Ŝanĝoj pro epidemio dum la Ĉinaj Du Sesioj

Publikigita: 2020-07-13 23:45:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Shanshan: Saluton, mi estas Shanshan.

Shanny: Mi, Shanny. La ĉinaj du sesioj, kiuj rilatas al la nacia ekonomiokaj popola vivteno en la tuta jaro, prokrastiĝis pro COVID-19, kaj finfine inaŭguriĝis en la 21a de majo. Ĉi-jare dum periodo de la du sesioj, mi kaj mia "ĝemela fratino" Shanny kune diskutos pri ŝanĝetoj. En la hodiaŭa programero, ni babilas pri ŝanĝetoj pro la kronvirusa malsano.

Ŝanĝoj la 1a: unuminuta silento

Shan: Grava unu minuto estis aldonita al la tagordo de la du sesioj.

Shanny: Partoprenantoj staris kaj observis minuton da silento por funebri pri martiroj, kiuj oferis siajn vivojn en la batalo kontraŭ la epidemio, kaj samlandanoj, kiuj mortis pro la malsano.

Shan: Post vere malfacilaj kaj solidarecaj klopodoj, la preventado kaj regado de la epidemio en Ĉinio akiris gravajn rezultojn.

Shanny: Tio estas la plej bona konsolo por la martiroj kaj la mortintoj.

Ŝanĝoj la 2a: Surmeto de maskoj

Shan: Por sekureco de partoprenantoj, la du sesioj postulas, ke ĉiuj surmetu maskojn, kiam ili proksime kolektiĝas.

Shanny: Sed kun kelkgrada distanco homoj ne bezonas surmeti maskojn.

Ŝanĝoj la 3a: preparitaj desinfektaĵoj

Shan: Ekster ĉiuj kunvenejoj, troviĝas desinfektaj materialoj kiel malsekaj papertukoj kaj aliaj instalaĵoj por uzado de partoprenantoj.

Shanny: Mi sentas min sekura!

Ŝanĝoj la 4a: Manĝejoj de deputitoj

Shan: Ni venu al manĝejoj de deputitoj!

Shanny: Woo, vidu! Sur ĉiuj tabloj troviĝas travideblaj rubandoj.

Shan: Tio helpas distanciĝon, sed ne ĝenas komunikadon.

Ŝanĝoj la 5a: Salut-maniero

Shan: Dum la periodo de lokaj du sesioj antaŭ la naciaj du sesioj, deputitoj el diversaj regionoj salutis unu la alian en la ĉina tradicia manieroanstataŭ manpremi.

Shanny: Memoru, la maldekstra mano ĉiam devas esti supra!

Shan: Kvankam ĉi-jare iom ŝanĝiĝis la "ornamaĵoj" de deputitoj, kaj oni ne povas manpreni kaj brakumi unu la alian,

Shanny: Tamen neniam ŝanĝiĝis ilia celo "plenumi devojn al la nacio kaj servi al la popolo".

Shan: Mi estas Shanshan.

Shanny: Mi, Shanny.

Shan:Mi daŭrigos babiladon pri ŝanĝetoj

Shanny: kaj la konstanteco de la du sesioj en 2020.

Kune: Ĝis la venonta fojo!

Dividu