Timo havigas flugilojn

Publikigita: 2020-07-13 17:35:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Timo havigas flugilojn

de Claude Piron

Ĉu vi scias, kiel oni nomas la fakton movi sin rapidege antaŭen per la propraj fortoj, piede? Tion oni nomas kuri.

Peĉjo povis kuri ege rapide. Li estis naŭ-jara. En la tuta lernejo ne ekzistis unu knabo, nek unu knabino, kiu kapablis kuri same rapide kiel li. Kial li havis tiun kapablon? Eble ĉar li ne estis tre forta, kompare kun la aliaj knaboj. Sekve, se okazis batalo, li ne povis superforti ilin. Li nur povis forkuri. Tial li iom post iom plibonigis sian kur-kapablon. Nun, neniu el la fortuloj de lia lernejo povis ĝiskuri lin. Sufiĉis, ke li ekkuru: neniu tuŝos lin.

Tiaj batal-situacioj prezentiĝis sufiĉe ofte — knaboj ja estas knaboj, ĉu ne? — kaj ĉiufoje Peĉjo kuris pli bone. Sekve, lia koro fortiĝis, li havis pli kaj pli bonan spiron, kaj la forton, kiu mankis al liaj manoj, liaj piedoj kaj kruroj ricevis.

Ĝenerale, kiu postkuris Peĉjon, tiu post nelonge devis forlasi la iradon, ĉar li baldaŭ ne plu povis spiri, tiel rapide Peĉjo devigis lin iri. Peĉjo tiam rigardis post sin kaj plezure rimarkis, ke la postkuranto, spirante pli kaj pli malfacile, komencas perdi la rapidecon. Dume, la knabo mem daŭre spiris senprobleme kaj pli kaj pli malproksimiĝis.

Tiel estis, ordinare. Sed ne ĉi-foje. Ĉi-foje la viro, kiu postkuris Peĉjon, estis ne nur alta, forta kaj timiga. Li estis ankaŭ rapida.

Peĉjo timis. Okazis miskompreno. La afero komenciĝis, kiam Peĉjo, ridante kun kelkaj kunuloj, eliris el la lernejo. Li nevole ektuŝegis viron, kiu ĝuste tiumomente troviĝis tie, kiam Peĉjo estis diranta ion al sam-klasano uzante vortojn, verdire, kiujn oni devus neniam uzi. La viro miskomprenis, ke la ne tre belaj — sed vivplenaj! — paroloj de Peĉjo direktiĝas al li. Li ege malkontentis. Li estis eĉ multe pli ol malkontenta: kolera. Kiam li turnis sin al Peĉjo kaj ekdiris per malamika voĉo ion, kion la knabeto tute ne komprenis, ĉi-lasta jam eksentis teruran timon. Sed kiam la grandulo, verŝajne ĉar Peĉjo, ne komprenante, ne reagis kiel li volis, eklevis la manon por frapi lin, la lernejano ekrapidis for kun la tuta rapideco de siaj junaj kruroj.

Kaj jen ĝi okazis. Kio okazis, vi demandas? La nekredeblaĵo. Sed antaŭ ol diri al vi, pri kio temas, mi devas priskribi la lokon, ĉar tio estas grava.

Peĉjo, kurante, turnis sin al mallonga kaj mallarĝa strateto, en kiu estas neniu pordo, neniu fenestro, same sur la dekstra flanko, kiel sur la maldekstra. Estas nur longaj muroj. Unuflanke ja tie staras malliberejo kaj aliflanke iu industria laborloko.

En tiu mallonga strateto la nekredeblaĵo okazis: Peĉjo flugis.

Mi komprenas, ke vi ne estas certa, ĉu vi bone legis, ĉar la afero estas eksterordinara. Sed tamen vi legis ĝuste. La knabo ekflugis. Kiel birdo flugas. Ne, ne tute kiel birdo, multe pli rekte, multe pli laŭ-cele.

Lia celo ja estis klara: forkuri for de la terura sekvanto, kiu, laŭ neniam okazinta sperto, kuris same rapide, se ne pli rapide ol li. Peĉjo estis diranta al si: "Se mi nur povus jam esti ĉe la fino de ĉi tiu strateto, antaŭ ol tiu ulo sin turnos en ĝin, li ne scius, ĉu mi iris dekstren aŭ maldekstren." Liaj kruroj ne povus porti lin tien sufiĉe rapide, por ke la postkuranto ne vidu lin. Sed li tiom deziris jam troviĝi tie, tiom streĉis ĉiujn fortojn, tiom kunigis siajn tutajn volon kaj povon, ke... Nu, li ne scias, kion li faris. Li deziris, li volis. Kaj jen li rimarkis, ke li flugas.

