Nova solida atesto pri plifruiĝo de epidemia tempo

Publikigita: 2020-07-06 17:45:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 2-an de julio faka teamo de brazila Federacia Universitato de Santa Catarina deklaris, ke ili analizis akvospecimenojn de kloakaj kanaloj en Florianópolis, la ĉefurbo de Santa Catarina, de la lastajara oktobro ĝis la kurantjara marto, kaj trovis kronan viruson en akvospecimeno de la lastjara novembro. La trovo estis pli frua je du monantoj ol la unua kazo en Ameriko, kiun Usono konfirmis en la 21a de januaro, kaj pli frua je tri monatoj ol la kazoj deklaritaj de la brazila registaro en la fino de februaro.

Kaj tiu ĉi trovo fariĝis alia nova solida atesto pri evidenta plifruiĝo de la epidemio en multaj landoj.

 

Japanio trovis antikorpon en sango donita komence de 2019

La 15-an de majo la japana Ministerio pri Sano, Laboro kaj Bonfarto publikigis rezulton de esploro de mil specimenoj de donacita sango kolektitaj en la lasta tagdeko de aprilo en Tokio-Metropolo kaj 6 nordorientaj provincoj, montrante, ke oni trovis 3 pozitivajn el 500 specimenoj ekzamenitaj en Tokio kaj 2 pozitivajn el 500 en la 6 provincoj.

Ankaŭ estis trovitaj 2 pozitivaj el 500 specimenoj kolektitaj en regiono Kanto, provincoj Yamanashi-ken, Nagano-ken kaj Niigata-ken de januaro ĝis marto de 2019.

 

Hispanio trovis kronan viruson en eluzita akvo en marto de 2019

Hispana Universitato de Barcelono la 26-an de junio publikigis anoncon dirante, ke esploristoj de teamo pri enterovirusoj de la universitato ekzamenis specimenojn de loka eluzita akvo kaj trovis spuron de krona viruso el la specimeno kolektita la 12-an de marto, 2019. Antaŭe ili jam trovis kronan viruson el specimeno kolektita la 15-an de januaro, 2020. Sed Hispanio raportis pri sia unua konfirmita kazo nur en la 25-a de februaro de 2020.

Biologia profesoro Albert Bosch, estro de la teamo, opinias, ke la esplora rezulto montras, ke probable okazis similaj statoj en aliaj lokoj de la mondo, sed multaj kazoj estas kovritaj pro erara dignozo kiel gripaj kazoj.


Novembre de 2019 urbestro de Belleville de usona Nov-Ĵerzeo estis infektata per krona viruso

Laŭ raportoj de usonaj amaskomunikiloj lastatempe Michael Melham, urbestro de Belleville de usona ŝtato Nov-Ĵerzejo diris, ke li estis infektata per la krona viruso en novembro de 2019. Laŭ la plej freŝa rezulto de ekzameno li jam havas antikorpon kontraŭ la krona viruso. Antaŭe Usono raportis pri sia unua konfirmita kazo en la lasta tagdeko de januaro de 2020.


Decembre de 2019 en Francio suspektita kazo ricevis kuracon en hospitalo

La 7-an de majo laŭ la loka tempo hospitalo Albert Schweitzer en la franca orienta urbo Colmar publikigis anoncon dirante, ke respondeculo de la fako pri medicina bildo de la hospitalo restudis negativojn de la ĉiuj 2 456 brustaj bildoj fotitaj de la 1-a de decembro, 2019 ĝis la 30-a de aprilo, 2020, kaj trovis, ke la plej frua kazo kun tipa simptomo de la kronvirusa malsano aperis la 16-an de novembro, kaj ĝis la fino de 2020 similaj kazoj malrapide pliiĝis, poste estis la periodo de rapida kresko kaj atingis la pinton la 31-an de marto de 2020.

Pri tio prezidanto de franca nacia ligo de kuracistoj de radiologio FNMR diris al amaskomunikiloj, ke la rezulto havas certan fidindecon, ĉar nun estas trovitaj 4 apartaj patologiaj ŝanĝiĝoj, kiuj povas esti observitaj en brustaj bildoj.


Italio trovis kronan viruson en polucia akvo de decembro, 2019.

La 18-an de junio laŭ la loka tempo itala nacia prisana instituto ISS publikigis raporton en sia oficiala retejo montrante, ke en la specimenoj de eluzita akvo en italaj nordaj urboj Milano kaj Torino oni trovis genetikajn materialojn de la krona viruso.

Laŭ raporto de Reuters en la 26-a de marto, italaj esploristoj trovis, ke “estas ‘klare pli multaj ol antaŭe’ la kazoj de serioza pneŭmonio kaj de gripo” en la itala norda Lombardujo, unu el la regionoj plej serioze trafitaj de la epidemio, en la kvara trimestro de 2019. Esploristoj opinias, ke tio probable estas signo montranta, ke la krona viruso probable disvastiĝis ekster Ĉinio “pli frue ol la tempo, kiun oni opiniis antaŭe.”


Britaj scienc-esploraj teamoj: la viruso probable ekpropagiĝis fine de 2019.

Esploraj teamoj el Londona Universitata Kolegio kaj aliaj institucioj analizis donitaĵojn de pli ol 7 500 virusaj genaroj el tutmondaj infektitoj je la krona viruso kaj opinias, ke sama praulo de la virusoj venas de la fino de 2019, kaj tiam la krona viruso probable saltis de la naturo al homo, nome probable fine de 2019 la viruso komencis vastan propagiĝon en la tuta globo.


Necesas diverslanda kunlaboro por trovi originon de la viruso

En multaj lokoj eksplodis la kronvirusa malsano kaj trovi originon de la viruso estas signifograva. Trovi la originon celas trovi la fonton de la propagiĝo, klare scii fruan disvastigan vojon, regularon de abrupta ŝanĝiĝo kaj potencialajn riskojn, tial alpreni pli efikajn kaj pli celajn rimedojn kontraŭ la epidemio. Laŭ alia angulo, nur scii la originon de la nekonata viruso, la landoj kaj regionoj, kiuj regis la epidemion, povos efike bremsi la duan ondon de la epidemio.

Dividu