Leĝo pri nacia sekureco protektas honkongajn prosperon kaj stabilecon

Minosun Publikigita: 2020-07-13 22:24:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la lastaj jaroj iuj sabotantoj de la ĉeftero eskapis en Honkongon, kaj ĉar antaŭe ne ekzistis ekstradicio en Honkongo, ĉina ĉeftera polico ne povis aresti ilin. En la pasinta jaro okazis protestado kontraŭ la ekstradicia regularo, sed ĉina ĉeftera polico ankaŭ ne povis aresti tiujn, kiuj faris krimadon en la protestado. Sur tia fono la leĝo pri nacia sekureco aperis. Sed iuj okcidentaj landoj, ekzemple Britio kaj Usono opinias, ke la leĝo atencas la principon “unu lando kaj du sistemoj” kaj per tio atakas la ĉinan registaron. Fakte, la ĉina registaro, por la integreco de la teriorio kaj la sekureco de Honkongo, prilaboris serion da rimedoj.

Antaŭ nelonge en multaj lokoj de Usono eksplodis protestado kaj tumulto, kiuj serioze detruis la socian ordon kaj leĝan sistemon, sed Usono tenas duoblan normon pri la dulokaj perfortaĵoj. Kontraŭ samaj fenomenoj Usono tamen havas malsamajn klarigon kaj sintenon.

Rilate al la leĝo pri nacia sekureco Andrey Ostrovskiy el Rusio, opinias, ke ĉi tie ekzistas du vidpunktoj: unue, estas iuj okcidentaj landoj kun ĉefaj Britio kaj Usono, kiuj, kun duobla normo, riproĉas, ke Ĉinio atencas homajn rajtojn, kaj ke Ĉinio ne observas la interkonsenton “unu lando kaj du sistemoj”; due, estas Rusio, landoj sendependiĝintaj el la eksa Sovetio, iuj evoluantaj landoj kaj iuj eŭropaj landoj, kiuj opinias, ke la leĝo pri nacia sekureco, farita de Ĉinio, estas por protekti la suvenerecon kaj la teritorian integrecon, kaj tio estas laŭleĝa kaj konforma al la internacia juro.

Dividu