis malgrandan aĵon sur la muro de sia oficejo, kiu estis skribita en Esperanto. Kiam li estis adoleskanto, li inventis sian propran lingvon, per kiu li skribis leterojn. Ĝi estis fonetika: la angla laŭ la prononco kaj ne laŭ sia normala ortografio.
AM: Ĉu vi pensas, ke lia skota heredaĵo gravis por McLaren?
DMW: Jes. Li iom scipovis la gaelan. Mi memoras, ke li havis vinilan diskon kun parto de la Biblio legata en la gaela. Li estis fiera skoto. Li ŝatis iri al Skotlando. Kompreneble, ankaŭ Grierson estis skoto. Li kreskis sufiĉe proksime al McLaren, en najbara urbo. McLaren havis tre skotan humuron, ege subtilan kaj plenplenan je etaj surprizoj. Li estis tre sprita en manieroj, kiujn vi neniam povus antaŭvidi. Li verkis leterojn pere de preskaŭ abstraktaj desegnaĵoj. Estis lia aparta humuro, kviete skoteca.
AM: Ĉu vi opinias, ke por li animacio estis speco de universala lingvo?
DMW: Li verdire pensis, ke movo estas internacia lingvo. La maniero, en kiu aferoj moviĝas, estis laŭ li pli grava ol tio, kio fakte moviĝas. Punkto, zigzageto, homo, besto: ĉio povas esprimi la samajn emociojn. Do malsamaj abstraktaj formoj ofte interagas en liaj abstraktaj filmoj. Laŭ li, la maniero, en kiu objektoj moviĝas, komprenigas al vi iliajn emociojn. Vi ekkonas la sentojn de la kokino en SALT' KOKIN' dank' al la maniero, en kiu ĝi dancas. Sed Norman opiniis, ke lingvo venas el malsama parto de la cerbo kaj pro tio li neniam faris filmojn, kiuj enhavas vortojn, krom kelkaj kun popolaj kantoj. Li interesiĝis pri artoj, kiuj montras videblan movadon tra la pasanta tempo kiel danco, naĝado, film-farado kaj muziko, prefere ol lingvo kaj libroj. Li, kompreneble, legis librojn, sed ili funkciigas alian parton de la cerbo. Tio estis lia teorio. Do li ne kunligus sian intereson pri la angla aŭ la germana aŭ Esperanto aŭ la ĉina al kinarto. Li preferis filmojn, kiuj ne baziĝis sur lingvo.
AM: Laŭ vi, kio portis lin al Esperanto?
DMW: Mi pensas, ke li estis scivolema. Kiam li estis juna, li scivolemis pri ĉiu novaĵo. Verŝajne samklasano parolis al li pri ĝi. Tiel li eklernis. Li havis Esperantan vortaron. La kunligo inter Esperanto kaj lia filmfarado, se ni volas ĝin trovi, devenas el lia intereso en aferoj, kiuj estis universalaj. Li vidis, ke lingvoj, kiel la angla aŭ la franca aŭ la germana, ne estas universalaj, ĉar ili apartenas al aparta kulturo. Laŭ mi, li interesiĝis pri Esperanto, ĉar temas pri ebleco de universala lingvo. Tio ŝajnus la sola kunligo inter Esperanto kaj kinarto, ĉar li opiniis, ke ankaŭ movo estas universala. Sed li neniam pensis, ke pro tio li devus fari filmon en Esperanto, ĉar uzado de lingvo en filmo estis ekster lia intereso, kiu tute baziĝis sur movo kiel universala lingvo. Sed en la ĉiutaga vivo la ideo de universala lingvo interesis lin. Mi certas, ke en Ĉinio li klopodis kiel eble plej multe paroli la ĉinan, ĉar li kredis tre forte je la pureco de ĉiuj apartaj kulturoj. Li ne pensis, ke ĉiuj devus iĝi anglaj aŭ usonaj. Li trovis Baraton kaj Ĉinion fascinaj: jen malsamaj kulturoj, malsama muziko kaj malsamaj formoj de arto.
AM: Li uzas diversajn lingvojn je la komenco de aliaj animacioj, kiel ESTIS IAM SEĜO (A Chairy Tale/ Il était une chaise, 1957). Sed mi pensas, ke NAJBAROJ estas la sola animacio, en kiu li uzas frazon en Esperanto: "amu vian najbaron."
