Letero de Gerrit Berveling al Mao Zifu

Publikigita: 2020-07-13 17:33:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Letero de Gerrit Berveling al Mao Zifu

Kara Mao,

Efektive mi ankoraŭ regule lernadas plu pri Esperanto, ekzemple dum la foje lacige pedantaj diskutoj retaj inter la akademianoj. Kiam mi eklernis Esperanton, en 1972, por mi estis kvazaŭ ludaĵo: kun mia jam ekzistanta lingvoscia fono (universitate studinta pri Latina kaj Greka, legikapabla pri pluraj Eŭropaj lingvoj) ne estis komplike atingi sufiĉe vastan komprenon pasivan pri tekstoj, sed aktive fari prelegojn ekzemple kun posta diskutado, jam estis alia afero: mi devis ĉe tio multe peni. Poste venis pli profunda studado pri la gramatiko unue el Nederlandlingva Esperanto-Gramatiko tre vasta, la "Tra la labirinto" de Faulhaber, poste el nur-esperantlingva ampleksa gramatiko "Plena Analiza Gramatiko de Esperanto" de Kalocsay kaj Waringhien. Samtempe multege mi lernis el tradukado de "Apologio" de Tertuliano el la Latina en Esperanton – tiu laboro daŭris kelkajn jarojn. Poste tiun tradukon – el plej fame komplika Latinaĵo – mi ree tralaboris dum unu jaro surbaze de komentoj pri mia laboro de ekzemple Waringhien kaj Goodheir – kaj nur post tio mi kuraĝis nomi min pli malpli serioza esperantisto lingvoscia – februaro 1982.

La homojn, kiuj asertas ke Esperanton ili vere regas post nur kelkmonata laboro, mi ne emas kredi. Mi supozas, ke ili supertaksas siajn kapablojn, same kiel multege da junuloj nialande ege supertaksas sian scion pri la Angla. Se parton oni komprenas, la granda plimulto ŝajne jam kredas sin tut-kapabla … Antaŭ kelkaj jaroj, ankoraŭ instruante en gimnaziaj klasoj pri Latina kaj Greka (mi pensiiĝis 67jara), mi foje al grupo da gejunuloj prezentis tekston de Erasmo pri la Eŭropaj reagoj al la Turkoj; pro nia tiuepoka situacio estis defie kompari tiajn aferojn el la tempo de Erasmo kun nia tiama realo. La Latina teksto, kiun mi elektis, estis tro longa por la lernantoj; do mi – iom ĝenita de ilia laŭta trumpetado pri sia vasta lingvoscio pri la Angla – prezentis al ili Anglalingvan tradukon de tiuj eroj de Erasmo, kiujn ni ne trabaraktis Latine; sed kiam pri la Anglaj partoj mi prezentis detalajn plu-demandadojn por taksi pri iliaj kompreno, interpretado k.s., montriĝis kiom lakunoza – truhava – tiuterene estas ilia scio …

Lerni lingvon vere serioze estas ja ĉiam granda laboro.

Se tiujn ĉi miajn vortojn vi povos uzi por montri al Ĉinaj junuloj, vi povos fari tion tute libere.

Sed aliflanke oni ne forgesu aldoni, ke vere bona lernado eblas al homoj el kiu ajn lingveja deveno. Mi tion ekzemple spertis dum longa korespondado kun mia granda amiko itô kanzi, la eldoninto de la mirinda serio de la "plena verkaro de Zamenhof". Li – Japano – tre detaleme kaj sprite korespondis kun mi: estis granda plezuro. Via propra verkado atestas la samon, samkiel ankaŭ ekzemple la multa tradukverkado de Laŭlum, kies tradukon "Kvar generacioj sub la sama tegmento" momente kun admiro mi estas leganta.

Kore salutas

Gerrit Berveling

Dividu