La granda donaco de la jogo por infanoj—Intervjuo al Didi Ananda Paramita

Alessandra Madella Publikigita: 2020-08-13 08:19:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La granda donaco de la jogo por infanoj—Intervjuo al Didi Ananda Paramita

Didi Ananda Paramita estas instruistino de jogo por infanoj kaj unu el ĝiaj pionirinoj en Italio. Ŝia sana praktiko celas fortiki la korpon kaj ebligi plenan disvolviĝon de la personeco

DAP: Didi Ananda Paramita

AM: Alessandra Madella

AM: Ĉu vi povas diri al ni ion pri vi mem?

DAP: Mi estas instruistino de jogo jam de antaŭ 40 jaroj. Mi sekvas la metodon de la tantra majstro Shrii Shrii Anandamurtiji, kiun mi persone renkontis plurfoje en Barato. En 2004, kun kvar aliaj fondintaj membroj, mi registris la volontulan Asocion por Nova Humanismo (www.anpu.it), kiu okupiĝas pri internacia solidareco kaj disvastigo de tantra jogo. Post jardekoj da spertoj kun infanoj mi kreis la metodon Bimbinyoga ®(Infanjogo), kiu enhavas la bazojn de la tantra pedagogio formulita fare de Anandamurtiji kune kun la lastatempaj sciencaj kaj pedagogiaj esploradoj.

AM: Kiel vi ekinteresiĝis pri jogo?

DAP: Mi havas instruistan diplomon, do mi estas instruistino de elementa lernejo. Mi estas ankaŭ akuŝistino kaj mi praktikis tiun laboron dum kvin jaroj en distrikto de Parmo. Ambaŭ tiuj ĉi profesiaj fonoj havas ligon kun infanaĝo. Do mia joga vojo devis nepre sin dediĉi speciale al infanoj.

AM: Kiam vi komencis instrui jogon por infanoj? Ĉu estis multe da homoj, kiu ĝin praktikis tiam?

DAP: Mi faris la unuan kurson de jogo por infanoj en 1980 kaj antaŭ 40 jaroj la instruistoj de jogo por infanoj estis vere malmultaj.

AM: Kia estas la situacio nun?

DAP: Nun estas grandega oferto por junaĝo...La lernejoj por iĝi geinstruistoj de jogo por infanoj multiĝis. Nun troviĝas ĉiuspecaj kaj ili produktis milojn da instruistoj. Nia lernejo per instruistoj, kiu havas kunligon kun la Amatora Sporta Asocio Sy-nergie, proponas lern-itinerojn de 100 horoj, kiuj donas la diplomon de instruisto de jogo por infanoj. Temas pri nacia atestilo, rekonata fare de la Itala Nacia Olimpika Komitato.

AM: Kie vi instruis jogon por infanoj? Ĉu nur en Italio?

DAP: La unua kurso estis en Italio, sed mi longe loĝis eksterlande, precipe en la eks-jugoslavaj landoj, kie mi pasigis dek jarojn dum la milito. Tie mi povis instrui al multaj infanoj kaj plenkreskuloj.

AM: En kio la jogo por infanoj estas malsama de tio por plenkreskuloj?

DAP: Kiel por ĉiuj disciplinoj, la metodo de instruado estas malsama laŭ la aĝo de la lernantoj. Kun la infanoj ludado estas nepra rimedo por la lernado de “ĉio” kaj do tio same validas pri jogo. Grava malsameco rilatas al la pozicioj (“asana” en la sanskrita lingvo, en kiu estas kutime la vortaro de jogo). La pozicioj por plenkreskuloj estas strukturataj laŭ apneoj kaj spiraj sekvencoj, kiuj modulas kaj re-ekvilibrigas la endokrinan ordon, sed tio ne eblas en la infanaĝo. Pro tio la pozicioj por infanoj estas simplaj ekzercoj, kiuj simulas la plenkreskulajn poziciojn, sed ne havas la samajn efikojn kaj rekvizitojn.

Estas multe da aliaj diferencoj, kiuj rilatas al la tempoj de la leciono, la uzata lingvo, multe da iloj ne kutime uzataj en la jogo por adultoj, pri kiuj estus tro longe paroli ĉi tie.

AM: Ĉu estas ekzercoj, kiuj estus precipe utilaj en la nuntempa situacio de kronviruso, kiam oni devas longe resti hejme, ktp?

DAP: Jogo estas disciplino, kiu implikas ĉiujn flankojn de vivstilo: korpa, mensa kaj spirita. Do ankaŭ en la kazo de pandemio la konsiloj estas multaj kaj valoraj. Sed mi unue volas klarigi, ke jogo ne estas antagonisto de oficiala medicino, sed ĝi kompendiigas kaj kompletigas multajn ĝiajn flankojn. Do estas ĉiam grave aŭskulti kaj sekvi la kuracajn indikojn.

