Esplorado de Marso profitigos tutan homaron

俞荣康 Publikigita: 2020-07-23 20:20:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio ĵaŭde ĵetis marsan sondilon, celante plenumi orbitadon, almarsiĝon kaj rondiron en unu misio kaj fari la unuan paŝon en sia planeda esplorado de la sunsistemo. La 20an de julio la marsa sondilo Al-Amal (Espero) de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estis sendita al la kosmo de la japana spaciala centro Tanegashima. Ankaŭ la usona marsa veturilo Perseverance (Persisteco) estos ĵetita de la aerbazo Cape Canaveral en la 30a de julio laŭ plano. La tri misioj de marsa esplorado certe vekos atenton de la tuta mondo.

Estas menciinde, ke la ĉina misio prenas la unu-paŝan strategion, nome efektivigi orbitadon, almarsiĝon kaj rondiron en unu misio. Tio ne nur estas grava atingo en la ĉina spaciala historio, sed ankaŭ estas unika en la mondo. Antaŭe, Usono, Sovetunio, Japanio, la Eŭropa Spaciala Agentejo, Hindio kaj aliaj internaciaj organizoj efektivigis kelkpaŝan strategion de orbitado, almarsiĝo kaj rondiro.

La unua marsa sondilo de Ĉinio estas nomata Tianwen-1, kiu signifas Demandojn al la Ĉielo kaj devenas de poemo verkita de Qu Yuan (ĉirkaŭ 340-278 a.K.), unu el la plej grandaj poetoj de antikva Ĉinio, kaj integras la tri celojn. Tio montras, ke Ĉinio jam metis teknikan bazon necesan por la marsa misio en siaj spacialaj projektoj de la lunsondilo Chang’e, kunhoma kosmoŝipo kaj la navigad-satelita sistemo BeiDou.

Krome, la tricela misio ankaŭ reflektas la nekompareblan kuraĝon de la aerskosma industrio de Ĉinio. Laŭ inĝenieria teknologio, estos transsalta progreso en la marsa esplorado de la homaro, se la misio Tianwen-1 sukcesos.

La nunaj misoj estas nur la unua paŝo de la homaro en la esplorado de la ruĝa planedo. La homa scio pri Marso estas tre malriĉa, kaj por la hormaro restas tre longa vojo al ekspluatado de la planedo. Malsame ol aliaj projektoj kun aplikado de spacialaj teknologioj, inkluzive de satelita komunikado, navigado kaj telesensa tekniko, la marsa esplorado ne povas esti taksita laŭ ekonomia valoro, ĉar ĝi estas rigardata kiel afero por la publika bono.

Tial vojaĝo de iu ajn lando al Marso por esploro estas granda kontribuo al la homaro. En la pasintaj jaroj tiajn projektojn efektivigis nur kelkaj progresintaj landoj kaj internaciaj organizoj. Sed nun evoluantaj landoj rapide progresis en tiu ĉi kampo kun la aliĝo de Hindio, Ĉinio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Ĉinio delonge sin devontigas al internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboro pri la ekstera spaco surbaze de egaleco kaj reciproka profito, paca utiligo kaj inkluziva disvolvado. La sondilo Tianwen-1 portas plurajn sciencajn instrumentojn el la Eŭropa Spaciala Agentejo, la Franca Nacia Centro pri Spaca Esploro kaj la Aŭstria Esplor-Akcela Agentejo por sondi magnetan kampon kaj grundon sur Marso. Ĉinio ricevis helpon de Argentino en la kampo de profund-spaca komunikado. Do, la misio de Tianwen-1 estas ekzemplo de internacia kunlaboro kaj praktiko por akceli konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Dividu