Kontraŭĉinia “erudiciulo” Adrian Zenz en akademia vesto

Pluveta Publikigita: 2020-07-15 19:12:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe en la nigrigado de Ĉinio far la okcidentaj landoj Adrian Zenz fariĝis influhava persono. Li estis fojfoje menciita de usona ŝtata sekretario Pompeo kaj aliaj kontraŭĉiniaj politikistoj. Adrian Zenz diversloke ĉeestis la tiel nomatajn akademiajn simpoziojn, disvastigis kontraŭĉiniajn dirojn kaj nigrigis Ĉinion en okcidentlandaj amaskomunikiloj. En tiuj aktivecoj Adrian Zenz estis nomata kiel “erudiciulo pri ĉinaj problemoj”.

Do kia estas la “erudiciulo”?

Antaŭ kelkaj monatoj usona sendependa novaĵ-retejo Grayzone jam trovis la veran vizaĝon de Adrian Zenz. Li estas ekstremdekstra fundamentalisma kristano kaj opinias, ke li estas gvidata de Dio por oponi kontraŭ Ĉinio.

Adrian Zenz diplomiĝis el Eŭropa Lernejo de Kulturo kaj Teologio, kiu ne estas trovita en la listo de germanaj oficialaj universitatoj. La alia titolo de Adrian Zenz estas altranga esploristo de Memoriga Fonduso de Viktimoj de Komunismo. La retejo Greyzone malkaŝis, ke la fonduso estis establita de la usona registaro en 1983, havas ekstremdekstran kaj novnazian koloron kaj intime rilatas al Usona Centra Intelegenta Agentejo. Kiel erudiciulo de socia scienco Adrian Zenz ne faris vastan esploradon, nek posedas unuamanajn materialojn, publikigis nur kelkajn artikolojn pri Xinjiang, tamen li estas nomumita de iuj okcidentaj politikistoj kaj amaskomunikiloj kiel specialisto pri Xinjiang.

Al la scienca fono de Adrian Zenz mankas konvinkita forto. Lia esplora maniero estas ridinda. En la 9a de julio Zhao Lijian, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, konsolis al Adrian Zenz, ke li ne iru tro malproksimen sur kontraŭĉinia vojo.

Dividu