Mortis maljunulino
(Mao Zifu)
mortis maljunulino ne tro altaĝa.
somere. sur la rizkampo.
ŝi ne sentis froston. nek malsaton.
sub la fajra suno ŝi surhavis
veston kun dikaj flikaĵoj.
ŝi mortis kun fasko da nutro en mano,
kolektante spikojn delasintajn de siaj gefiloj.
malsato post la morto jam ne
eblos pro la kolektado.
nek soifo. larmoj de la
gefiloj donis al ŝi ankaŭ trinkon.
ĝoja plorado emociis
la lunon. pluveroj ekfalis
vespere. la suno leviĝis
la sekvan matenon funebran.
la ĉerko de ŝi mem farita
piedis en la tombon de la edzo
sinmortigita per sia zono.
rido en la koro de la idoj -
la gepatroj kune kuŝas nun komforte
en la sama varmodomo.
for de ŝarĝo kaj riproĉoj
la familioj pacis sen kvereloj kiel akvo
en la argila barelo, heredaĵo postlasita de la paro.