Shanshan Leterkesto:Ili tiel komentis pri videoj de COVID-19

Publikigita: 2020-07-31 18:54:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pluveta: Shanshan, estas tempo por Leterkesto.

Shan: Karaj amikoj, ekde hodiaŭ, mi de tempo al tempo resumas miajn faritajn videaĵojn kaj legas viajn mesaĵojn kaj komentojn, kaj resondas viajn demandojn.

Shan: Ekde ĉi-marto, kiam la epidemio de la novkronvirusa malsano komenciĝis, mi ekfaris videaĵojn en Esperanto. La unua farita videaĵo estas titolita Kiamaniere preventi novkronviruson hejmen. Mi dividis la ĝustan manieron surmeti maskon kaj lavi manojn.

Post publikigo de la video, mi ricevis komentojn kaj mesaĝojn de diverslandaj esperantistoj.

Komento el Antananarivo, ĉefurbo de Madagaskaro surprizigis min. En Madagaskaro ankaŭ troviĝas esperantistoj! S-ro Henriel Fidilalao estas la una madagaskarano, kiun mi konas. Li diris en la komento, “Dankegon pro la bela voĉo kaj utilaj konsiloj” Li diris ankaŭ, ke en lia lando ili fartas bone kaj nenion apartan pri video li bezonas. Li ankaŭ rekomendis sian podkaston en YouTube kaj Facebook al mi, kiu temas pri novaĵoj de lia lando en Esperanto. Antaŭe mia scio pri Madagaskaro nur venis de la karikatura filmo. Dank al Henriel Fidilalao, mi konas pli multon.

Plej parto de la mesaĝoj venas el Brazilo.

Nia malnova amiko el Brazilo Alex Prado diris, “Mi tre ŝatis la informojn. Kaj multe pli ŝatis koni Shanshan, la voĉo kiun mi aŭskultas en la radio. Ĉiutage mi aŭskultas la radion

Stango Dia:Tre bona eksplikado, dankon! La politika, ekonomika kaj socia situacio en Brazilo fariĝas pli kaj pli tro kaosa, poste la puĉo sekvante la konspiro de usona registaro; pri la esperanto movado ĝi estas evoluante!

Jorge Linck: Bela kaj gravaj informoj. Brazilo komencis aperi personoj kun korona viruso, tiuj personoj revenis el pluraj landoj kaj alportaj viruson. Estas malmultaj, cxirkaux 35, sed jam komencis transdoni al aliaj. Hieraux, 13-an de marto, en sxtata Rio de Ĵanejro kaj en mia urbo Três Rios (Tri Riveroj), fermis lernejojn kaj universitatojn. Ankaux teatroj aux iu ajn aferoj kiu povas kunveni plurajn personojn.

Shan: Do kara Jorge kiel estas la nuna situacio en Rio de Ĵanejro? Ĉu lernantoj kaj studentoj reiris al lernejoj kaj universitatoj? Nun en Pekino pro reapero de la epidemio, lernantoj revenis hejmen post unusemajna restudo. Tamen vendejoj, restoracioj kaj gimnastikejoj jam malfermis, kinejoj ne.

Shan: En la videaĵo mi menciis, ke oni devas manĝi sanajn nutraĵojn, por plifortigi propran imunecon. Tio ja interesigas Izabela Siwkiewicz. Ŝi diris, “Mi ne manĝas viandon, sed la manĝaĵo ŝajnas esti bongusta.”

Do karaj amikoj, kiaj ĉinaj frandaĵoj povas veki vian atenton? Kia ĉina plado vi volas kuiri? Lasu mesaĝojn al mi!

Parolante pri frandaĵoj, mi certe mencias la videon 20 Tagojn hejme, 20 mendoj de manĝaĵoj. Mi dividis la “senrenkonta mendado”, aperita dum la epidemia periodo, kaj kvankam ni restis hejmen, tamen ni povas gustumi frandaĵojn el diversaj landoj. La frandaĵoj vekis interesiĝo de multaj esperantistoj kaj mi ricevis varmajn komentojn.

