Okazis dua helpinstruado de LEKK

Pluveta Publikigita: 2020-11-25 17:39:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 8-an de novembro Liaoning Esperanto-Kultura Klubo (LEKK) okazigis la 2–an helpinstruadon de la retan Esperanto-kurso en Shenyang, la ĉefurbo de Liaoning. De s-ro Liu Weijie, la Dumviva membro de UEA, faris instruadon. 10 kursanoj el tri urboj t.e. Shenyang, Tieling kaj Fuxin, gaje partoprenis en la speciala instruada metodo, kiu igas homojn havi fortan intereson pri Esperanto-lernado. Ili laŭte parolis:“Ni estas Esperantaj semoj! Ni estas esperantistoj ! Ni amas Esperanton!” Kvankam la vetero estis malvarme, tamen el la ridaj vizaĝoj de la kursanoj kvazaŭ oni sentis alvenon de printempo, alvenon de la Esperanta printempo.

Ĉi-foje s-ino Wu Tong estis premiita per libroj de s-ro Liu Weijie pro siaj elstara organizado kaj diligenta lernado. Krome estas menciinda, ke la klubo-flago unuafoje estis uzita en tiu ĉi aktivado.

(Wu Guojiang raportis)

Dividu