Josephine Baker kiel Esperanta Muzo

Alessandra Madella Publikigita: 2020-09-14 15:45:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La enkonduka paĝo de la ttt-ejo de la Torina Esperanto-Grupo, unu el la plej grandaj en norda Italio, surprizigas nin per tiu ĉi historia informo: en 1958 la fama afrik-usona dancistino kaj kantistino Josephine Baker parolis favore de Esperanto dum sia prelego ĉe la Universitato de Torino pri la temo “Multaj homoj, ununura raso.” Certe multe da homoj rememoras ŝin kiel la seksallogan stelulinon de ekzotikaj dancoj kaj filmoj en la Parizo de la dudekaj kaj tridekaj jaroj aŭ aŭdis pri ŝia heroa partopreno en la franca rezistado kontraŭ la nazifaŝistoj dum la Dua Mondmilito. Tamen, verŝajne la plejmulto neniam imagis vidi ŝin en la vestoj de verda varbistino. Ni bonŝance havas specialan atestanton, kiu mem partoprenis en tiu evento. La juna Fabrizio Angelo Pennacchietti, estonta profesoro ĉe la Universitato de Torino kaj prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino, rememoras ŝin tiel: “Josephine Baker estis ankoraŭ bela virino, plena je pasio kontraŭ la diskriminacioj kaj engaĝita en sociaj aferoj. Ŝi parolis al ni pri la malgrandaj infanoj, kiujn ŝi adoptis, de malsamaj religioj kaj haŭt-koloro. Ŝi konstatis, ke ili mem ne sentis malsamecon inter si. Kompreneble, mi pensis: ili ankoraŭ ne asimilis etnan aŭ nacian kulturon, kiu per sia naturo diskriminacias.”

Fakte, en 1951 la tiel-nomata “nigra Venuso” de la franca scenejo revenis al Usono por turnei tie, proponante novan imagon de alta modo kaj rafinateco. Sed, malgraŭ sia internacia famo, ŝi devis batali kontraŭ la diskrimaciaj leĝoj, kiuj en la sudaj ŝtatoj malpermesis, ke afrik-usonano loĝu en luksa hotelo aŭ manĝu kune kun blankuloj en eleganta restoracio. Ŝi forviŝis spektaklajn vesperojn, se afrik-usonanoj ne povis esti en la publiko, kaj estis akuzata esti “komunistino” pro siaj protestoj. Reveninte al Francio, malgraŭ la fakto, ke ŝi mem ne povis naski infanon, ŝi decidis realigi sian delongan politikan revon. Ŝi adoptis infanojn de malsamaj rasoj por formi “ĉielarkan tribon”, kiu povis iĝi vivanta pruvo, ke naturo ne konas diskriminaciojn kaj homoj povas esti edukataj je la respekto de homa digno per la sola fakto, ke ili kreskas kune. Tiu serĉo de homara respekto spegulis la novajn idealojn de la Unuiĝintaj Nacioj. Matthew Pratt Guterl en sia libro JOSEPHINE BAKER KAJ LA ĈIELARKA TRIBO (Josephine Baker and the Rainbow Tribe, 2014) asertas, ke en tiu periodo estis multaj familioj, kiuj adoptis divers-etnajn infanojn. Ekzemple, tion faris la verkistino Pearl S. Buck, famkonata pro siaj romanoj pri ĉina historio. Tamen ĉiam temis pri blank-haŭtaj gepatroj, ofte gvidataj fare de fortaj religiaj motivoj. Baker estis speciala, ĉar ŝi organizis sian familion laŭ pli afrik-usonaj linioj de komuna zorgado kaj igis ĝin spektakle videbla, ofte konfuzante la limon inter privata kaj publika vivo.

Ŝi, fakte, iĝis la patrino de 12 infanoj, kiuj estis ankaŭ la simboloj de malsamaj etnaj grupoj, lingvoj kaj religioj. Blond-hara finno devis esti kune kun eburbordano, japano kun francino, muslima alĝeriano kun israela judo. Ne ĉiam estis tiel facile trovi taŭgan infanon. Kiam Baker ne sukcesis adopti israelan infanon, ŝi ŝanĝis la nomon al franca infano, edukante lin laŭ la hebrea religio. Kvankam ĉiuj ŝiaj infanoj studis la francan, estis antaŭvidata ankaŭ ne-regula instruado en la denaskaj lingvoj kun la celo revenigi ilin al iliaj landoj, kiam ili iĝis plenkreskuloj. Ĉiuj loĝis kune en kastelo en Francio, kie la publiko povis veni por spekti tiun vivantan ekzemplon de demokratio, pagante enir-bileton. Baker mem devis rekomenci siajn spektaklojn por pagi la tre altajn kostojn de sia projekto, dum ŝi samtempe sekvis la evoluojn de la civil-rajta movado en Usono, eĉ alparolante la partoprenantojn en la Vaŝingtona marŝo por laborlokoj kaj libereco kun Martin Luther King en 1963. Nur la radikaliĝon de la rasa milito je la fino de la sesdekaj jaroj ŝi ne povis sekvi. Laŭ ŝi eble la estonta solvo estis kreskanta etna intermiksiĝo, kiu tamen devis okazi laŭ amo kaj kompreno, sed ne violente nek imperiisme.

Inter la artistoj, por kiuj ŝi iĝis Muzo, ni trovas ankaŭ Esperantan poeton. La dana instruisto Poul Thorsen verkis poezion “Al Josephine Baker”, kiu unue aperis en lia poemaro ROZOJ KAJ URTIKOJ (1954) kaj estis represita en 1984 en la ESPERANTA ANTOLOGIO redaktita fare de William Auld. Laŭ li Baker ne iras tra la mondo “nur por verve distri”, sed ni devas danki ŝin pro ŝia kuraĝo elokvente paroli kaj doni apostole ekzemplon de toleremo: “Sen iu rasa baro/diverskolora kvino/ŝin nomas la patrino/kaj tiel diras,/ke rajtoj de l’ homaro/ankoraŭ spiras.” Verŝajne ne eblas scii, ĉu Josephine Baker iam aŭdis pri tiu ĉi poezio aŭ eĉ legis ĝin. Tamen ŝia pozitiva mencio pri Esperanto dum ŝia alparolo al la Torinaj studentoj en 1958 montras simpation kun la sento de homa digno, kiun ankaŭ la lingvo de Zamenhof kunportis.



Dividu