Xi Jinping: Ni devas disvolvi nian nacian markon

Shanshan Publikigita: 2020-07-24 18:10:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde posttagmeze, ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu esploras en Jilin, vizitis la esploran kaj ekspluatan stabejon de la aŭtofabrika Grupo FAW kaj informiĝis pri esplorado kaj disvolvado pri teknologio de la entrepreno. Li ankaŭ inspektis la plej novajn stilojn de veturilaj produktoj de sendependa marko "Hongqi".

Xi Jinping diris: "La tuta fabrikada industrio havas furiozan konkurencon, kaj krizoj ankaŭ estas ŝancoj. Ni povas vidis tian perspektivon en FAW. Via evoluo ĉi-jare estas elstara. Kiel nacia marko de potenca aŭtomobila lando, vi faris firman fundamenton al ni, la forta industria lando. La ŝlosilo estas, ke kernaj teknologioj devas esti en niaj propraj manoj. Ni devas havi ĉi tiun ambicion kaj devas bone disvolvi nian nacian markon. "

Dividu