Unua Esperanto-helpkurso de LEKK

Pluveta Publikigita: 2020-09-18 17:42:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 12-a ĝis la 14-a de septembro, Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo (LEKK) okazigis la unuan Esperanto-helpkurson en la urbo Yingkou, Liaoning-provinco. En ĝi partoprenis 11 personoj el tri urboj, inkluzive de Shenyang, Anshan kaj Fuxin.

LEKK estis fondita dum la Unua Liaoning-Recitado de Esperantaj Poemoj okazinta en julio, 2020. En la 9-a de aŭgusto ĝi funkciigis la retan Esperanto-kurson per Vi-ĉato (We-chat) , en kiu partoprenis 52 personoj.

LEKK laŭplane faris tian aranĝon por resumi kaj ekzameni la efikon de unumonata ret-instruado. Dum la tri tagoj s-ro Liu Weijie, la tutviva membro de UEA kaj la prezidanto de Liaoning-a Internacia Ekonomia kaj Kultura Klubo, faris korektadon de prononco kaj instruado de novaj gramatikoj por la kursanoj, i.a. 10 partoprenintoj trapasis la unuan ekzamenon. Krome li premiis s-inon Wang Liqiu, la plej elstaran kursaninon de la unua lernomonato, per Esperanto-Ĉina Vortaro kaj Ĉina-Esperanta Vortaro. S-ino Wu Tong, monitorino de la reta kurso, organizis ĉi tiun aktivadon. La venonta Esperanto-helpkurso okazos en oktobro en la urbo Anshan.


(La artikolo estis prezentita de Wu Guojiang)

Dividu