Borsa tabulo de sciencaj kaj teknologiaj kompanioj akcelas novigadon kaj disvolviĝon de Ĉinio

Lucia Publikigita: 2020-07-22 21:42:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede estas la unua detreveno de malfermo de borsa tabulo de sciencaj kaj teknologiaj kompanioj. En la pasinta jaro, multaj sistemoj de la tabulo de sciencaj kaj teknologiaj kompanioj estis stabile efektivigitaj kaj multaj el ili eltenis provon de la merkato. Samtempe ili ne nur atingis rimarkindajn rezultojn por subteni teknologian novigadon, antaŭenpuŝas altnivelan transformiĝon de la ĉina ekonomio, sed ankaŭ faris gravan kontribuon al la tutmonda ekonomia kresko.

Nuntempe la tuta mondo faras teknologian reformon, altkvalita teknologio ludas gravan rolon por subteni konstruadon de moderna ekonomia sistemo. Ankaŭ Ĉinio staras ĉe la ŝlosila punkto de ŝanĝiĝo. En la pasinta jaro, la tabulo de sciencaj kaj teknologiaj kompanioj sukcese ligis financan kapitalon kaj teknologian elementon, kiu efike helpis la disvolviĝon de sciencaj kaj teknologiaj kompanioj.

Ĝis la 21a de julio, sume 133 kompanioj estis enlistigitaj sur tabulo de sciencaj kaj teknologiaj kompanioj kun totala merkat-valoro da 2,62 trilionoj da juanoj kaj totalo monkolekto de 199,15 miliardoj da juanoj. Merkrede, aliaj sep kompanioj estis enlistigitaj sur tabulo de sciencaj kaj teknologiaj kompanioj. Ili estas sciencaj kaj teknologiaj kampoj, ekzemple informadiko, ekipaĵa fabrikado kaj biomedicino ktp.

Teknologio estas forta armilo por solvi malfacilon. Nuntempe la kronvirusa epidemio disvastiĝas tra la mondo kaj forte influas tutmandan ekonomion. Ĉina prezidanto Xi Jinping marde urĝis klopodojn por sproni la viglecon de merkataj entoj kaj akceli entreprenadon, kiam li prezidis simpozion kun entreprenistoj. Xi diris, ke Ĉinio estis ĉe la fronto de epidemia prevento kaj regado kaj ekonomia renormaliĝo, kaj la situacio estas pli bona ol atendite. Xi emfazis, ke ĉiuj specoj de merkataj entoj aktive partoprenis en la popola milito kontraŭ la epidemio per solidareco kaj kunlaboro, venkante malfacilojn, batalante forte por savi sin, kaj liverante fortan materialan subtenon al la kontraŭepidemia batalo.

Dividu