Vaŝingtono devas fari profundan repenson

Pluveta Publikigita: 2020-07-16 19:31:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vaŝingtono preskaŭ neniam faris repenson pri sia respondeco al la epidemio, kaj ĉiam forĵetis la respondecon al Ĉinio aŭ la Monda Organizo pri Sano. La 12an de junio iuj usonanoj, inkluzive de membro de Usona Demokratia Partio Michael McCaul, ellaboris raporton titolitan Fonto de COVID-19 kaj Roloj de Komunista Partio de Ĉinio kaj Monda Organizo pri Sano. La raporto opinias, ke KPĈ kaj MOS devas porti ĉiun respondecon pri la epidemio.

Leginte la raporton oni povas senti, ke la raporto ne estas justeca enketo, sed ataka armilo al Ĉinio.

La raporto kondamnis, ke Ĉinio ( la raporto uzis KPĈ) malkaŝis la informojn pri publika sano, ĝenis intervjuistojn kaj ne ĝustatempe raportis la koncernajn informojn al MOS. Samtempe la raporto ankaŭ kondamnis, ke MOS kaj ĝia ĝenerala direktoro Tedros pravigis la respondajn rimedojn de Ĉinio.

Unue, Ĉinio neniam malkaŝis koncernajn informojn pri la publika sano. La nova krona viruso estas nove trovita de la homaro. La raporto kaŝis iujn ŝlosilajn informojn pri la disvolviĝo de la epidemio en Ĉinio por ke la legantoj miskomprenu Ĉinion.

Due, la raporto menciis, ke Ĉinio ĝenis intervjuadon de raportistoj. Tio tute estas absurdaĵo. La raporto diris, ke 3 tiel nomataj civitanaj raportistoj devigite malaperis post publikado de koncernaj videoj. Tamen la raporto neniam menciis ilian kontraŭleĝan agadon dum la raportado. La diro “devigite malaperi” celas misgvidi la legantojn.

Fine, ankaŭ estas senbaza la kondamno al MOS kaj Tedros. Fakte la decido de Tedro kaj la Komisiono pri Subitaj Okazaĵoj staras sur la bazo de scienco.

Post la eksplodo de la epidemio Ĉinio prenis serion da urĝaj rimedoj, kiuj estas efikaj kaj adoptitaj de aliaj landoj en la mondo. Tiuj rimedoj efike malhelpis pluan disvastiĝon de la epidemio. Ĉu tio ne devas esti laŭdata?

La raporto fare de Michael McCaul nur estas artifiko de iuj politikistoj por forĵeti respondecon. Ĝis la 11a horo de la 16a de julio la nombro de konfirmitaj kazoj en Usono jam atingis preskaŭ 3,5 milionojn. 137 358 homoj mortis pro la epidemio. La terura situacio en Usono tute estis kaŭzita de la kontraŭsciencaj agaĉoj de iuj usonaj politikistoj.

Dividu