Buonamico Buffalmacco, la ŝercema pentristo

Alessandra Madella Publikigita: 2020-10-12 17:23:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum la lastaj monatoj de kronviruso kaj socia distancigado en Italio iĝis denove furoraj klasikaj verkaĵoj, kiel maniero psikologie alfronti la malfacilan situacion. La plej popularaj ĉefe dividiĝas en du grupojn. Unu el ili enhavas romanojn, kiuj reagas al izoligo pere de romantika fantaziemo, kiel la ĉarma VOJAĜO ĈIRKAŬ MIA ĈAMBRO (Voyage autour de ma chambre, 1794) de la franclingva savoja nobelulo Xavier de Maistre. La aŭtoro ekpensis pri ĝi kiam li estis longe malliberigita en sia domo pro sia partopreno en malpermesita duelo. Kiel rakontisto li paŝadas tra la ĉambro dum 42 tagoj, parolante pri ĝiaj enhavoj kaj siaj memoroj aŭ imagadoj, ofte kun filozofiemaj komentoj. La dua grupo de verkoj enhavas librojn, kiuj parolas pri veraj aŭ imagataj epidemioj, kiel la romano LA PESTO (La Peste, 1947) de la franca verkisto Albert Camus. En tiu ĉi grupo estas ankaŭ unu el plej famaj italaj ĉefverkoj, la DEKAMERONO, la novelaro de Bokaĉo verkita je la mezo de la dek-kvara jarcento tuj post la fino de la “nigra pesto” en Eŭropo. Ĝi imagas, ke dek gejunuloj lasis la suferantan Florencon por la pli sekura kamparo, kie ili amuziĝas per kantoj, ludoj kaj la rakontado de noveloj pri amaj, dramaj, komikaj kaj erotikaj temoj. La protagonisto de multaj el la plej komikaj rakontoj estas florenca pentristo, kiu estis vere historie vivanta: la ŝercema Buonamico Buffalmacco (ĉirkaŭ 1290-1340).

Buffalmacco estas fama pro siaj freskoj, kiel la “Sankta Georgo, kiu liberigas princinon el la drako” en la Baptejo de Parmo kaj precipe la vasta “Triumfo de la morto” en la monumenta tombejo proksime de la fama kliniĝanta turo de Pizo. En la suba parto de la triumfo videblas grupo de elegante vestitaj gejunuloj, kiuj aŭskultas muzikon en korteza sceno meze de arbareto, kiel ni povis imagi, ke la gejunuloj de Bokaĉo faris dum siaj dek gajaj tagoj en la kamparo. Super iliaj kapoj flugas kupidoj, sed de ne malproksime alflugas la morto kun granda falĉilo, por memorigi al ni la vanecon de ĉiu plezuro. La stilo de Buffalmacco estis influata de tiu de Giotto, la granda majstro de la itala kvarcenta pentrarto, sed ĝi puŝis ĝian realismon en preskaŭ ekspresionistan direkton. Kiel Giotto, li estis ekzemplo de la fakto, ke en tiu periodo vidaj artistoj estis finfine iĝantaj rekonataj figuroj, kun individua stilo kaj temperamento. La svisa arta historiisto Jacob Burckhardt (1818-1897) en sia libro LA KULTURO DE LA RENESANCO EN ITALIO (Die Kultur der Renaissance in Italien, 1860) argumentas el tiu nova videbleco de florentinaj artistoj ke, kvankam dum la malfrua mezepoko homoj pensis pri si mem nur laŭ ĝeneralaj kategorioj, italoj iĝis la unuaj modernaj homoj. Fakte, jam en la dek-kvara jarcento, pro la apartaj italaj politikaj kaj sociaj kondiĉoj, individueco tie pli riĉe kaj libere disvolviĝis ol en ĉiu ajn alia parto de Eŭropo. Sed, laŭ Burckhardt, ankaŭ la samtempa florado de ŝercoj kaj mokoj povas esti vidata kiel la dorso de la spegulo de tiu ĉi nova memstareco. Vere, nur libervola kaj individuema homo povas esti plene mokata.

Buffalmacco estis rekonata fare de siaj samtempuloj kiel bonhumora homo kaj originala artisto en siaj ŝercoj. Tion pruvas al ni ankaŭ Giorgio Vasari (1511-1574), kiu dediĉas al li ĉapitron de sia fama librego LA VIVOJ DE LA PLEJ ELSTARAJ PENTRISTOJ, SKULPTISTOJ KAJ ARKITEKTOJ (Le vite de' più eccellenti pittori, scultori e architettori, 1550), kolekto de artistaj biografioj de Giotto al Mikelanĝelo. Inter la ŝercoj, kiujn Vasari memoras, estis tiu, kiun li faris al kamparano, kiu estis komisiinta al li freskon de madono kun infano, sed kiu ne plu volis pagi al li la promesitan sumon. Buffalmacco, do, per tempero transformis la infanon en ursidon. Nur kiam la tute senespera kamparano pagis al li pli ol la antaŭe interkonsentita mono, per malseka spongo li simple forviŝis la temperon kaj reaperigis la infanon Jesuo. Kiam abatino plendis, ke liaj figuroj estas tro palaj, Buffalmacco portigis al si la plej bongustan vinon de la monaĥinejo, dirante, ke miksita al la koloroj ĝi helpus doni al iliaj vangoj kaj korpoj vivon. Sed li, fakte, per tiu vino ne nur ruĝigis la figurojn per siaj koloroj, sed ankaŭ daŭre la vangojn siajn kaj de siaj geamikoj.

Vasari, same kiel Bokaĉio, memoras lian apartan amikecon kun la pentristoj Bruno kaj Calandrino. En la noveloj de la DEKAMERONO li ofte planas kruelajn ŝercojn kun Bruno por moki la naivan avidecon kaj voluptemon de Calandrino. Ekzemple, ili konvinkas lin ke nigra ŝtono nomata “elitropio”, kiu troviĝas tre rare laŭ riveroj kaj aspektas tute same kiel ĉiuj aliaj nigraj ŝtonoj tie troveblaj, havas la povon igi ĝian posedanton nevidebla. Kaj poste ili komencas ĵeti ŝtonojn kontraŭ Calandrino kun la preteksto, ke li estis vere iĝinta nevidebla. En alia okazo, ili ŝtelas lian porkon kaj diras al li, ke estas magia maniero trovi la kulpulon pere de zingibro. Tiu, kiu ne kapablus manĝi ĝin, certe estos la perfidulo inter liaj najbaroj. Sed, anstataŭ ol vera zingibro, ili donas al li ekskrementojn de hundo kun amara aloo, kaj akuzas lin esti mem la kulpulo, kiam li ne kapablas engluti tiun teruran miksaĵon. En alia okazo ili persvadas lin, ke nobela belulino enamiĝis je li. Kun la helpo de doktoro, ili eĉ kredigas al li, ke li estas graveda. Sed la vanta kaj ĉarlatana doktoro mem estas la viktimo de iliaj plej kruelaj ŝercoj. Vasari diras al ni, ke Buffalmacco ne mortis riĉa. Tamen certe li havis imagoplenan kaj memorinde ŝerceman junecon.

Dividu