RAEP validiĝis kaj kontribuos al ekonomia revigliĝo

Selena Publikigita: 2022-01-01 16:58:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) oficiale validiĝis en la unua tago de 2022. RAEP estas plej granda liberkomerca regiono, kiu kovras la merkaton de 2,2 miliardoj da loĝantoj kaj kun ĉirkaŭ 30% de la tutmonda produktovaloro. La interkonsento estis valida unue en 6 landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, nome Bruneo, Kamboĝo, Laoso, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamio, kun Ĉinio, Japanio, Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Ĝi validiĝos en Sud-Koreio en la 1a de februaro.

Post validiĝo, la RAEP eventuale reduktos doganajn tarifojn de pli ol 90% varoj inter subskribintaj membrolandoj. Cetere ĝi koncernas al kampoj de serva komerco, investado, intelekta proprieto, elektronika komerco kaj aliaj, celante reciprokan profiton kaj kungajnon. Amaskomunikiloj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj taksis, ke la RAEP estas motoro por stimuli revigligon de la regiona ekonomio. La Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado opinias, ke la RAEP akcelos novan fokuson de la tutmonda komerco.

La nova fokuso stimulos la tutmondan ekonomion dum la epidemio kaj evidente pliigos fidon en akcelado de la tutmonda ekonomia kresko.

Por Ĉinio, la RAEP estas nova mejloŝtono de ĝia pordomalfermo kaj plenumas sian ĉirilatan promeson. Postulo de malfermo en kampoj de vara komerco, serva investado kaj regularoj en la RAEP estas evidente alta de tiu dum ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo. Validiĝo de la RAEP plu antaŭenpuŝos sisteman pordomalfermon de Ĉinio kaj akcelos kunligon de la ĉina ekonomio kun la internacia, kio ne nur aldonos novan movforton al la ĉina ekonomia kresko kaj liveros novan platformon al la mondo por ke la mondo kundividu dividendon de disvolvado de Ĉinio.

Dividu