La plej profunda zorgo: neniu manku survoje al riĉiĝo

Ĝoja Publikigita: 2022-07-02 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Neĝpejzaĝo de subgubernio Xiadang en februaro de 2022. Fotas Fujian-Ĵurnalo

Neĝpejzaĝo de subgubernio Xiadang en februaro de 2022. Fotas Fujian-Ĵurnalo

En 2019 ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping estis tre ĝoja pro letero sendita el subgubernio Xiadang de la ĉina sudorienta provinco Fujian, kun la informo, ke la subgubernio sin liberigis de malriĉeco. Xi en sia responda letero faris apartan gratulon, ke "Xiadang, kies prafoso turniĝis en vojegon, akiris novajn aspektojn, kaj la loĝantoj sentas sin pli multe feliĉaj kaj sukcesaj."

En 1988 Xi estis transigita al la posteno de sekretario de la komitato de la Partio en la urbo Ningde, ekonomie la plej malevoluinta loko de la provinco Fujian. Xiadang estas unu el la kvar plej malriĉaj subgubernioj en Ningde, kie mankis ŝoseo, kranakvo, elektra lampo, eĉ financa enspezo kaj oficejo de la loka registaro.

Xi Jinping, tiama sekretario de la komitato de la Partio en la urbo Ningde, kaj liaj sekvantoj, survojas al subgubernio Xiadang por esplorado, la 19-an de julio, 1989. Dokumenta foto.

Xi Jinping, tiama sekretario de la komitato de la Partio en la urbo Ningde, kaj liaj sekvantoj, survojas al subgubernio Xiadang por esplorado, la 19-an de julio, 1989. Dokumenta foto.

Somere de 1989 Xi atingis la subgubernion Xiadang post trihora veturado kaj pli-ol-duhora paŝado sur zigzaga montvojo. En ĉambro de elementa lernejo Xi prezidis laborkunvenon, donis konkretan direktadon pri forigo de malriĉeco en Xiadang, klare postulis prioriate solvi la problemojn de ŝoseo, akvo kaj lampo, kaj kolektis 720 mil juanojn kiel la unuan komencan kapitalon por helpi al Xiadang sin liberigi el malriĉeco.

Xi Jinping, tiama sekretario de la komitato de la Partio en la urbo Ningde, en Xiadang prezidas laborkunvenon, la 19-an de julio, 1989. Dokumenta foto.

Xi Jinping, tiama sekretario de la komitato de la Partio en la urbo Ningde, en Xiadang prezidas laborkunvenon, la 19-an de julio, 1989. Dokumenta foto.

Fine de julio de 1989 Xi duafoje venis al Xiadang, ĉifoje li alportis monon de simpatio al lokanoj suferantaj de inundo kaj kapitalon por postkastastrofa rekonstruado.

Aŭguste de 1996, servanta kiel sekretario de la komitato de la Partio en Fujian-provinco, Xi triafoje venis al Xiadang. Ĉifoje li kunportis milionon da juanoj por projektoj. Poste en Xiadang naskiĝis la unua interprovinca ŝoseo.

Vilaĝano Wang Guangchao de subgubernio Xiadang ordigas teon. Li estas unu el la ses homoj, kiuj nome de oficialuloj kaj popolamasoj skribis la leteron kun bonaj informoj al Xi, ĝenerala sekretario de la Komitato de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Fotas Xinhua-novaĵ-agentejo.

Lastajn jarojn Xiadang ĉefe disvolvis industrion de teo kaj turismon. Lokanoj funkciigas teajn ĝardenojn por specialaj klientoj, restoraciojn kaj hejmajn gastejojn. En 2018 ĉiuj 504 malriĉuloj el 118 familioj sin liberigis de malriĉeco. Ricevinte la ĝojigan mesaĝon, ĝenerala sekretario Xi estis tre gaja kaj en sia responda letero li rememoris: "Ĝis nun mi klare memoras la scenojn de 'la tri vizitoj al Xiadang'".

La 3-an de novembro de 2013, ĝenerala sekretario Xi babilis kun la familio de Qi Wenzhong en lia domo en vilaĝo Shibadong de la okcidenta gubernio Huayuan de la provinco Hunan.

La 3-an de novembro de 2013, ĝenerala sekretario Xi babilis kun la familio de Qi Wenzhong en lia domo en vilaĝo Shibadong de la okcidenta gubernio Huayuan de la provinco Hunan.

Konservanta la komencan volon Xi Jinping ĉiam profunde zorgas pri malriĉaj popolamasoj. Post la 18-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi vizitis ĉiujn 14 plej malriĉajn lokojn, sinsekve faris esplorojn kaj gvidis laborojn en 24 malriĉaj vilaĝoj kaj klare elmetis la bazan strategion de trafa helpo al malriĉuloj kaj trafa liberigo de malriĉeco.

"Lastajn pli ol 40 jarojn mi sinsekve laboris en ĉinaj gubernioj, urboj, provincoj kaj la centra registaro, kaj helpi malriĉulojn ĉiam estas grava enhavo de miaj laboroj, ankaŭ plej multan energion mi pagis por tio."

"Mi sentis min maltrankvila ĉar ili vivis malfacile. Mi tre ĝojas pro pliboniĝo de ilia vivo."

La 23-an de aŭgusto de 2016 ĝenerala sekretario Xi Jinping esploris konstruadon de nova vilaĝo por malriĉuloj en vilaĝo Banyan de provinco Qinghai.

La 23-an de aŭgusto de 2016 ĝenerala sekretario Xi Jinping esploris konstruadon de nova vilaĝo por malriĉuloj en vilaĝo Banyan de provinco Qinghai.

La 24-an de januaro de 2017 Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, esploras staton de liberigo el malriĉeco en vilaĝo Desheng de la provinco Hebei.

La 24-an de januaro de 2017 Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, esploras staton de liberigo el malriĉeco en vilaĝo Desheng de la provinco Hebei.

La 25-an de februaro de 2021, ĝenerala sekretario Xi solene anoncis, ke la ĉina batalo kontraŭ malriĉeco ĉiuflanke gajnis venkon kaj 98,99 milionoj da malriĉaj kamparanoj sub nuna normo sin liberigis el malriĉeco. "Mi diris, ke survoje al riĉiĝo manku neniu persono kaj neniu etno."

Dividu