La bona luktisto

Publikigita: 2020-07-13 17:30:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La bona luktisto

(Dirce Sales)

- Vekiĝu, knabo! Jen la horo de la lukto.

Kaj Horizonto frotis la okulojn, ne bone komprenante pri kia lukto li, la Bona Genio, parolis.

- Mi estas laca! Lasu min dormi plu...

- Vekiĝu!

- Mi volas dormi!

- Ne prokrastu. Vekiĝu!

Kaj la knabo, ankoraŭ trenante la liton surdorse, laŭlitere, oscedanta, kaj malvolonte, obeis.

- Akompanu min vi!

Kaj stranga surprizo atendis la knabon en la granda ludsalono...

La oponantoj liaj estis kvadrataj aŭ rektangulaj entoj!

Iuj estis dikaj kaj malaltaj, aliaj, maldikaj kaj altaj, kaj la plej ŝoka afero temis pri la fakto, ke ili, kvankam mutaj kaj silentaj, multe parolis! Foje, eĉ kriis!

Kaj la plimulto insiste lin defiis:

- Luktu! Luktu!

Kaj Horizonto, tiel perturbita, fermis la pugnojn kaj etendis la brakojn, obeante tiujn frenezajn, strangajn ordonojn.

- Vi devos lukti alimaniere, Horizonto! Ĉu vi ne rimarkis, ke viaj oponantoj ne havas brakojn nek krurojn? Tiel avertis la Bona Genio.

- Do kiel mi luktos?! Kriis la knabo, tute perdita ene de tiu situacio.

- Vekiĝu, knabo! Vi bezonas iri al la lernejo!

Venis al li la patrina voĉo, al kiu li kore dankis, pro la liberigo de tiu terura premsonĝo.

En la lernejo, li ne sukcesis sufiĉan lertecon por plenumi la taskojn, kompreneble, sed nur li sciis la kialon.

Ĉar libroj lin endormigis, la instruistino severe lin admonis.

Nokte, denove la Bona Genio lin kondukis en la ludsalonon kaj denove li estis invitita lukti kun tiuj strangaj entoj.

Lia deziro estis forkuri, plori, sed li hontis tion fari.

Li estis valora knabo kaj certe lia Bona Genio ne forlasus lin.

Subite, la entoj sidiĝis ĉirkaŭe kaj antaŭ li aperis granda spegulo, kiu alportis sablan horloĝon kaj ĝin deponis sur la planko de la granda salono.

Horizonto ne plu detenis sin de larmoj, kaj ĉi-foje li kaŝis la vizaĝon inter la manoj kaj singultis kortuŝe ĝis li estis venkita de granda laceco...

Li do, malrapide, levis la kapon kaj perceptis, ke ĉiuj rigardis lin, kvazaŭ li estus la plej stranga estulo de la mondo!

Kia ridinda situacio! Kial mi ne sukcesas foriri el tiu freneza loko? Pensis li.

- Ĉiuj grandaj lecionoj venas al ni per simboloj, Horizonto, diris la Bona Genio.

- Sed kial mi komprenas nenion?

- Mi eksplikos: la spegulo montras al vi la nuran personon, kiu estas kapabla venki ĉiujn malfacilaĵojn de la vivo, kiu estas vi mem!

La horloĝo montras la tempon, kiu estas vera trezoro en nia vivo.

La ludsalono, la luktoj por postvivado.

Kaj tiuj entoj, kiujn vi ne rekonis, estas malnovaj kaj valoraj kunuloj, kiuj delonge vin akompanas, kie ajn vi estis, estas aŭ estos.

- Sed kial mi ne ilin rekonas?!

- Rigardu pli detale.

Kaj kiam Horizonto rimarkis ĉi-foje sentime, la strangajn entojn, li perceptis, ke ili estis simple... libroj!

- Pro tio vi diris, ke mi devus lukti alimaniere, mia Bona Genio?

- Kompreneble, mia knabo. Kiam vi kreskos, tiuj lecionoj estos tre utilaj en via vivo!

Horizonto vekiĝis, rigardis la ŝrankon plenan de libroj kaj gardis en la memoro, la signifajn sonĝojn.

Iam, multe da jaroj poste, subite tiuj infanaj sonĝoj venis al lia menso kaj li organizis la plej interesan kaj la plej utilan ludon ne nur por li, sed ankaŭ por la personoj de l' tuta mondo.

La Esperanto-Literatura Sumoo, kie ni, esperantistoj el la kvin kontinentoj, lernas lukti kontraŭ ni mem, dum determinita tempo, legante libron elektitan de ni, obeante la kvanton da paĝoj legotaj, sendante la informon pri nia venko aŭ malvenko dum la realigo de tiu serioza lukto, kiam la oponantoj estas ni mem!

Gratulon, Hori Jasuo, ĉar via entrepreno pligrandigas kaj plilarĝigas niajn horizontojn!

Dividu