Mallonge dirite, en tiu ĉi situacio estas ege gravaj la higienaj normoj, kiuj estas fundamentaj en la joga vivstilo! Plurfoje lavi ĉiutage la korpon, la vestojn kaj la medion.

Dum miljaroj la joga stilo ankaŭ konsilis al ni eviti manpremojn kaj proksimajn kontaktojn kun nekonatoj... La konsilita saluto estas la klasika kun kunplektitaj manoj, nomata “namaskar aŭ namastè", kiu jam iĝis internacia heredaĵo de ĉiuj kulturoj, sed kiu naskiĝis en Barato antaŭ multege da jaroj.

Alia konsilo temas pri manĝado. Jogisto sekvas etikan kodon, pro kiu oni devas eviti kiel eble plej multe dolorigi aliajn estaĵojn. Do oni preferas vegetaranan dieton, se la sano tion permesas. Tio garantias ankaŭ sekurecon en la merkatoj, ĉar buĉejoj estas danĝera loko pro virusa infektado.

Laste, la imunsistemo ludas gravegan rolon por protekti nin kontraŭ virusoj, bakterioj kaj aliaj malsanoj. En la juvelkesto de jogo estas juveloj por la imunsistemo, kiel profunda spirado, mantraj kantoj, masaĝoj, dancoj kaj la pinto de la disciplino estas meditado, kies pozitivaj efikoj por la imunsistemo estas kreditigitaj fare de centoj da sciencaj esploroj.

Estas universala mantro, kiu estas uzata dum silenta meditato kaj dum kolektivaj kantoj. Estas la mantro BABA NAM KEVALAM (aŭ ĈIO ESTAS AMO), kies ripetado multe helpas precipe dum la malfacilaj momentoj.

AM: Ĉu vi instruas aliajn aferojn krom jogo? Ĉu aliajn kulturojn, vivmanieron kaj filozofion de vivo?

DAP: Kutime pri jogo oni pensas pri la malsamaj pozicioj, sed fakte, kiel mi jam diris, jogo estas vivstilo, kiu inkluzivas ĉiun aspekton kaj kiu apartenas al la tuta homaro. Temas pri kolektiva heredaĵo por la homa bonfarto, kiu ne rilatas nur al Barato, kvankam ĝi estis unue proponita tie, sed ĝi estas aplikebla en ĉiu lando kaj kulturo.

AM: Kiun respondon vi havas fare de la infanoj kaj de la gepatroj?

DAP: La respondoj estas tre interesaj, precipe la skribaj komentoj, la desegnaĵoj kaj la intervjuoj de la infanoj estas inter miaj plej karaj posedaĵoj. Ankaŭ la gepatroj kutime diras al ni, ke la infanoj amas multe tiujn ĉi praktikojn kaj eĉ proponas ilin al la gepatroj, kiam ili estas hejme!

AM: Kiam vi verkis viajn librojn pri la jogo por infanoj kaj kiel vi konsilas uzi ilin?

DAP: La unua libro, “La yogo por infanoj”, estas de 2015. En 2009 mi verkis “InfanJogo” kaj en 2014 "Mudro, jogo en la mano de la infanoj."

Estas "pratikaj" manualoj, en kiuj la teorio estas klarigata en la plej simpla maniero, nur por doni bazon al la praktika parto, kiu estas la eco de la joga vivo. La infanoj necesas ekde siaj unuaj monatoj de vivo ĉiujn tiujn ilojn, kiuj helpas ilian feliĉan kreskadon.

AM: Kia estas via asocio kaj kun kiuj aliaj asocioj vi havas kontaktojn?

DAP: Estas volontula asocio, do ĝi baziĝas sur la bona volo de la membroj kaj de la simpatiantoj. Ni laboras por povi proponi al la eble plej granda nombro da homoj la jogon, kiu plibonigis niajn vivojn, kaj por helpi la regionon Rarh, en le nordo de Barato, kiu estas inter la plej malriĉaj areoj en la mondo, sed tre riĉa je spirita kulturo.

AM: Kiel jogo povas esti uzata kun alikapablaj infanoj?

DAP: Kelkaj el la plej lumaj spertoj de mia itinero temas fakte pri alikapablaj infanoj. En la disciplino estas ĉio por doni al ili korpan kaj mensan subtenon. Kaj tio portas senkomparan helpon al ilia tiel akra sentemo.

AM: Kiel jogo povas helpi disvolvigi la personecon de la infanoj?

DAP: Kun la ekzemplo de la plenkreskuloj. Se tiu, kiu instruas jogon la la infanoj ne mem praktikas ĝin kaj ne sekvas ĝian etikan kodon, la impakton sur la personeco de la infanoj estos tre malgranda. Se la plenkreskuloj sin proponas kiel ekzemplon kaj inspiras la infanojn ĝin praktiki, tio estos unu el la plej grandaj donacoj, kiujn ili povos doni al ili.

Dividu