Ĉina ekstera komerco pograde stabiliĝas

Minosun Publikigita: 2020-07-14 22:10:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 14an de julio la ĉina Dogana Administracio publikigis plej freŝajn donitaĵojn, laŭ kiuj la totala sumo de la ĉinaj varokomercaj importo kaj eksporto atingis 14,24 duilionojn de juanoj, malaltiĝante je 3,2%, sed reduktiĝante je 3,3% laŭ malkreska proporcio. Precipe, ekde aprilo, la ĉina eksporto kreskis en sinsekvaj tri monatoj, kaj en junio kreskis eĉ 4,3%. Evidente, la ĉina komerco en la unua trimonato, kvankam influate de la kronvirusa epidemio, tamen funkcias pli bone ol antaŭvidite kaj, ĝenerale, iras stabile.

En la merkato de la ekstera komerco la merkata potencialeco de “Zono kaj Vojo” senĉese ekspluatiĝas, kaj partneroj de la ekstera komerco prezentas plurecon. Ĉio ĉi ludas gravan rolon de apogo por la ĉina ekstera komerco. El tiuj partneroj la plej okulfrapantaj estas landoj el la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj. En la unua duonjaro la totala sumo de importo kaj eksporto inter Ĉinio kaj la Asocio atingis 2,09 duilionojn, kreskante je 5,6% kaj egalante al 14,7% de la tuto de la ĉina ekstera komerco. La Asocio jam anstataŭas Eŭropan Union kaj fariĝas la plej granda komerca partnero.
Kaj aliflanke, la graveco de privataj entreprenoj en kresko de la ĉina ekstera komerco ĉiam pli leviĝas. En la unua duonjaro la importo kaj eksporto de privataj entreprenoj sumiĝas je 6,42 duilionoj, pliiĝante je 4,9% kaj egalante al 45,1% de la totala sumo de la ĉina ekstera komerco.

Nuntempe la forto de privataj entreprenoj jam superas tiun de entreprenojn kapitalitajn de eksteraj komercistoj kaj fariĝas la plej granda amplekso de la ĉina ekstera komerco. Fronte al la furioziĝanta epidemio tiuj privataj entreprenoj manifestas sian tenacecon kaj vivecon, kaj ĝi estas firma garantio por la ĉinaj importo kaj eksporto.

Nun la kronvirusa epidemio ankoraŭ propagiĝas en la mondo. La monda ekonomio rimarkinde malfortiĝas, kaj la monda merkato malvigliĝas. La ĉi-jara tutmonda varokomerco, laŭ antaŭvido de la Monda Komerca Organizo, malkreskos je 13% ĝis 32%. Tio signifas, ke la ĉina ekstera komerco frontas al necerteco, nestabileco. Kaj en la dua duonjaro la situacio de la ĉinaj importo kaj eksporto estos pli kompleksa kaj pli malfacila.
Sed la ĉi-supraj donitaĵoj montras, ke la ĉina ekstera komerco havas sufiĉan tenacecon kaj grandan spacon, kaj ĝia perspektivo ankoraŭ estas bela. Ĉinio havas kapablon teni la eksteran komercon stabila kaj vigligi la fidon de la tutmonda provizoĉeno. Ĉinio faros pli granda kontribuon al la tutmonda ekonomia kreskado kaj al la ekonomia tutmondiĝo.

Dividu