Tibor Sekelj
(Marjorie Boulton)
Jen Tibor Sekelj, kun safiraj
okuloj, kaj kun pioniraj
instinktoj; kun mentono kakta
kaj forta eta korp' kompakta.
Li senspirige anekdotas,
preterkalkule poliglotas,
sed tre nescias li pri… timo
dum sia stranga vivpilgrimo!
Kiel knabet', li fosis truon,
volante kapti kanguruon,
kaj trovi Aŭstralion mine.
Ĉu poste li rezignis. Li? Ne!
Ne revis li; li draste agis;
tra la varia mond' li vagis;
por li, kuiris varmaj fontoj,
kaj lin invitis altaj montoj.
Li manĝis vermojn kaj serpentojn,
trairis ĉiujn kontinentojn;
kun kanibaloj en arbaro
vivis, amiko kaj najbaro.
Kun tiu scivolemo gaja,
esploris pri kulturo Maja.
Sukplenas viv' por li ĉerize,
kvankam li loĝas nur valize.
Vojaĝis li, por nia Cel',
al grekoj, turkoj, Izrael',
persoj kaj hindoj… poste, gongo
ŝajne lin vokis al Hongkongo.
Li en Ĉinujo multan rizon
manĝis, forportis li valizon
poste al Kathmandu, kaj poste…
Li estas vagemul' ĝisoste!
Revenas li. Li eminentu
ĉe ni; do, jen! mi lin prezentu –
Li ne el lernolibro legos,
sed plej spertinte li prelegos
pri glora monda panoram'…
Sed hop! li malaperis jam!