Post momento, antaŭ ol la kolera fortegulo alvenis al tiu strateto, Peĉjo jam troviĝis ĉe ĝia angulo. Post la angulo, sufiĉos trairi vojon, kaj li estos en parko. En la parko, ĉio fariĝos facila, ĉar tie estas tiom da vojetoj, kiuj turne iras ĉiudirekte, ke ne plu eblos lin trovi. En tiu parto de la parko, plej proksima al la angulo de la strateto, kie la ekflugo okazis, neniam estas multaj personoj. Hodiaŭ estis neniu. Neniu por helpi, eble, sed ankaŭ neniu por malhelpi. Kiu povas scii? Plenkreskuloj ofte agas tiel strange kun infanoj!

Ne rigardante post sin, Peĉjo volis kuri plu en la parko. Kaj jen ree li flugis. Ne alte. Pro tio ne estus ĝuste kompari lin al birdo. Eĉ ne tutan metron super la vojeto. Sed liaj piedoj ne tuŝis la teron dum eble dek kvin metroj. Kiam, de malproksime, li ekvidis iun, kiu enparke promenis, li realteriĝis…

"Mi nun ne plu bezonas kuri," li pensis. "Li ne plu trovos min."

Peĉjo decidis atendi kelkan tempon en la parko, antaŭ ol reveni hejmen, por lasi al la kolerulo la tempon perdi sian koleron kaj reiri al siaj aferoj. Promenante en la parko, li miris pri tio, kio okazis al li. "Mi kapablas flugi!" li ripetis al si, ĝoje. Li sin demandis, ĉu tio envere okazis. "Estas nur unu maniero certiĝi," li diris al si, "mi reprovu". Li ne volis tion fari antaŭ homoj kaj decidis trovi lokon, kie promenas neniu. Tian trovinte, li ekkuris, rapidiĝis kaj ek! Jen li flugis dum kelkaj metroj.

Vi kaj mi pri tio tiel miras, ke ni simple ne kredus lin, eĉ se ni lin vidus. Sed por infano ĉio estas pli simpla. Peĉjo facile akceptis la fakton. La ideo, ke li verŝajne estas la sola homo sur Tero, kiu kapablas flugi, ŝanĝis nenion en li. Li eĉ pensis, ke se tio okazis al li, simila sperto verŝajne prezentiĝas al multaj aliaj infanoj.

Reveninte hejmen, li ne sciis, ĉu paroli pri tio aŭ ne. Unuflanke, li tre deziris, ke la aliaj sciu kaj rekonu lian neordinaran kapablon. Aliflanke, li estis certa, ke oni ne kredos lin. Li devos montri. Sed montri en la domo ne estos eble. Li do devos venigi la tutan familion eksteren al taŭga loko. Kaj se tiam la afero ne plu funkcios? Kiu scias? Li sentis tiun povon kiel ne plene certan, ne necese daŭran. Eble ĝi estis nur momenta helpo de la dioj, kiu ne ripetiĝos.

Post la manĝo, li rakontis la aferon al sia frato. Tiu kompreneble ne volis kredi. "Venu, mi montros al vi," Peĉjo diris, kaj li kondukis lin al la industria kaj mallibereja strateto, en kiu, ĉar ne estis fenestroj, certe neniu lin vidos.

Li ekkuris, kunstreĉis la fortojn kaj... falis teren eĉ antaŭ ol forlasi la vojon. Li provis refoje. Nova malsukceso. Post la tria kaj lasta provo li sentis sin ridinda kaj malfacile sukcesis ne plori. Sed plori antaŭ la frato ne estus akcepteble.

Post kiam ili revenis hejmen, li ne povis resti tie kun sia malĝojo. Li bezonis pli certiĝi. Li decidis reiri, sola, al la strateto. Li ekkuris eĉ antaŭ ol alveni al ĝi. Tuj post la angulo li rapidiĝis, kaj ek! Li senprobleme flugis ĝis la alia angulo.

Li sentis sin multe pli bone kaj iris al la parko. En ĝia senhoma parto li ree ekflugis plej facile. Sed, anstataŭ plaĉe al-teriĝi, kiel antaŭe, li falis teren. Kial? Ĉar virino alvenis kaj komencis turni la okulojn al li. Kiam la rigardo de tiu sinjorino tuŝis lin, li jam estis falinta. Tiam li komprenis: "Mi kapablas flugi, sed nur kiam neniu rigardas min". Kaj la terura sekvo de tiu rimarko tuj venis: "Neniam oni kredos min."

Kiam Peĉjo revenis hejmen, li sentis sin sola, terure sola. Li sciis, ke li neniam havos amikojn, al kiuj li povos diri ĉion, vere ĉion, kune kun ĉi tiu plej miriga parto de lia personeco. Li estis ĝoja, ke li kapablas flugi. Sed li estis malĝoja, ke tiun veron li devos porti en si kiel kaŝaĵon ĝis la fino de sia vivo.

Kaj eĉ mi, la instruisto, kiun li tiom amis, ke finfine, post longaj jaroj de kaŝa vivo, li sentis, ke jen homo, al kiu li povas raporti la faktojn, eĉ tiu amika kaj por li aminda viro, mi, ne sukcesis kredi lin.

Dividu