Mojosa vojaĝo en Pekino

Publikigita: 2020-08-14 14:20:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Nia feliĉo revenas!” Mi havas bonegan novaĵon por vi. En Pekino malaltigas la krizokazan respondon al novkronvirusa epidemio de la nivelo 2 ĝis nivelo 3. Do mi kaj Rita tuj decidis komenci nian vojaĝon. Tamen ni ne forlasis Pekinon, kaj zorgeme faras “staycation”, kiu estas populara nuntempe. Tio signifas, ke ni elektas bonan hotelon en nia loĝurbo kaj “verŝajne” faras vojaĝon.

Ni elektis hotelon Taifu, kiu situas ne malproksima al nia hejmo, kiu havas bonajn instalaĵojn kaj elstaran servon. Pro la epidemio, oni bezonas pli longan tempon antaŭ la loĝado. Krom mezuro de temperaturo, skani QR-kodon pri sano, ni devas plenigi detalan formularon. Se vi venus el altkriza regiono, vi devas prezenti raporton de nukleacida ekzameno en 7 tagoj.

Jen estas nia ĉambro. Tio estas sako por enmeti maskojn de gastoj. Nun ni ŝanĝos vestojn kaj partoprenos en la posttagmeza aktivado, organizita de la hotelo. Antaŭe kiam la novkronviruso revigliĝis, laboristoj de ĉiuj restoracioj kaj hoteloj, inkluzive de iliaj liverantoj de manĝaĵoj kaj materialoj, faris nukleacidajn ekzamenojn. Kaj hoteloj kaj restoracioj klare konigas gastojn, ke rezultoj de la ekzamenoj de iliaj laborantoj estas negativaj. Ankaŭ mi kaj Rita ekzamenis, kio estis organizita de nia loĝkvartalo, tute senpage. Do ni trankvile demetas niajn maskojn dum la dolĉaĵa tempo. Jen estas francdevena dolĉaĵo napoleono, en kiu enmetis ĉinan tradician manĝaĵon sesaman saŭcon. Jen tio estas krea pentraĵo de la kuiristo! Li ne nur pentris per la dolĉaĵoj, sed ankaŭ enmetas rosfloron, kiu estis frostita en likva nitrogeno je malpli ol 30 gradoj! Vere bongusta!

Homoj kutime ŝparas monon dum la epidemio. Por altiri multajn gastojn, multaj altklasaj hoteloj prezentas malmulte kostajn manĝaĵojn. Ekzample la hotelo Taifu komencis vendi rostitajn viandaĵojn en sia ĝardeno ĉiu-vespere kun biero, kiu kostas ĉirkaŭ 100 juanoj (14 usonaj dolaroj). Nuntempe gastoj ankoraŭ ne estas tiel multaj. Do estas la plej bona tempo por ĝui la promociojn de la stelaj hoteloj.

Ĝoja tempo ĉiam estas mallonga kaj jam finiĝis nia unutaga vojaĝo en la hotelo. Nun bonvole sekvu nin kaj iros al la venonta stacio!

La dua stacio de ni estas kinejo! Post pli ol duonjara fermado, la kinejo finfine remalfermiĝis en la fino de julio. Troviĝas multaj ŝanĝiĝoj.

Unue, vi ne povas aĉeti biletojn en la kinejo, sed nur per la poŝtelefono. Oni povas preni la aĉetitan bileton per la maŝino. Tiu ĉi kinejo nuntempe nur vendas 20% da biletoj kaj vi devas skani QR-kodon pri sano ĉe la enirejo.

Se maljunuloj ne havus inteliĝentajn postelefonoj, povas skribe registri siajn informojn.

Ne manĝaĵoj kaj drinkaĵoj estas vendataj en la kinejo, kaj memkunporto ankaŭ estas malpermesita. Oni ne povas manĝi aŭ drinki dum rigardo de la fimo kaj devas ĉiam surmeti maskojn. Post finiĝo de ĉiu filmo, laboristoj disinfektas la ĉambron. Ni rigardis filmon Dolittle, kies ĉefrolo estas Robert Downey Jr. Estas interesa filmo, kiu taŭgas por gepatroj kaj infanoj.

Oh, ni estas malsataj. Estas tempo por vespermanĝo! Rita volas manĝi japanstilan manĝaĵon.

Antaŭ nelonge la pozitivaj virusaj specimenoj trovitaj sur la "importita salmo-tabulo" en la merkato Xinfadi, timigis homojn, kaj oni evide manĝis sashimi. Kaj multaj japanaj restoracioj paŭze fermiĝis kaj atendis pliboniĝo de la situacio.

Post malaltiĝo de la krizokaza respondoj, japanstilaj restoracioj remalfermiĝis la iuj el ili iom ŝanĝis venditajn manĝaĵojn. Ekzample en tiu ĉi restoracio Xunxun, krom sashimi, troviĝas pli multaj rostitaj kokaĵoj japanstilaj. Posedanto de la restoracio diris, ke kvankam ili neniam aĉetis varojn aŭ materialojn en Xinfadi, tamen la rostitaj manĝaĵoj, kiuj bezonas kuiradon kun alta temperature, trankviligas gastojn.

La epidemio 2020 igis nin eĉ pli ami la ĉiutagan vivon, kiu estis facile havebla antaŭe, kiel vojaĝi, spekti filmojn kaj iri al restoracioj. Sed kiam la vivo iom post iom revenas al normalo, ne forgesu teni la agojn kontraŭ la epidemio kiel kutimo. Tio ne nur estas protekto por protekti ni mem, sed ankaŭ por aliaj. Ni vere bone kaj kontente manĝas kaj nun devas reveni hejmen. Ne forgesu alporti maskojn! Ni estas Shanshan kaj Rita, ĝis la venonta fojo!

Dividu