Mark Wootton el Britio diris, “Ve, mi ĵus vespermanĝis, sed via filmeto remalsatigas min! La kvalito de viaj filmetoj ĉiam estas altaj. Gratulon al vi kaj via aminda denaskulo pro tio, ke vi restas sanaj kaj feliĉaj dum la longa hejmrestado. Bonfartu.”

Milton Hernández García el Meksiko diris, “Bonege filmeto Shanshan, ankaux bona informado por la tuta mondo! Mi salutas al vi kaj via belega familio el Meksikurbo! Ankaux en Meksiko ni havas malbonan situacion kun la kronviruso. Nune en Meksiko estas cirkaux 400 malsananuloj pro la kronviruso!

Vicente Sales diris: Gratulon, Ŝanŝan, mi kutime kuiras hejme. Mi ŝatis vian videon kaj ŝatis ankaŭ tiun ideon, de nun mi faros tion kelkfojoj: mendi manĝaĵon de restoracio. Mi Ĉiam kuiras facilajn pladojn, do mi interesiĝas pri ĉinaj pladoj. Plej bone lerni per videoj. Dankon.

Em El Esperanto el Kongolo diris, Bela video! Che ni chio fermighis kaj ankaux popoloj ne jam havas kutimon mendi same kiel en Chinio. Jam la koronvirusa situacio jam akrighas en la chefurbo kaj la lando ne havas la kapablecon trakti pri tio. Jam 51 kazoj kaj 4 mortintoj. Tio timigas chiujn. Ni vidu la sekvon! Dankon pro la admirinda video!

Shan: Do, kara Em, kial vi fartas nun? Varme bonvenigas vin lasu mesaĝon al mi.

Sara González Alvarez el Meksikio diris, “Cxiuj en cxinio povas acxeti tiel, cxiuj havas vian saman ekonomikan nivelon?”

Shan: Kara Sara, dankon pro via komenton. Mendi manĝaĝoj en Ĉinio estas tre normala afero kaj preskaŭ ni ĉiuj mendas kiam ni bezonas. Tio ne estas multe kosta.

Nadine Rivière diris: Saluton Shanshan el Francio ! Dankon pro tiu filmeto. Mia filineto Lina (7 jaragxa), tre sxatas gxin (sxi estas tre mangxema kaj sxi kun granda intereso vidas cxiujn tiujn fremdajn pladoj). Amike.

Gregory Porilo el Britio: Same en Londono sed iomete pli malfacila por ni char multaj restoracioj fermighis. Li eĉ skribis ĉinajn vortojn al mi保重!

Ilia el Indonezio diris: Ankaŭ tia servo funkcias en mia urbo. Mi loĝas en la urbo, Bekasi kie troviĝas ĉ 28Km de Ĝakarto. Oni povas mendi la manĝaĵojn per posttelefono. Vi kreis belan filmeton kun utilaj informoj..dankon! Mi ŝatas spekti ĝin.

Shan: Karaj amikoj, koran dankon al vi pro via ŝato de miaj videaĵoj kaj dankon pro viaj mesaĝoj. Kvankam mi ne povas laŭtlegi ĉion en nia programero, tamen mi legis ĉion.

Do mi pensas, ke vi certe volas scii kia estas la situacio en Ĉinio kaj en Pekino. Nun nia vivo jam renormaliĝas kaj prenas prevento de la novkronvirusa malsano kiel kutimo. Vi devas mezuri vian temperaturon enirante en la publikejo. Poste skani QR-kodon por registri viajn informojn. Ni konservas la kutimon zorgeme lavi manojn kaj ni ankaŭ surmetas maskojn kiam ni eksteren iras. Kia estas la nuna situacio en via lando? Ĉu la vivo jam renormaliĝas? Kia videaĵo vi volas vidi en la estonteco? Lasu al mi mesaĝojn.

Dividu