La kratero de Assteas: Princino kaj bovo el Azio al Eŭropo

Alessandra Madella Publikigita: 2021-03-03 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Por festi la ĉinan jaron de la bovo ni povas paroli pri belega vazo kreita en suda Italio en la kvara jarcento antaŭ Kristo kaj konata kiel la “kratero de Assteas”. Ĝia plej fama flanko montras, fakte, la forrabon de la fenica princino Eŭropo fare de la dio Zeŭso en la formo de belega blanka virbovo. Laŭ la mito, la dio enamiĝis je ŝi kiam li vidis ŝin, dum ŝi rikoltis florojn kun siaj amikinoj. Kaj li fariĝis bovo por kaŝe miksiĝi al la bovoj de ŝia patro, alproksimiĝi sen timigi ŝin kaj forporti ŝin kun si. Meze de la kratero, la blanka virbova dio rapide kuras sur la surfaco de la maro, kunportante surdorse al ŝia nova hejmo en la greka insulo Kreto la belan knabinon. Ŝi trankvile kaj fidoplene rajdas unuflanke kun flor-dekoraciita vesto kaj flirtanta vualo kaj ŝi delikate tenas lian kornon por ne fali. Sube, maraj monstroj kun serpentaj vostoj spektas la transiron inter divers-formaj fiŝoj kaj polpoj, dum amoreto flugas super la du amantoj, elverŝante parfumojn el pokaleto, kiun li havas en mano. La mito simbolas la daŭrajn vojaĝajn kaj kulturajn interrilatojn inter Azio kaj Eŭropo. La avino de la princino mem, la greka virino Io, siatempe estis same amita fare de Zeŭso kaj ŝi simile devis trairi la maron en la kontraŭan direkton—el Eŭropo al Azio—en la formo de neĝoblanka bovino. Frato de la princino Eŭropo, Kadmo, serĉante ŝin, ankaŭ venis el Fenicio al Grekio, kie li fondis la urbon Tebon. Li kunportis la kapablon skribi per alfabeto, kiun la fenicoj inventis, sed la grekoj ankoraŭ ne havis.

Kratero estis granda vazo por miksi puran vinon kun akvo kaj spicaĵoj dum la helenaj simpozioj, komunaj post-manĝaj drinkadoj kun muziko, ludoj kaj ofte filozofiemaj konversacioj. La alia flanko de la kratero de Assteas, kiu longas 70 centimetrojn, montras, fakte, la dion de la vino, Dionizon kun satirusoj kaj la virinoj, kiuj sekvis lin kaj kiuj estis nomataj bakĥantinoj aŭ menadoj. Ankaŭ Dionizo origine devenis el Azio kaj ankaŭ li ofte prenis bovan formon aŭ havis kornojn. Assteas, la pentristo kiu donis sian nomon al nia kratero, estis unu el la plej famaj ceramikistoj de la tiel dirita “Granda Helenujo”, aŭ la regiono en la suda parto de Italio, kiu estis kolonizita fare de grekoj kaj kiu disvolvigis alt-nivelan helenan kulturon. Filozofoj kiel Parmenido, Zenono kaj Empedoklo naskiĝis tie, same kiel la sofisto Gorgio, la pentristo Zeŭksiso kaj la matematikisto Arkimedo. Assteas tie vivis en la urbo Paestum en la kvara jarcento antaŭ Kristo kaj li havis grandan metiejon por la produktado de tipaj nigraj vazoj kun ruĝaj figuroj. Li tiel fieris pri la beleco de siaj bovo kaj Eŭropo, ke li tute nekutime subskribis sian kreaĵon.

La kratero de Assteas havas aventuran historion kaj, kiel la princino Eŭropo kaj la virbovo Zeŭso, ĝi multe vojaĝis. Ĝi, fakte, estis tuj ŝtele vendita en la neleĝa art-merkato fare de la laboristo, kiuj malkovris ĝin en antikva tombo de riĉa greka virino je la fino de la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento. Inter 1981 kaj 2005 ĝi troviĝis ĉe la Jean Paul Getty Muzeo de Los-Anĝeleso en Usono, sed ĝi estis poste redonita al Italio, kiel rezulto de longa enketado fare de la itala armea polico. Ĝi nun estas la plej fama ĉefverko de la Nacia Arkeologia Muzeo de Sannio Caudino en la turo de la kastelo de Montesarchio, proksime de la urbo Benevento en la regiono Kampanio de la suda Italio. Ĝi do fine revenis al la loko, kie ĝi estis kreita kaj kie ĝi nun staras inter aliaj belegaj ruĝ-figuraj nigraj vazoj de la sama epoko. Sed ĝi ankaŭ partoprenis en ekspozicioj tra la mondo, kiel en la Kvirinalo, la palaco de la Prezidanto de la Itala Respubliko en Romo, kaj en la Palaco de UNESKO en Parizo.

Je la komenco de la jaro de la bovo laŭ la ĉina kalendaro, tiu ĉi fajna antikva artaĵo ankaŭ vekas en ni bondezirajn pensojn. Ke la rilatoj inter Azio kaj Eŭropo estu daŭre reciproke kulture riĉigaj kaj ke la vojaĝoj, kiujn la kronviruso igis malfacilaj, povu denove havi la facilecon kaj la trankvilon, kun kiuj la neĝblanka virbovo Zeŭso transiras la maron en la kratero de Assteas!

Dividu