La veron, mi petas!

Publikigita: 2020-07-13 17:48:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La veron, mi petas!

de Claude Piron

Al Pablo tute ne plaĉis lia situacio. Tiuj multegaj homoj, tiu terura varmo kun la sennube blua ĉielo kaj la suno senkompate brila-brula, tiu muziko... Estas ĝene senti sin la centro de ĉies atento, la objekto de ĉies rigardoj.

Li provis rekoni amikojn aŭ almenaŭ konatojn en la homamaso. Li ne sukcesis. Ne estis vizaĝoj, ne estis personoj, estis nur milkapa besto, el kiu nenio individua elstaris.

La muziko ĉesis. Ĉe signo de la prezidanto, la ulo, kiun Pablo malamis, serioz-vizaĝe marŝis ĝis la loko preparita por la paroladoj. Kiam li komencis vorti, la laŭtparoliloj resonigis lian voĉon inter la domoj, por la knabo plej malplaĉe.

"Ne ofte oni donas al strato la nomon de homo vivanta, sed ĉi tiu knabo tiel meritas la dankemon de la tuta popolo, ke ni decidis signi per tia eksterordinara okazo la memoron pri lia grandfaro. Kuraĝo..."

La vortoj resonis tiel forte, ke al Pablo la kapo komencis dolori. Li ne sciis, kion pensi, li ne sciis kiel sin teni. Li estis ege malfeliĉa.

"Tre gravan komunikaĵon li akceptis porti al niaj samcelanoj, kiuj trovis lokon transmontare por prepari la venkan atakon. Sed por ilin atingi. necesis pasi tra la linioj de niaj malamikoj. Danĝera tasko. kiun li sindone, inteligente kaj kuraĝe plenumis..."

Akceptis porti, ĉu? Kiel eblas nomi tion akcepto? Li estis dekunujara, kiam la afero okazis. La landon ŝiris terura interna milito. Homoj malamis homojn, frato mortigis fraton. Soldatoj venis kaj foriris. Veraj soldatoj de la ŝtato, kaj ne-soldataj batalantoj, kiuj leviĝis kontraŭ la ŝtato, sed tamen estis organizitaj kiel soldatoj. Vilaĝo apartenis jen al tiuj, jen al tiuj ĉi.

Ofte viroj venis kun plej timiga aspekto sendolĉe pridemandi la vilaĝanojn por scii, kiuj transiris al la kontraŭŝtataj unuoj. Aŭ, se la kontraŭ-ŝtatuloj ĉi-foje okupis la vilaĝon, kiuj transiris al la defendantoj de la ŝtato. Ambaŭ flankoj laŭdire defendis liberecon kaj vivon vere homan. Iujn oni nomis bluaj, aliajn ruĝaj. Pablo komprenis nenion el ĉio ĉi.

lutage, kiam la situacio estis speciale streĉa, alvenis José, lia kuzo. Pablo malŝategis tiun kuzon. Li estis kiel besto. Forta kaj timiga, nekapabla kompreni, kiel infano sentas kaj reagas. Plaĉis al li ofendi Pablon, aŭ almenaŭ lin ĝeni. Li aĝis ok jarojn pli kaj jam kiam li estis deksesjara kaj Pablo okjara, jam tiam li tiris plezuron el suferigo al sia eta kuzo. Kaj jen tiufoje dikbrusta, fortbraka José alpremis Pablon al muro, en loko, el kie forkuri ne eblis, kaj li diris:

"Vi konas min. Vi scias, ke mi povas suferigi vin. Tutvive, se necesos. Mi havas ordonon por vi, komision. Se vi ne obeos, mi mortigos vin. Sed ne dolĉe, kredu min. Mi pagigos al vi vian malakcepton per teruraj doloroj. Mi do konsilas al vi agi kiel mi diros, plej lerte. Se vi malsukcesos, la malamikoj vin mortigos. Se vi ne iros, mi mortigos vin. La situacio ne povus esti pli kara, ĉu?"

Kion Pablo povis fari? La kuzo ordonis al li foriri trans la montojn, evitante esti rimarkata de la malamiko, kiu okupis vastan regionon ĉi-flanke de la montaro, por porti gravegan komunikaĵon al iaj samgrupanoj, kiuj kampadis tie transe.

Kaj hodiaŭ...

"... juna kuraĝulo... senkonsidere pri la danĝero, al kiu li elmetis sian junan vivon... kun nekredebla lerteco, kaj kun la tuta energio, kiun li tiris el sia certeco pri la justeco de nia Afero, pri la graveco senigi la landon de tiuj, kiuj agas kontraŭ ties bono..."

Kuraĝa, certa pri la Afero! Pablo volis ne morti, ne suferi, li ege timis la kuzon. Al tio sumiĝas la kaŭzoj de lia agado. Ĉu li akceptis? Ne. Oni perforte devigis lin. Se li estus libera, li certe ne irus. Li ne kredis je tio aŭ tio ĉi. Li aŭdis tro kontraŭdirajn parolojn, kaj nenion komprenis pri la kaŭzoj de la milito. Se oni demandus lin, ĉu li estas por la ruĝuloj aŭ por la bluuloj, li dirus, ke li ne scias, ke li dezirus nur vivi pace, sen milito.

Lerta, ĉu? Fakte, li estis kaptita. Nur pro ŝanco, kiu faris, ke lia kaptinto estis subite informita per krioj pri io por li terure doloriga, nur pro tiu ŝanco li sukcesis forkuri libere. Kaj la reveno ne estis pli facila. Sed denove bonŝanco ridetis al li.

