Xi inspektis aeran trupon garnizonantan en Guizhou

Selena Publikigita: 2021-02-07 14:50:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde inspektis aviadan divizion de la aerarmeo garnizonanta en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou antaŭ la ĉina novjaro.

Xi, en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio kaj la Centra Milita Komisiono, sendis festajn salutojn kaj bondezirojn al soldatoj kaj oficiroj de la Popola Liberiga Armeo, armita polico, civila personaro de la armeo, milicaj kaj rezervaj fortoj.

Dum la inspekto, Xi vizitis iun armean hospitalon por informiĝi pri respondo de trupoj al COVID-19 kaj ilia subteno al loka regado de la epidemio.

Li urĝis la armeon esti preta por subteni lokajn aŭtoritatojn en la batalo kontraŭ la epidemio por garantii nunan pozitivan tendencon en respondo al la epidemio.

Dum inspekto al iu ĉasaviadilo desegnita speciale por informadika operaco, Xi akcentis, ke la armeo devas doni grandan gravecon al disvolvado de progresintaj ekipaĵoj, trejnado de profesiuloj kaj fortigo de laŭcelaj kaj forto-kontraŭ-fortaj ekzercoj por antaŭenigi altgradigon de la nova militkapablo.

Dividu