Xi emfazis reformon kaj pordmalfermon kaj altkvalitan disvolviĝon dum inspekto en Anhui

Kane Publikigita: 2020-08-22 14:45:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto Xi Jinping emfazis daŭrigi reformon kaj pordmalfermon kaj ankaŭ altkvalitan disvolviĝon kaj fari pli grandan progreson en akcelo de konstruado de pli bela Anhui.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum inspektvojaĝo en la ĉina orienta provinco Anhui de mardo ĝis vendredo.

Xi diris, ke klopodoj devas esti faritaj por plenumi la decidojn kaj planojn de la Centra Komitato de la KPĈ, efektivigi la novan disvolvan filozofion kaj sekvi la ĝeneralan principon serĉi progreson dum certigo de stabileco.

Li diris, ke la lando devas daŭrigi reformon kaj pordmalfermon kaj ankaŭ altkvalitan disvolviĝon, profundigi provizflankan strukturan reformon kaj pluigi la "tri malfacilajn batalojn" kontraŭ gravaj riskoj, malriĉeco kaj poluado.

Xi alvokis certigi stabilecon sur ses frontoj kaj sekurecon en ses kampoj, atingi venkon en finkonstruo de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj gajni la batalon kontraŭ malriĉeco.

Xi diris, ke klopodoj devas esti faritaj ankaŭ por atingi pli grandan sukceson en la starigo de nova disvolva reĝimo, kiu prenas la enlandan merkaton kiel la ĉefsubtenilon kaj ebligi al la enlanda kaj eksterlanda merkatoj akceli unu la alian, kaj fari pluan progreson en konstruado de pli bela Anhui.

Spite al la intensa aŭgusta varmo en la regionoj inter la riveroj Jangzio kaj Huaihe, Xi vizitis la urbojn Fuyang, Ma'anshan kaj Hefei de mardo ĝis vendredo.

La vojaĝo kondukis Xi al lokoj de la frontlinio de regado de inundoj, kamparaj regionoj, entreprenoj kaj revolucia memoriga halo, kie li vizitis kaj konsolis loĝantojn trafitajn de inundoj kaj personaron batalantan kontraŭ inundoj.

Dividu