DMW: Ĉu NAJBAROJ havas Esperanton? Estas tre interese. Vi instruis al mi ion. Ĉar mi ne scivolemas pri lingvoj kiel li, li neniam diris al mi, ke li uzis ĝin en NAJBAROJ. Sed, kiam li parolis al mi pri siaj junaĝaj jaroj, mi vidis tiujn strangajn leterojn, kiujn li verkis en sia mem-elpensita lingvo. Mi demandis al li kaj ĝuste tiam li diris al mi, ke li multe scivolemis pri lingvoj. Li lernis Esperanton kiel adoleskanto, same kiel la germanan. Kaj, kompreneble, li povis paroli la francan. Li havis senton por lingvoj, tio tute klaras. Kiam la juna korea animaciisto Kim In Tae estis ĉi tie dum ses monatoj, Norman multe klopodis helpi tiun junulon fari la filmon KOREA ALFABETO (Korean Alphabet, 1967), ĉar ankaŭ en tiu kazo por Norman temis pri nova lingvo. Li interesiĝis pri lingvoj kiel pri matematiko.
AM: Kiun rolon lia intereso pri matematiko ludis en lia laboro?
DMW: Li tre bone komprenis geometrion kaj matematikon. En Anglio li vidis eble du filmojn pri matematiko faritajn de la brita matematikisto Trevor Fletcher. Do li aranĝis venigi lin al la Nacia Filmoficejo por fari filmon pri matematiko, KVAR-LINIAJ KONIKOJ (Four-line Conics, 1961). Ĝi estis tre avangarda. McLaren ankaŭ faris la tute unuan tridimensian animacian filmon. Li kaj Raymond Spottiswoode verkis la matematikajn formulojn, sur kiuj la komerca industrio bazis siajn 3D-filmojn. Ili estis eldonitaj fare de la Socio por Kino kaj Televido (Society of Motion Picture and Television), la teknika organizo en Holivudo.
AM: Kiel McLaren partoprenis en la komenco de 3D?
DMW: En 1951 li faris du 3D-filmojn: NUN ESTAS LA TEMPO (Now Is the Time) kaj ĈIRKAŬ ESTAS ĈIRKAŬ (Around is Around). Ni restaŭris ilin ĉe la Filmoficejo en 2014. Mi direktis la restaŭradon. La jaron poste li superrigardis la faradon de du pliaj filmoj. Evelyn Lambart faris unu kaj Greta Ekman, alia animaciistino, faris la alian. Tiuj kvar animaciaj filmoj kompletiĝis en 1951 kaj 1952, kiam neniu ankoraŭ estis farinta 3D-animacian filmon. McLaren vidis iom da 3D-kino en Rusio en 1935, ĉar la rusoj multe eksperimentadis. Li neniam forgesis tion kaj li estis ege interesata. Poste oni petis al li fari 3D-filmojn por la Festivalo de Britio, granda ekspozicio en Londono en 1951. Li konstruis 3D-kinejon. Norman faris la unuajn du filmojn kaj ili estis montrataj tie dum pluraj monatoj. La du pliaj estis montrataj la sekvan jaron. Sed li ne plu laboris kun 3D, ĉar la teknologio estis tiel primitiva. La projekciilo kaj la tuta mekanika sistemo ne estis fidindaj. Se tio okazus hodiaŭ, ĉar nun la teknologio pli bonas, li estus feliĉa.
AM: Ĉu tio estis la sama kialo, pro kiu li verŝajne ne volis eklabori per komputiloj?
DMW: Li verdire faris unu komputilan filmon, kiun mi ne menciis en KREA PROCEZO. Estis en 1969 kaj li baze bezonis unu tagon por ĝi. Sed estis la komenco de komputiloj. Mi pensas, ke okazis ĉe la universitato McGill en Montrealo. Li kaj Evelyn Lambart laboris per komputilo uzante lumplumon sur la ekrano. La filmo daŭras tri minutojn kaj estas tre primitiva. La titolo estas BIRDETOJ (Birdlings). Ĝi troviĝas en la granda DVD-skatolo de restaŭritaj filmoj. Ni fakte restaŭris ĉiujn liajn filmojn en 2006 kaj 2007. Ĝi estas tute simpla. Norman ne estis interesata daŭrigi, ĉar la teknologio estis primitiva.
AM: Ĉu li havis rilatojn kun la pioniroj de komputila animacio?
DMW: Ĉe la Filmoficejo oni multe laboris pri tio kaj li interesiĝis pri tiuj evoluoj. Sed li estis jam maljuna. Li preferis lasi tion al junuloj. Li kuraĝigis la Filmoficejon inviti la hungaran animaciiston Peter Foldes. Foldes venis al la Filmoficejo kaj tie li faris per komputilo la rakontan filmon MALSATO (Hunger, 1973). Do McLaren estis interesata, sed temis ankoraŭ pri tute nova teknologio kaj li ne havis tiam energion mem partopreni pro sia malbona sanstato. Li nur observis.