Poste la ĉefo de la transmontanoj rakontis, kiel mire li foje vidis knabon alveni kaj transdoni komunikaĵon. Tiu komunikaĵo estis tiel grava, ke la evoluo de la tuta milito dank' al ĝi ŝanĝiĝis, donante la venkon al la koncerna politika partio.

Pablo petis, ke oni ne disrakontu pri li. Li timis, ke se la alia partio poste revenos al la supro de la povo, ĝi mortigos lin. Sed, kion ajn li deziru, lia famo disvastiĝis. Kaj nun oni nomas straton laŭ lia nomo kaj faras grandan feston kun prezidanto, parolantoj, muziko, kaj grandega homamaso, kiu rigardas lin. Kiu scias, ĉu en ĝi ne troviĝas iu, kiu nun decidas foje ĉesigi lian vivon?

'Krii', li pensis, 'Mi sentas teruran emon krii. Krii: haltu, ĉesu tiel belvorte paroli, tio ne estas la vero. Mi ne scias, kion volis la uloj, por kiuj mi plenumis tiun taskon. Kaj ne estis bonvola servo. Mi ĝin faris, ĉar ne eblis eltiri min. Mi koleras kontraŭ mia kuzo José, kiu refoje uzis sian korpan superecon por devigi min plenumi ion, kion mi tutanime nur deziris eviti. Ĉu vi ne komprenas? Mi ne estas via estiminda kuraĝulo. Mi ne volas vidi mian nomon sur domo, por signi straton. Mi volas iri ludi. Mi volas, ke vi lasu min en paco kaj trankvilo. Ĉio ĉi estas malvera, malvera, malvera. Kaj José estas bestaĉo, kiu meritas morton. Kial vi prezentas lin kiel savanton de la popolo?...'

Li atingis tiun punkton en sia pensado, kiam li subite rimarkis, ke la parolado ĉesis, kaj ke ĉiuj gravuloj rigardas lin, kvazaŭ ili atendus, ke li faru ion. Sed li ne atentis iliajn vortojn kaj tute ne sciis, kion oni atendas de li. Li malprecize memoris, ke, kiam oni aranĝis la detalojn de la festo, oni diris, ke je difinita momento, li devos ion fari. Sed li forgesis. Kiom ajn li provis serĉi en sia memoro, neniu ideo pri la planita faro retroviĝis.

Liaj sentoj estis tiel fortaj, neklaraj kaj doloraj, ke li ne povis elteni. Ĉiuj bariloj, konstruitaj en li de eduko por malhelpi lin fari agojn, kiujn gepatroj kaj instruistoj nomis nekonvenaj, subite dissaltis sub la premo de la sentoj turniĝantaj en li, en kiuj miksiĝis timo, deziro, malakcepto, honto, malamo kaj kolero. Gajnis kolero. Li ekkriis:

"Vi malvere parolas. Vi nenion komprenis. Mi ne agis pro kuraĝo aŭ por havigi la venkon al vi. Mi ne scias, ĉu la popolo pli feliĉos kun vi aŭ pli feliĉus kun tiuj, kiuj malvenkis. Kiel mi povus, je mia aĝo? Vi ne..."

La gravuloj estis tiel mirigitaj, ke ili restis senmovaj dum la kvaron-minuto, kiu necesis por eldiri tiujn vortojn. Du aferoj okazis samtempe. La muzikestro ekkomprenis sian devon kaj soldata marŝmuziko eksonis, kovranta la knaban voĉon. Dume, la policestro atingis Pablon, metis la manon sur lian buŝon, fermante ĝin, kaj kun kunulo perforte kondukis for la knabon, kies kruroj kaj piedoj kolere moviĝis ek kaj ek, senutile batante la aeron.

La prezidanto reparolis:

"Bonvolu pardoni ĉi tiun interrompon," li diris. "Tro premata de fortaj sentoj, tuŝata plej profunde de teruraj memoroj, nia juna kuraĝulo momente perdetis la kapon. Jen plia ekzemplo de la malbono, kiun kaŭzis la surmarŝindaj uloj, kiuj..."

Lerta, tre lerta li estis. Li sciis, ke malfacile la popolo akceptos lian klarigon, sed li same bone sciis, ke ĝi estas laca militi kaj akceptos pacon je iu ajn prezo. Fakte, dum unu minuto, la tuta politika egalpezo de la lastaj monatoj preskaŭ disrompiĝis. Venkis la laceco. Ĉiuj pensis, ke pli saĝe estas ŝajnigi, ke nenio okazis. Pri la afero oni longe diskutos en la hejmoj kaj trinkejoj, sed agi... tio estus tro danĝera.

En la oficejo de la politika polico, Pablo estis longe pridemandata. Li diris la veron. Finfine li povis tion fari kaj li tre ĝuis la eblecon rakonti pri la perforto, pri la premo farita de José per la promesoj suferigi, se la knabo ne akceptus, pri sia timego dum li marŝis transmonten, pri la fojo, kiam li iĝis kaptita de la kontraŭuloj, kaj kiel bonŝanco savis lin. Li diris, ke li ne elportas havi sian nomon sur la unuaj kaj lastaj domoj de strato pro famo, kiun li ne meritas, kaj kiu tute ne respondas al la vero.

Kiam li aldonis, ke li verŝajne ne povos ne diskonigi la realon, la politika polico sciis, kion fari. Pablo mortis jam dum tiu nokto.

Hodiaŭ, lernante legi, ĉiuj lernejanoj de la lando interese konatiĝas kun tiu dekunujarulo, kies kuraĝo kaj netimo morti por justa Afero iam savis la landon.

Dividu