Xi urĝis klopodojn por sproni viglecon de merkataj entoj kaj akceli entreprenadon

Publikigita: 2020-07-21 22:22:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde urĝis klopodojn por sproni la viglecon de merkataj entoj kaj akceli entreprenadon, kiam li prezidis simpozion kun entreprenistoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, alvokis pli da klopodoj por ebligi al entreprenoj ludi pli grandan rolon kaj realigi pli grandan disvolviĝon.

En la kunveno sep entreprenistoj dividis siajn opiniojn kun la ĉeestantoj kaj faris sugestojn pri la aktuala ekonomia situacio, protekto de merkataj entoj, sciencteknika novigado, profundigo de reformo kaj la 14a kvinjara plano. Xi interagis kun ili kaj faris gravan paroladon poste.

Xi diris, ke per komunaj klopodoj de la tuta lando, Ĉinio atingis gravajn strategiajn rezultojn en epidemia prevento kaj regado, dum ĝia ekonomio funkciis stabile kun signoj de pliboniĝo. Ĉinio estis ĉe la fronto de epidemia prevento kaj regado kaj ekonomia renormaliĝo, kaj la situacio estas pli bona ol atendite. Xi alvokis klopodojn por fortigi fidon, trakti defiojn, kompensi la perdojn kaŭzitajn de la epidemio kaj strebi al bonaj rezultoj en ekonomia disvolviĝo dum la tuta jaro.

Xi diris, ke ĉiuj specoj de merkataj entoj aktive partoprenis en la popola milito kontraŭ la epidemio per solidareco kaj kunlaboro, venkante malfacilojn, batalante forte por savi sin, kaj liverante fortan materialan subtenon al la kontraŭepidemia batalo. Xi esprimis sian plej sinceran dankon pro la kontribuo de ĉiuj merkataj entoj al epidemia prevento kaj regado kaj al ekonomia kaj socia disvolviĝo. Li urĝis fortigi politikan subtenon por eksciti la viglecon de merkataj entoj por ke ili ne nur plu vivu sed ankaŭ prosperu.

Xi emfazis la bezonon adopti pli aktivajn kaj efikajn fiskajn politikojn kaj pli prudentajn monpolitikojn, kun fleksebleco por teni makropolitikojn pli precizaj kaj ĝustatempaj. Li diris, ke pli da laboro devas esti farata en redukto de impostoj kaj kotizoj, kaj malaltigo de rentoj kaj interezprocentoj, por certigi krizhelpajn politikojn atingi la primaran nivelon kaj profitigi merkatajn entojn rekte. Li ankaŭ emfazis rimedojn por fortigi financan helpon al merkataj entoj, disvolvi inkluzivan financadon kaj subteni enlandajn vendojn de produktoj origine faritaj por eksportado.

Dividu