Kiom kostas kuraci pacienton de kronvirusa malsano?

Publikigita: 2020-07-13 23:16:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiom da mono necesas por kuraci pacienton infektitan de COVID-19? 30-jara. Laŭ la Blanka Libro, la averaĝa kosto por unu paciento infektita de COVID-19 estas 23 mil juanoj, ĉirkaŭ 3 250 usonaj dolaroj, por unu severa kazo la kosto estas 150 mil juanoj, ĉirkaŭ 21 mil usonaj dolaroj; kaj kostas pli multe por kuraci krizan malsanulon, ĉar por tia ĉi kazo necesas ECMO, kies unufoja uzo kostas pli ol cent mil juanojn, ĉirkaŭ 14 mil usonajn dolarojn. Ekzemple, iu 70-jara paciento estas savita danke al atentema kuracado kaj zorgado de pli ol dek kuracistoj kaj flegistoj en dekoj da tagoj kaj por li oni pagis 1,5 milionojn de juanoj, ĉirkaŭ 212 mil usonajn dolarojn.

La menciitaj kostoj estis pagitaj tute de la ĉina registaro. Jes, nenion pacientoj pagis. Ĝis la 31a de majo, la ĉina registaro pagis por 58 mil pacientoj 1,35 miliardojn da juanoj, ĉirkaŭ 19 milionojn da usonaj dolaroj. Kaj ĝis la 31a de majo ĉinaj diversnivelaj registaroj aranĝis sume 162,4 miliardojn da juanoj, ĉirkaŭ 22,98 miliardojn da usonaj dolaroj, por prevento kaj regado de la epidemio.

Dividu