​Xi Jinping kaj lia patro

Lucia Publikigita: 2022-06-19 10:08:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la oficejo de Xi Jinping estas kelkaj fotoj de varma familia vivo el diversaj epokoj. En unu foto, Xi puŝas sian maljunan patron promenante kun siaj edzino kaj filino.

Xi Jinping tiel priskribis sian patron Xi Zhongxun en letero al li okaze de la naskiĝtago: "Kiel maljuna bovo vi silente laboras por la ĉina popolo. Tio kuraĝigas min ĵeti mian tutvivan energion al servado por popolo."

Ambaŭ Xi Jinping kaj lia patro Xi Zhongxun estas fidelaj membroj de la Komunista Partio de Ĉinio.

Laŭ la opinio de popolamasoj, Xi Zhongxun, kiu fariĝis gvidanto devenanta de popolamasoj, ĉiam staris kun la popolo. Lia tuta vivo estis dediĉita al revolucio, batalo, kaj tutkora servo por la popolo.

Xi Jinping fieras pri sia patro, kaj ankaŭ heredis kaj lernis multe da noblaj kvalitoj de sia patro.

En 1978 Xi Zhongxun, 65-jara, servis kiel gvidanto de Guangdong-provinco en la suda parto de Ĉinio. Xi Zhongxun ne kutimiĝis al la loka vetero, ĉar li estis nordano jam dum dekoj da jaroj. Tamen en varmaj someraj tagoj li ankoraŭ vizitis 21 guberniojn en Guangdong por esplori la lokan situacion.

Tiam Xi Jinping akompanis sian patron viziti vilaĝojn kaj lernis la laborstilon de li. Tial ankaŭ Xi Jinping tre atentas enketon kaj esploron dum la laboro.

La forto de bona ekzemplo estas senlima. La vortoj kaj agoj de la patro instruis Xi Jinping kiamaniere fariĝi homo utilanta al la popolo. La noblaj kvalitoj de amasa linio, enketo kaj esploro, laboremo kaj ŝparemo estis transdonitaj de Xi Zhongxun al Xi Jinping, nu, de la patro al la filo.

Dividu